Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis
cxie la pronomon »ci«, kie gxin uzis la auxtoro, por ke
la traduko perfekte konsentu kun la originalo.
Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro.
Minace kiel la neniigata pasio mallevigxas la peza auxgusta vespero super la arbaroricxa, monta pejzagxo en Sumava.[6]
La firmamento jam preskaux la tutan horon estas kovrata de la pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta tondrado.
Estas nenia dubo, ke plej baldaux falos sur la jam tute mallumigxintan valon unu el tiuj dauxraj uraganoj, kiuj iafoje furiozas la tutan nokton...
El la fenestroj de la cxasdomo la sole logxata konstruajxo en la tuta cxirkauxajxo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, lumiganta la cxambron originalan kaj interesan.
Gxi estas kvarangula kaj vasta cxambro kun ligna plafono, dividita parte per la breta muro en du partojn.
La malantauxo -- la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de floroj -- estas la dormocxambro kaj de l' antauxo gxi estas dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj.
Unuavide oni ekkonas, ke cxi tie regis ankoraux antaux nelonge la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas simpla, sed cxie oni povas vidi multe da elegantaj ornamajxoj kaj la virinaj bagateloj.
Malgraux la videbla malordo, laux cxio kauxzita de la longa forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj ne tre ordemaj, la agrabla malantauxo posedas ian allogantan fresxecon, ekstreme kontrastanta la malgxojan, malnovmodan antauxon.
Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, cxasponardoj kaj diversaj cxasiloj.
En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antauxe estas pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata kaj el kiu oni iras per la sxtuparo en la unuan etagxon aux tra la cxefa pordo en la korton, cxirkauxatan de l' alta stangobarilo.
Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna horlogxo kun la kukolo. Apud la horlogxo en la direkto al la pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita kadro kun la fotografajxo de juna sinjorino en baltualeto; kaj sub gxi -- revolvero.
En la muro kontraux la portretoj estas granda fenestro de bizara formo.
Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu cxi fenestro la lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj kiu supreniras gxin gxis la krucoj.
Antaux la fenestro staras negranda tablo kaj, tute antauxe -- kontraux la jam nomita pordo -- trovigxas ankoraux alia pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras segxo, sur kiu estas jxetita malnova cxevaltuko.
Krom du sxrankoj kun libroj lauxlonge la muro maldekstre kaj alia necesa meblaro estas meze de l' unua cxambro granda tablo el kverka ligno kun krucitaj piedoj -- apud la tablo staras apogsegxo, en kiu jxus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo apogita sur la ambaux manoj, kaj kelke da ordinaraj segxoj.
Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud gxi kusxas ia malfermita libro.
Cxio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la logxejoj de maljunaj frauxloj aux pli agxaj vidvoj, al kiuj la cxarmo de la proksima cxirkauxajxo, en kiu ili malofte pasxigas la tempon, estas tute seninteresa.
Malgraux tio oni povas ankaux cxi tie ekvidi aldonojn renovigantaj la iaman virinan mastrumadon.
En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la cxambron, oni povas vidi ankoraux unu diferencon de l' kutimaj cirkonstancoj.
En la malantauxa cxambro duone post la paravento oni vidas infanan liton, kiu estas sxovita tiamaniere de la muro, ke gxi ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito staras tablo kaj sur gxi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, pokalo kaj kulero.
La nokta trankvilo estas interrompata en la cxambro sole de l' unutona iro de la horlogxo kaj periode de la mugxo de l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere fulmas ankoraux post longaj pauxzoj, kaj sole la murmuranta tondrado estas cxiam pli klara.
La viro en la apogsegxo apud la tablo sidas senmove kiel statuo.
Nur kiam la horlogxo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li levis la kapon kaj rigardinte dormeme cxirkaux si, fiksis la rigardon sur la horlogxon.
"Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, kvazaux li estus tute rekonsciigxinta, li diris silente, preskaux dolore:
"Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. Mi ekdormis..."
Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantauxo li levigxis singarde kaj senbrue.
Li estas viro cxirkauxe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio, nuba mieno, sunbrunigita vizagxo, kovrita de grizigxinta, antauxe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj trajtoj.
La sola rektigxo malkovris, ke li posedas ankoraux plenan forton de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin aux liajn pasiojn. La rekteco, kuragxo kaj kategorieco vidigxas en cxiu trajto de la vizagxo, kies brilaj nigraj okuloj sub la grizigxintaj brovoj sxajnas preskaux piki.
Levigxinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej singarde li sxteliris al la infanlito en la malantauxon.
Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, poste same singarde sxtelforiris en la antauxon, kie li haltis.
"Bedauxrinda infano!" li ekgxemis kun la dolora rezignacio. "Ci suferas -- ci suferas -- sen la propra kulpo..."
"Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de l' kompata riprocxo. "Kial -- suferas tiu bedauxrinda kreitajxo tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere gxi faris ion malbonan?... Ankoraux antauxhieraux gxi kuradis kaj petoladis, fresxa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaux gxi kusxas la tutan tagon kvazaux duonmortinta -- kaj sole la perioda sufoka tusado vekas gxin el la agonia duonkonscio..."
Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantauxo kaj tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana vocxo:
"Mami -- mami!"[7]
"Denove gxi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antauxo kaj turninte sin kun rapida servemo alpasxis al la lito, de kiu levigxis al li du infanaj manoj kaj la infana vocxo siblante balbutis:
"Avcxjo, avcxjo! Kie estas mami?"
Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne respondis rekte tiun demandon.
Laux cxio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis gxin amplene kaj iafoje ecx infane dorloti, parolante parte al la infano, parte -- esplorante dume gxian staton -- al si:
"Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel zizeleto[8] Kaj ci kontrauxe rigardas kiel strigeto."
Cxe tiuj vortoj li klinigxis al la infano.
"Kaj cxu io doloras cin -- cxu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? Cxu sub la mentoneto -- en la gorgxeto, kiel ci montras? Ah, gxi estas pasonta, karuleto -- ci vidos!..."
Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la korpon, li dauxrigis en tiu sama tono:
"Ci havas ja la frunteton tute malvarman -- kaj ankaux la vangetojn kaj la tutan korpeton!"
Cxe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la infano, ne havante la febron -- pri kiu li konjektis, ke gxi akompanas cxiun gravan kaj dangxeran malsanon -- tamen ne estas malsana tiel grave kaj senespere, kiel sxajnas.
"Kaj cxu ci deziras ion, karuleto -- nenion? Cxu ci volas trinki -- ne?... Almenaux mi ordigos al ci la kuseneton sub la kapeto. Ci kusxas ja cxi tie kiel perfekta friponeto. La litkovrilo estas dejxetita -- kunvolvita..."
Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun eldevigita petolemo li aldonis:
"Cxi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kusxos denove kiel princido -- cxu ne?... Nu, ci vidas -- mi ankaux scias fari -- cxion, cxion... Kaj nun ci ne tusas tiel konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio estas bona signo. Lulu vin denove angxeleto, por ke la dolcxa dormo cin refresxigu, refortigu, resanigu..."
En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj opiniante, ke gxi jam estas dormanta, li rektigxis.
Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj poste sxtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris mallauxte:
"Cxu fine tio estas sveno, antauxiranta la finan agonion?"
Tiu penso haltigis lin.
Volante konvinkigxi li elpasxis ekstreme brue; sed la infano ne auxdas kaj ne vekigxas, simile kiel gxi ne vekigxis la tutan vesperon dum kia ajn alia bruo.
Li bruigis poste la segxon kaj kelkafoje piedbatis, fikse rigardante la infanon; sed en la vizagxo de l' infano ne ektremis ecx unu muskolo.
"Do tamen -- la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekgxemis, poste sengxene elpasxis kaj trairinte lauxlargxe la cxambron rigardis la korton tra la fenestro.
Post momento li sin turnis.
Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna viro sur la kontrauxa muro kaj lia vizagxo vidigis maldolcxon,. Kiam laux la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlauxte kaj fragmente paroli al la bildo:
"Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaux mi gxojas en tiuj maldolcxaj momentoj, cxar ci ne estas atestanto de cxio cxi -- cxar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti!
Kaj kiel severe, kiel riprocxe ci rigardas min -- kvazaux ci volus diri, ke mi -- cia patro estas kulpa je cia tuta doloro kaj malfelicxo!...
Vere -- mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi faris eraron, cxar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljunigxanta patro.
Mi devis, lauxbezone devige aux perforte, se ecx por iom da tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan hipokritecon kaj spite la gxusteco de cia auxtopsio pri la mondo ne estu tiel mola, tiel sentema...
Jes, jes -- mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, cxar mi ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci ekkonu, ke nenio estas tiel sxangxema, nenio tiel perfida, kiel la koro de l' virino!...
Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus cin -- kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon...
Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan, nepardoneblan kulpon -- gxuste eraron! Gxin ne kauxzis la malbona volo, sed la patra -- eble ankaux infana amo, kiu ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis cin viro -- en la plena senco de l' vorto -- viro sxatanta honoron, viro, kies honoro ne estis hximero...
Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antauxtempe en la tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela edzino... Ne, ne! Laux cia karaktero ci ne povis fari alimaniere. Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo de risorto de l' revolvero -- kaj en la momento la netolerebla sufero estus finita..."
Post tiuj cxi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la revolveron, pendantan sub la fotografajxo de l' sinjorino en la orita kadro kaj momenton rigardis gxin kvazaux relikvon.
Lia vizagxo vidigas mienon cxiam pli doloran. Subite li sin turnis kaj rigardinte al la lito en la malantauxo li diris mallauxte kaj mole:
"Ah -- la infano -- infano!..."
Alpasxinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis gxin sur la tablon -- kaj kvazaux li estus nun rememoriginta sin pri la grava afero, li ekmurmuris:
"Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraux tie cxi..."
Sur lia dolore kuntirigxinta vizagxo aperis turmenta nedecideco.
Fine li decidis.
Rapide li alpasxis al la pordo dekstre, malfermis gxin kaj enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj, Reveninte poste en la cxambron li auxskultis tra la duone malfermita pordo de l' koridoro.
Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke da pasxoj li denove auxskultis.
En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj poste estis auxdataj pasxoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj la sxtuparon en la koridoron.
Post kelke da sekundoj aperis antaux la pordo en la koridoro cxirkauxe deksesjara knabacxo kun la fizionomio, rememoriganta pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole cxemizon kaj pantalonon pendantan sur unu sxelko kaj liaj nudaj piedoj levigxadis unu post la alia, kvazaux li starus sur la brulanta karbo.
"Ci dormacxis, Kicxjo!"[9] brue bonvenis la maljuna viro alvokinta lin.
"Ne -- ne -- mi ne dormacxis!" senkulpigas sin la alparolito, penante kovri sian dormemon. "Mi kusxis sole..."
Kaj kun flatema servemo li aldonis:
"Cxu vi ordonas ion, sinjoro patro?"[10]
"Mi ordonis ja, ke ci ne kusxigxu antaux la alveno kaj foriro de l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj li demandis en la tono pli modera:
"Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?"
Duone dormanta Kicxjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio, balbutis rememoreme:
"Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?"
"Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro.
Kicxjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon haltis malkuragxe antaux gxi.
"Kion diris sinjoro doktoro -- vi diras, sinjoro patro?" ripetis palpebrumante la sxtipforma kaj gxibigxinta knabacxo, kies inflamitaj palpebroj ankoraux duone fermigxadis, kaj poste aldonis decide:
"Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro doktoro..."
"Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Sed ci cxeestis, kiam sinjoro Floriano revenis posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis cxe la kuracisto. Mi volas scii, cxu li diris, ke la kuracisto alveturos je la deka aux je la dekunua?"
"Je la deka, sinjoro patro!" gxoje diris Kicxjo, ke li povas servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej poste cxirkaux la deka li estos cxe ni..."
"Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro.
Kicxjo, rigardinte laux la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed preskaux idiote, la horlogxon, dauxrigis:
"Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj cxar oni bezonas kvin horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute certe..."
"Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Kaj mi sendis jam antaux duonhoro la sinjoron Florianon sur la senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, cxu la doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas. Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion li faras?"
"Mi?" ekbalbutis Kicxjo vidigante subitan konsternigxon.
"Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la domo."
"Mi -- mi -- sinjoro patro --?" ekbalbutis Kicxjo denove, kaj poste pli kuragxe aldonis: "Mi ne povas..."
"Kial ci ne povas?"
"Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kicxjo mallerte.
"Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la sxoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..."
"Sed mi -- mi, sinjoro patro..." komencis Kicxjo en la tono cxiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite:
"Pro Dio mi petas vin -- ne sendu min tien!"
"Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro patro kun la kolera ekmiro. "Cxu ci frenezigxis?"
Kaj kun severa kategorieco li ordonis:
"En la momento estu post la pordo!"
"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekgxemis Kicxjo, falinte sur la genuojn antaux li, "ne sendu min! Mi -- mi -- timas."
"Malsagxulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, cxirkaux la cxasdomo kaj nun subite li timas kuri al la tri krucoj al la sinjoro Floriano!... Levigxu! Kaj -- kuru! Aux mi cin..."
Kaj dume li etendis la manon, kvazaux li volus devigi icxjon per Kla vangofrapo.
Morte timigita Kicxjo provas levigxi; sed lia konsternigxo estas tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas:
"Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro -- mi -- mi timas..."
"Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallauxtigante senvole la ridon, "Cxu eble proksimigxas la uragano? Ankoraux ne falis ecx unu guto. Kaj antaux ol komencigxos pluveti aux ventegi -- ci estos denove hejme. Aux cxu ci timas fulmon -- tondron?"
"Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kicxjo pli memkonscie.
"Kion do? Parolu!"
"Mi -- mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Cxu ci ne povas paroli?"
"Jes!" certigas Kicxjo. "Mi ne povas paroli -- mi ne devas..."
"Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?"
"Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis nun Kicxjo malpli konsternita.
"Ah, tiu sensencajxo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj, kiu jxus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio.
"Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencajxo!" oponis Kicxjo. "La unuan fojon -- eble... Sed mi -- mi..."
Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide:
"Antaux mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!"
"Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin.
"Ne, ne, sinjoro patro!" jxuris Kicxjo. "La vivanta Dio en la cxielo min vidas kaj auxdas, ke..."
"Estas jam suficxe!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis: "Levigxu!"
Kicxjo obeis malkuragxe kaj timeme cxirkauxrigardis.
"Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro.
"Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kicxjo, "jam antauxhieraux rakonti..."
"Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne parolacxu!" intermetis la sinjoro patro.
"Mi eliris," dauxrigis Kicxjo cxiam pli kuragxe, "antauxvespere kun malgranda Emacxjo[11] -- kiam li estis ankoraux sana kiel fisxo -- al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbajxo..."
"Kaj tie vi petolis, cxu ne vere?"
"Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kicxjo.
"Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis cxevalo kaj Emacxjo la rajdanto) kaj -- poste ni kaptadis papilietojn por li..."
"Kaj Emacxjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la tono de l' maldolcxa riprocxo.
"Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kicxjo. "Emacxjo ne kuris. Li sidis en la herbo antaux la kaplo kiel kokideto kaj sekvis min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li rigardis iel malgaje -- eble cxi tiel (dume Kicxjo mallevis la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de Emacxjo) -- ke mi kompatis lin... La papilietoj ne gxojigis lin kiel alifoje, gxis mi kaptis al li la papilion kun la mortkapo... Kaj kiam mi montras gxin al Emacxjo, Emacxjo gxoje eksaltis... Sed jen -- mi ne scias, kiel kaj kial -- li montris per la maneto malantauxen... Kiam mi turnis min -- hu! frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la mano... En la densajxo post la senarbajxo -- proksimume du cent pasxojn de ni -- staris nigra sinjorino kaj cxi tiel (dume li imitis la misterajn signojn) sxi vokis nin per la signoj. Sed en tiu cxi momento en nia cxasdomo komencis la hundoj boji, kaj la nigra sinjorino malaperis..."
"Sed cxi tion ci volis rakonti al mi jam antauxhieraux!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu auxskultis pacience.
"Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi havis halucinacion -- aux ke la sentoj min trompis -- aux kio do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu virinacxo kolektanta sekajn brancxojn aux fungojn aux fragojn... Sed tio ne povas esti! En la cxirkauxajxo de nia cxasdomo mi neniam vidis iun virinacxon... Kiam mi diris tion al sinjoro Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkigxi, Li diris, ke -- ironte denove en la arbaron -- mi prenu kun mi iun hundon..."
"Kaj cxu ci konvinkigxis?" intermetis la sinjoro patro preskaux scivole.
"Jes, mi konvinkigxis, mi konvinkigxis!" certigis la knabacxo kun la mistera teruro.
"Kaj kiamaniere -- mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro patro.
"Cxi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kicxjo pli kuragxe. "Hieraux vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite, mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon antaux mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson -- mi tremis, kvazaux mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis tiel, kiel antauxhieraux kaj mi instigis Dianon kontraux la nigra sinjorino..."
"Nu -- kaj Diano?"
"Gxi ekbojis kaj kvazaux furioza kuris al la densajxo... Sed antaux ol gxi atingis la lokon, kie staris la nigra sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove malaperis..."
"Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro.
"Vi ecx ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kicxjo kun la netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra sinjorino en la densajxo, mi staris proksimume cent kaj duonon pasxojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densajxo, ke Diano gxoje saltas kaj kuras cxirkaux io. Post la momento gxi revenis al mi kaj flatis min, kvazaux gxi estus trovinta iun konaton en la arbaro."
"Aux neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam auxskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankaux hieraux ci havis halucinacion, kiel antauxhieraux."
"Ho, ne, ne! sinjoro patro -- eterna Dio min auxdas kaj vidas, ke mi parolas veron!" jxuris Kicxjo.
"Ne jxuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsagxulo, kial ci prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu sencxese vagas libere kaj bojas preskaux neniun. Kial ci ne sencxenigis la furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus gxoje cxirkaux la nekonata persono, se tiu estus efektive en la densajxo."
Sed ecx tiu cxi kontrauxdiro ne embarasigis Kicxjon.
"Eble, eble!" rimarkigis tiu cxi sxanceligxe, sed tuj poste li aldonis decide:
"Sed kredu, sinjoro patro, ke ecx la furioza Nero ne farus malbonon al la nigra sinjorino."
"Cxu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?"
Tiun cxi fojon Kicxjo ne respondis la demandon rekte, sed iel malrekte, dirante:
"En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaux mi la trian fojon."
"Sed laux kio ci jugxas, ke ecx la furioza Nero ne difektus sxin?" insistis la sinjoro patro.
"Nu -- mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi memoras, sinjoro patro, ke hodiaux en la nokto cxiuj tri hundoj furioze bojis?... Ili vekis min... Mi levigxis, por rigardi, kio okazas... Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj rigardas la korton -- la luno estis post la nuboj -- mi vidas en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri krucoj -- sur la senarba deklivo kuras iu ombro... Post la momento sxtelproksimigxis tiu ombro al la posta pordeto en la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon -- la trian fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaux sxtonigxinta kaj rigardis la korton... La bojado de l' hundoj cxesis -- ankaux Nero, kiu antauxe minacis dissxiri la cxenon -- silentigxis... Poste mi vidis, ke la nigra sinjorino sxtelproksimigxis gxis tien cxi -- al tiu cxi fenestro (dume montris Kicxjo la grandan fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la cxambro gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis internen..."
La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke fremdulo povu en la nokto sxtelproksimigxi en la korton kaj al la fenestro -- cxar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj la tria, plej furioza, estas ligita al la cxeno apud la pordo, tra kiu, laux la rakonto de Kicxjo, la nigra sinjorino eniris la korton. Sed malgraux tio tamen li demandis ankoraux Kicxjon:
"Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?"
"Nu -- sxi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka certeco, "same, kiel sxi estis aperinta -- kiel ombro..."
Nur post tiu cxi lasta eldiro la sinjoro patro tute konvinkigxis, ke cxi tie estis ia optika trompo; aux ke Kicxjo havis ian halucinacion.
"Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis bonkore, "aux la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la profunda dormo kaj en la dormemo sxajnis al ci, kvazaux ci estus vidanta --"
"Ho, ne, ne, sinjoro patro -- eterna Dio vidas kaj auxdas min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kicxjo kaj ripetis la certigon: "La nigra sinjorino aperis antaux mi jam trian fojon -- trian fojon --"
"Eh, sensencajxoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis la babilado de l' knabacxo pri la optika trompo.
"Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri por vidi, kion faras sinjoro Floriano."
Kicxjo, kiu rekonsciigxis iom dum la interparolo, post tiu cxi ordono denove konsternigxis.
"Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro!..." li ekgxemis, kunmetante denove la manojn.
"Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj preninte la knabacxon je la mano, trenis lin al la fenestro, rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de tie cxi gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci prenos kun ci la hundon, gxi flarsentos la homon kaj -- se ci volas -- ankaux la nigran sinjorinon je kvin cent pasxoj..."
"Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontrauxdiris sxanceligxe Kicxjo esperante, ke la sinjoro patro tamen moligxos.
"Sencxenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro.
"Ne, ne, sinjoro patro!" ekgxemis konsternita Kicxjo. "Mi -- mi..."
Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda timo fine indignis la sinjoron patron.
"Suficxe," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble plu kontrauxstari. "En la momento estu post la pordo!"
Kicxjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon, sxteliris timeme al la pordo.
"Kaj tie cxi -- prenu cxi tiun cxevaltukon!" diris la sinjoro patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas."
Kicxjo sxtelirante revenis, prenis la cxevaltukon, jxetitan sur la apogilo de la proksima segxo, metis gxin sur la kapon kaj sxtelirinte al la pordo, malfermis gxin kaj klakante per la dentoj eliris en la korton.
Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de Kicxjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion faras la knabacxo.
Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li ekauxdis la ektinton de la cxeno, poste la gxojan ekbojon kaj fine la furiozan bojadon de granda hundo.
Jugxante laux tio, ke Kicxjo plenumis lian ordonon, li kriis en la mallumon:
"Tiel, Kicxjo, tiel!"
Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kicxjo jam foriris kun la hundo, li kriis ankoraux unufoje:
"Kicxjo! Kicxjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!"
Kaj vidante cxe la plej proksima ekfulmo, ke Kicxjo plenumis ankaux tiun cxi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj enprofundigxinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis la manon sur unu gxia ekstremajxo...
La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo, preskaux subite cxesis interesi lin.
Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte antaux si. Subite, levinte la kapon, li turnis gxin al la horlogxo.
"Kiel limake trenas sin tiu tempo! Cxiu sekundo farigxas minuto!" trakuris en lia cerbo.
En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaux de malproksime estus alveturanta veturilo.
La sinjoro patro momenton strecxe auxskultis kaj konvinkigxinte, ke la vento sole ekgxemegis, denove enprofundigxis en la pensojn.
Sur la vizagxo de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila zorgemo.
"Bedauxrinda, bedauxrindega infano!" li diris mallauxte. "Gxi kusxas senmove -- kvazaux gxi dormus trankvile... Kaj dume... Oh, kia pena levigxado de la brusteto kaj kia malfacila, fajfanta spirado!... -- Ah, Dio, Dio -- preskaux sxajnas al mi, ke gxi kusxas jam mortanta -- en ridigeco..."
En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antaux kelka tempo estis sxanceligxe alveninta la dormema Kicxjo, eksonis surda sono, kvazaux iu en la mallumo singarde palpanta homo estus kunpusxigxinta kun io.
La sinjoro patro klinita super la tablo, rektigxis kaj ekrigardis al la nomita pordo.
Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis gxin kaj demandis en la mallumon:
"Kiu estas cxi tie? Sinjoro Floriano, cxu vi estas cxi tie?"
Anstataux respondo eksonis la pene mallauxtigata ekgxemo el la malluma koridoro.
"Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laux la ekgxemo.
Kaj ne atendante la respondon li alpasxis al la tablo, prenis de gxi la lampon kaj eklumigis la koridoron.
"Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la tero?"
Starigante la lampon sur la segxon apud la pordo, li diris mallauxte:
"Atendu, atendu! Mi helpos vin!"
Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la cxambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira vocxo, akcentiganta pene kelkajn silabojn:
"Ah -- mi dankas, sinjoro patro -- estas jam bone... En la mallumo iel mi sole eksxanceligxis..."
Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de l' segxo apud la pordo starigis gxin denove sur la tablon -- eniris -- gxuste sxanceleniris -- el la koridoro en la cxambron viro cxirkauxe kvardekjara, malgracia, de nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de l' arbara adjunkto.
Lia dekstra vango kaj la ambaux manoj estis sangmakulitaj; la vesto kaj la cxapelo malpurigitaj de la koto, kvazaux ili estus rulintaj en gxi.
Se oni ne vidus laux lia mieno, ke li kasxas doloron per cxiuj fortoj, oni povus jugxi, ke la homo estas tute ebria.
Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraux duone turnita de li:
"Antaux la momento mi sendis Kicxjon, sinjoro Floriano, al la tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie cxi!"
Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedauxrindan situacion, li ekmiregis:
"Pro Dio, kio okazis? Cxu vi..."
"Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano, kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro. "Sinjoro doktoro -- jam alveturas..."
"Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la zorgema ekmiro demandis:
"Sed kio okazis al vi?"
"Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas:
"Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos cxi tie. De la roka balkono -- cxirkauxe tri cent pasxojn de la tri krucoj -- mi ekvidis -- tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimigxantan veturilon..."
"Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?"
"Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante kelkajn silabojn, kvazaux por la klara el parolado mankus al li la suficxa nombro da antauxaj dentoj.
Samtempe li volis ekiri; sed li sole eksxanceligxis.
"Vi sxanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la arbaristo.
"Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da vortoj:
"Sinjoro doktoro sendube..."
Cxe tiuj cxi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke tiu cxi ekvidis lian sangmakulitan vizagxon kaj interrompis lian parolon per la vortoj:
"Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaux sangmakulita..."
"Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn.
"Cxu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo.
"Ne, ne!"
"Kio do okazis? Parolu!"
"Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto la sinjoro Floriano.
"Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontrauxdiris la arbaristo. "Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaux tiel lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu ankaux en la tuta mallumo..."
Tiel parolante li proponis per gesto al li la segxon, mem starante.
"Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro Floriano, sidigxante pene sur la segxon.
"Sed kiel -- kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!"
"Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano.
"Kiel? Vi, viro tiel forta, kuragxa --"
"De l' teruro kaj konsternigxo mi perdis por la momento la konscion!" konfesis la sxajne kuragxa arbara adjunkto.
"De l' teruro kaj konsternigxo?" ekmiris la arbaristo, nekredante la propran auxdsenton.
"Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..."
"Kaj kia estas la kauxzo?" demandis subite la arbaristo kun la akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj -- la teruro kaj la konsternigxo -- cxio tamen devis havi ian kauxzon."
"Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango rigidigxis cxe tio al mi..."
Poste kvazaux konsiderante, cxu konfesi cxion aux ne li aldonis:
"Antaux mi, sinjoro arbaristo -- kial mi ne dirus tion -- simile kiel antaux Kicxjo -- aperis la nigra sinjorino..."
La efiko de tiuj cxi vortoj estis tiel eksterordinara, ke la arbaristo rigidigxis, kvazaux oni estus komunikinta al li raporton tute neatenditan.
"Cxu ankaux vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla severeco kaj maldolcxa riprocxo. "La viro, kiu kun mia mortinta filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis cxiujn cxirkauxajn arbarojn, profundajxojn kaj intermontojn -- cxu ankaux vi kredas tian malsagxan fabelon, kiel la malsagxa Kicxjo?"
Sed ecx tiu cxi akra riprocxo ne detimigis la arbaran adjunkton.
"Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo per siaj propraj sentoj -- konvinkigxis."
"Kaj cxu vi konvinkigxis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj kiamaniere, mi petas vin -- kiamaniere?"
"Mi cxion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la sxtona balkono mi ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis konvinkigxi ankoraux la trian fojon. Tenante la manplatojn super la okuloj mi fikse rigardis la lokon, kie gxi jxus povus esti, kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis, du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon, hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco de du cent pasxoj tute klare, ke apud la meza kruco levigxis nigra staturo de l' virino kaj -- kiu etendis la manojn..."
"Halucinacio, simpla halucinacio!" kontrauxstaras la arbaristo kun la glacia trankvilo. "Cxu vi ne havis hundojn?"
"Mi havis Dianon kaj Vulkanon -- ambaux ligitajn al unu rimeno. Kaj mi konfesas -- la ambaux hundoj jam antaux la momento flarsentis ion..."
"Kaj cxu vi instigis ilin kontraux la teruriga fantomo por konvinkigxi, cxu tio ne estas simpla halucinacio?"
"Mi ne instigis ilin..."
"Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentigxo la arbaristo.
Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante:
"La hundoj elsxiris sin el mia mano..."
"Nu, kio okazis?"
"Kaj furioze bojante ili kvazaux vetkuris al la tri krucoj..."
"Kaj kio poste?"
"Cxirkauxe regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano konfesi la cxefan kauxzon de sia konsternigxo. "Mi auxdis sole la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la bojado moderigxis kaj post la momento tute cxesis. Kaj kiam poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la meza kruco duone levigxintan, malluman staturon de l' virino kaj apud sxiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaux hundojn. Kaj nur en tiu cxi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte, kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densajxon en la profundajxo sub la roko."
"Kaj kion faris la hundoj? Cxu ili restis apud la tri krucoj?" demandis la arbaristo nekredante ankoraux, kiam la sinjoro Floriano finis sian simplan rakonton.
"Kiam post pli longa tempo mi rekonsciigxis," respondis la adjunkto, "mi auxdis ilin vagi cxirkaux mi. Mi ekfajfis -- kaj ambaux alkuris al mi..."
"Kaj cxu vi ne iris poste al la tri krucoj?"
"Mi ecx ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De la teruro mi estis preskaux sen konscio kaj tiel vundita falinte de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la cxasdomon kaj falis ankoraux en la malluma koridoro."
"Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis felicxe -- al io sagxa."
"Kion vi pensas, sinjoro patro?"
"Se vi tuj sekvus la ambaux hundojn al la tri krucoj, vi konvinkigxus tute certe, ke tio -- kio sxajnis al vi malluma staturo virina -- estis sole simpla halucinacio. Kion vi pensas?"
Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo.
"Estas eble!" estis cxio, kion li diris en la tono de l' homo duone konvinkita.
"Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis zorgeme:
"Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj kusxigxu! -- Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kicxjo, kiam li ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento kaj faros, kio estos necesa."
La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono de l' bonkora intimeco:
"Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!"
La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto, alproksimigxis sxtelirante al la tablo kaj stariginte sur gxin la lampon, enprofundigxis en la pensojn.
En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda rilato kun la alveturo de la kuracisto.
Unue li ekpensis, ke fine proksimigxas la decida momento, kiam li sciigxos pri la malsano de l' infano, cxu gxi estas resanigebla aux ne.
Kaj mirinde.
Antaux la momento li deziris ankoraux, ke la kuracisto estu jam cxi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion -- sed nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da pasxoj de la domo, sxajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne la konsolanto, sed la demono, kiu sxangxos la doloran, sed tamen ankoraux esperdonan, kvankam sxajne, malcertecon per unu vorto, per unu gesto en la neniigeblan senesperon.
Dume preskaux senvole li sxteleniris en la malantauxon kaj de la interspaco de kelke da pasxoj rigardis la infanon kusxantan sur la lito kaj kvazaux jam mortantan.
"Sed kial -- kial mi estas tiel alligita al tiu cxi kreitajxo?" li ekpensis. "Kio estas por mi tiu cxi bedauxrinda, apenaux kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataux la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo estis ne sole bonega filo, sed ankaux mia bonega amiko -- kaj super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis ecx unu larmon?...
Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremigxis ecx unufoje cxe la plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris kun la nuba obstino kaj la maldolcxe dolora rezignacio apud la kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontrauxe ke cxe la simpla ekpenso pri la suferanta nepo sxajnas al mi, kvazaux jam jam la larmo enigxas en mian okulon?..."
Li turnis sin rapide de la lito kaj sxtelirante denove al la tablo en la antauxo li meditis:
"Sed tiaj estas preskaux cxiuj homoj," li ekpensis. "Nian spiritan staton aux la humoron ni scias kompreni almenaux malklare, sed la cxefa kaj propra kauxzo tamen restas por ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj mi kune gxuis cxiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj. Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun cxi lastan kreitajxeton, vere -- mi ne scias..."
En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj.
Ekstere, aux en la korto aux antaux la korto, eksonis ekkrio, kvazaux iu terurigite kaj konsternite krius helpon.
La arbaristo strecxe auxskultis kaj kiam post kelke da sekundoj la ekkrio ripetigxis, li ekpensis, ke eble Kicxjo krias.
Rapide li alpasxis al la fenestro kaj rigardis la mallumon.
Kaj ankaux kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn postesignojn de Kicxjo.
Sed jen subite malfermigxis la pordo, kaj en la cxambron enkuris Kicxjo -- kun la malseka cxevaltuko sur la kapo kaj la mieno de nesuperebla teruro.
Tremante per la tuta korpo li rigardis cxirkaux si.
"Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la arbaristo.
"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro -- sinjoro patro..." tremante parolis Kicxjo; sed li tuj haltis vidigante mortan timemon.
"Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimigxinte je kelke da pasxoj al la knabacxo.
"Ah, sinjoro patro --" balbutis Kicxjo tremante, "apud la tri krucoj -- mi -- mi -- bedauxrinda Nero -- oh!"
Post cxi tiuj vortoj li falis kvazaux senkonscie teren; sed tuj poste li denove levigxis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun li ne estis ferminta, en la mallumon.
En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis auxdata la ekbojo de l' hundo.
"Nero estas proksimume cent pasxojn de la cxasdomo. Mi rekonas gxin laux la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do balbutas?"
Kaj imperative li aldonis:
"Almenaux fermu la pordon!"
"Fermu -- fermu!" balbutis Kicxjo, klakante per la dentoj kaj cxirkauxrigardante, kvazaux li ne estus kompreninta.
La arbaristo alpasxis mem al la pordo kaj kolere ferminte gxin ekrigardis kun la nuba severeco Kicxjon, kiu etendante la manojn balbutis ian sensencajxon.
Poste svinginte kolere la manon, mallauxtigite sed kategorie li ordonis:
"Nun parolu! Aux --"
Kicxjo cedis kaj eligis la okulojn.
"Cxu denove -- la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la arbaristo.
Kicxjo -- klakante per la dentoj -- senparole jesis per la kapo; kaj poste pli kompreneble komencis:
"Oh, sinjoro patro -- se vi estus -- vidinta..."
"Nu, kion?"
"Kiam mi estis proksimume cent pasxojn de la tri krucoj," dauxrigis Kicxjo, "ekfulmis neatendite kaj -- la nigra sinjorino aperis -- jxus apud la meza kruco --"
"Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per kelkaj saltoj gxi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis flati sxin" -- raportis Kicxjo kaj tremante aldonis
"Oh, sinjoro patro -- se vi estus -- vidinta..."
"Kaj cxu ci forkuris?" ekridis la arbaristo.
Kicxjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de l' konsternigxo aldonis:
"Kaj kiam mi min turnis preskaux apud la cxasdomo, mi vidis, ke la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..."
"Cxu vi frenezigxis ambaux? Ci kaj la sinjoro Floriano --" rimarkigis kolere la arbaristo.
"Cxu sinjoro Floriano -- ankaux --?" demandis Kicxjo mirigite.
En tiu momento estis auxdata de ekstere la malklara bruo de l' proksimigxanta veturilo, kio igis la arbariston fari la konforman ordonon.
"Estas jam suficxe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj; por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton --."
Kicxjo denove vidigante la konsternigxon haltis kvazaux konfuzita.
"En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere:
"La pordon lasu malfermita!"
Nur poste Kicxjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en la korto.
La arbaristo poste alpasxis al la sojlo de l' malfermita pordo kaj rigardante la mallumon li demandis:
"Nu, kio? Cxu estas iu tie cxi?"
"Nenie -- neniu!" respondis Kicxjo per timigita vocxo el la mallumo.
"Nu, ci vidas -- ke tio estis denove simpla halucinacio!" trankviligis Kicxjon la arbaristo. "Cxu ci ne auxdas, ke Nero vagas ie apud la pordo?"
Kicxjo ekfajfis, kaj poste estis auxdataj la kurado kaj la tintado de l' cxeno.
"Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun gxi, gxis kiam la sinjoro doktoro estos enirinta en la cxambron. Poste lasu Neron vagi denove libere kaj revenu cxi tien -- cxu ci komprenas?"
"Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kicxjo duonlauxte, okupante sin ekstere per Nero.
Preskaux en la sama momento silentigxis ankaux la malklara bruo de l' alveturanta veturilo. Laux cxio la avizita kalesxo kun la kuracisto enveturis en la korton kaj haltis...
La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto, aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la koridoron renkonte al la kuracisto.
Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto, akompanata de la kocxero en malseka mantelo.
"Bonan vesperon, sinjoro arbaristo -- se mi memoras, sinjoro Podhradský[12]..." diris la kuracisto enirante.
"Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la koridoron antaux la alveninto.
"Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la kocxero. "Ne maljungu la cxevalojn -- sendube ni tuj denove forveturos."
"Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos en la veturilejon antaux la cxasdomo, por ke la cxevaloj estu sxirmitaj kontraux la pluvo."
La kocxero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la segxon kaj malproksimigxis senparole.
Antaux lia foriro alvokis la arbaristo Kicxjon, kiu laux cxio spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel angilo en la cxambron, fermis la pordon, riverencis antaux la kuracisto laux la signo de l' arbaristo kaj foriris post la kocxero.
La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza, preskaux malgxoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia ajn intereso.
"Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li estis sola kun la kuracisto, "cxar en tiel maloportuna tempo kaj dum tiel malbela vetero --"
"La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablajxoj. Unue mi devas peti pardonon de vi, sinjoro Podhradský, cxar mi ne forveturis tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj samtempe dangxera operacio, per kiu estis savita la vivo --"
Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la demando:
"Sed kie estas la paciento?"
Alpasxinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia trankvilo:
"Sendube la difterito..."
"Sed sen la febro, sinjoro doktoro --" aldonis la arbaristo, sxtelirante maltrankvile post la kuracisto.
"Jes -- sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble ankaux angxino... Nu, ni vidos!"
"Vi ecx ne kredus, sinjoro Podhradský, kiel mi estis mirigita de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto.
"Kiamaniere, mi petas?"
"Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke mi havas antaux mi iun sentauxgulon..."
"Kompreneble -- tian impreson faras cxiam la sinjoro Floriano en la unuaj momentoj."
"Sed en kelke da minutoj mi konvinkigxis," dauxrigis la kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la simptomojn de l' malsano kun tiel detala gxusteco, ke mi tuj rekonis difteriton aux angxinon."
"Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradský. "En la solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko. La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj, precipe dum la longaj vintraj vesperoj preskaux tia diligenta, persistema kaj pasia leganto, kia estis mia filo."
"Nu, ni vidos, cxu via diagnozo estis gxusta!" rimarkigis malvarme la kuracisto, alpasxis poste al la infanlito, rigardis esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj klinigxinte super gxi esplore auxskultis.
"La diagnozo estis gxusta," li raportis post la mallonga pauxzo. "La tuta faringo estas brulumita -- la spiro interrompe fajfanta -- la pulso malforta --"
"Kaj cxu oni povas esperi -- sinjoro doktoro --?" demandis la arbaristo kun la plej dolora mieno.
La kuracisto denove levis la sxultrojn.
"Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis poste la kuracisto, "mi ne havas la kauxzon kasxi antaux vi la eblan katastrofon; la infano estas jam preskaux sencxese sen konscio..."
"Pro la kompato de Dio!" ekgxemis Podhradský atakata de la doloro.
"Sed tamen oni povas esperi, gxis la spiro ne cxesos tute," rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan medikamenton -- la plej fortan!"
La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la manojn.
"Ni ne devas plu prokrasti ecx unu momenton!" rimarkigis la kuracisto, poste rapide aliris al la segxo en la antauxon, sur kiun la kocxero estis metinta la mankofreton, malfermis gxin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la infanlito.
Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto:
"Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la gxenerala incito de jam senfortigita organismo liberigi la trahxeon de la sufokanta muko, tiam restos sole -- la operacio..."
"Operacio?" ripetis Podhradský malklare, kvazaux li ne estus kompreninta la sencon de l' vorto.
"Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban malsanulejon --" aldonis la kuracisto.
"Ol permesi la infanon kripligi por cxiam --" intermetis la arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne -- neniam!"
La kuracisto levis la sxultrojn.
"Cetere, sinjoro Podhradský," li ekparolis, "mi diros al vi sincere la veron -- la stato de l' infano estas plenmezure kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaux la lasta rimedo sxajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al ni sub la trancxilo."
"Kion do fari?" ekgxemis malespere la maljunulo.
"Cxar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis," ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita sxangxo estas cxiam atendebla, restas nenio alia, ol -- atendi trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo. Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al gxia neniigebla sorto kaj samtempe kiel viro preparu vin ankaux al la katastrofo!..."
"Oh!" ekgxemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj eksxanceligxis.
La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li diris:
"Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie cxi ankoraux kelkan tempon, por ke mi konvinkigxu pri la efiko de la lasta medikamento. Se la efiko ne venos aux se ne aperos almenaux gxiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute vana."
Dume la ambaux interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la uragano farigxas cxiam pli furioza.
Fulmoj kaj tondrado alternis cxiam pli rapide kaj pli forte. Iafoje ankaux la forta ventego alpremigxis al la fenestroj kaj la forta pluvego vipis ilin kvazaux hajlo.
Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi gxin.
Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris:
"Kontraux la sensenta naturo estas nenia rimedo -- kaj plej malmulte imponas al la naturo la doloro, ecx la plej malespera... Ni cxiuj estas sub gxia potenco --"
"Jes, kompreneble -- cxiuj!" intermetis maldolcxe la doktoro. "Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj..."
"Cxu ankaux vi, sinjoro doktoro!" demandis kompate la arbaristo.
Dume la kuracisto sidigxis en la apogsegxon, turninte la dorson al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan fenestron al la korto.
Ankaux la arbaristo ekiris senparole, sed sxanceligxe al la tablo kaj sidigxis en la segxon rekte kontraux la doktoro tiel, ke per sia korpo kovris al li parton de l' fenestro.
Momenton dauxris la turmenta silentado.
Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli:
"La cxirkauxajxo estas cxarmoricxa. Mi estis ankoraux neniam cxi tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesuficxe fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzagxon, mi devis konfesi, ke mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzagxon kiel veran paradizon..."
"Sinjoro filo?" rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse rigardante la pordon kondukantan al la koridoro.
"Jes," respondis la kuracisto. "En la pasinta auxtuno li estis cxi tie -- invitita al la cxaso -- kaj li rakontis --"
Dum cxi tiu parolo aperis Kicxjo, kiun la arbaristo jam antauxe alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de l' kuracisto.
Podhradský levigxinte faris simplan signon per la mano, kaj la knabacxo denove malaperis. Auxdinte parton de la parolo de l' kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, komence preskaux senpense:
"Jes -- la cxasoj!..."
Kaj nur post mallonga pauxzo, enprofundigxinte malrapide en la plej karan elementon, li dauxrigis cxiam pli vigle:
"Iam -- antaux proksimume dudek aux ankoraux pli multe da jaroj, oni arangxis cxasojn cxi tie preskaux cxiujare. Sed de tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo, nia solejo estis cxiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis la atenton de l' grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta sinjoro princo volis simple nuligi tiun cxi nian cxasdomon... La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto donas cxi tie preskaux nenian profiton... Sed konsiderinte, ke la cxasdomo estas kvazaux hereda, en kiu mia avo kaj la patro dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie ankaux mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia testamento, ke nia cxasdomo restu al ni gxis la tuta elmorto. Kompreneble oni plu ne pensis pri la cxasoj en nia cxirkauxajxo preskaux dum dudek jaroj gxis la pasinta jaro, kiam jam la juna sinjoro princo invitis cxi tien kelkajn gastojn por kelke da tagoj, kiuj cxiutage alveturadis al ni. Sed tio malplacxis kaj tiel lacigis ilin, ke la pasintaj cxasoj de niaj grandsinjoroj en nia arbardistrikto estas sendube la lastaj..."
En tiu momento eniris Kicxjo, alportante glasojn kaj du botelojn da vino.
"Bone, Kicxjo," rimarkigis la arbaristo, "restu malsupre -- cxu ci komprenas? Se ni bezonus ion --"
Kicxjo malaperis denove kiel ombro. Podhradský plenigis la glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis.
"Sed krom la cxirkauxajxo, la pejzagxo," li komencis, "vi havas cxi tie, sinjoro arbaristo," -- kaj li kontente cxirkauxrigardis -- "ankaux aliajn enviindajn angulojn..."
"Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la arbaristo. "Cxio, kion vi vidas cxi tie, estas preskaux sensxangxe tia, kia gxi estis dum la ses, jxus pasintaj jaroj, sed la spirito de l' paco, plezuro kaj felicxo --," dume lia vocxo dolore ektremis -- "subite elmigris de tie cxi."
"Cxu antauxe ne estis tiel?" intermetis la doktoro.
"Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskigxis cxi tie. Perdinte baldaux la patrinon, mi estis edukata preskaux en la plena disigxo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne miros, ke mi eksopiris la sxangxon kaj la mondon nek tiam, kiam mi edzigxis, nek tiam, kiam al mi naskigxis la filo. Kaj ankoraux malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi restis tute sola kun la kelkmonata infano..."
"Kaj gxisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankaux tiujn de l' avo. Cxar la malsana knabo estas sendube la infano --"
"De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga pauxzo li diris:
"Sed kredu, sinjoro doktoro, ke ecx la propra infano ne estis por mi en la infaneco tio, kio farigxis por mi la nepo."
La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la kontrauxa granda fenestro kaj antaux gxi ekvidis ion, kio mirigis lin, sxangxis subite la interparolon.
"Permesu, sinjoro arbaristo -- cxu estas iu en la korto?" li demandis vigle.
"Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas laux cxio cxe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaux kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo, la plej furioza, kiu estas sencxese alligita, estas jxus sencxenigita kaj kusxas aux en la budo aux kuras en la korto... Kaj ankaux, se gxi ne estus sencxenigita..."
"Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis, sxajnis al mi, kvazaux mi estus ekvidinta momente homan vizagxon en la maldekstra angulo de l' fenestro."
Post pli longa, preskaux turmenta silentado penis la doktoro rekomenci la interparolon.
"Laux cxio, pri kio vi jxus parolis, sinjoro Podhradský," li diris, "sxajnas al mi, ke ankaux en via vivo kelkaj momentoj estis tamen maldolcxaj kaj eble doloraj."
"Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto."
Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolcxa ekscito:
"Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..."
"Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda intereso.
"Mi edukis gxin mem..." dauxrigis la arbaristo. "Gxi estis edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen la virina societo. Estas vere -- gxi farigxis viro, cxe kiu oni povis nenion kritiki -- la viro sincera, honesta, suficxe klera -- la viro posedanta profundan kaj perfektan senton por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro -- en unu rilato simila al mi: -- la viro, ne amanta la mondon kaj kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda pauxzo, kiam li vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan vivon..."
"Cxio cxi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je nenio!" kontrauxdiris la kuracisto.
"Mi mem jugxis ankaux tiel, gxis alvenis la momento, kiam mi konvinkigxis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta mian propran infanon... Kaj kredu, sinjoro doktoro, kiam mi ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama aux simila sorto, kiu trafis mian filon, atendas ankaux mian bedauxrindan nepon..."
"Kia sorto, mi vin petas?"
"Ke gxi estos kaj devos esti," aldonis maldolcxe la arbaristo, "edukita kiel mia filo -- sen la patrino..."
"Gxi estas orfo?"
"Jes -- la orfo --," certigis Podhradský kun la mistera akcento kaj eksilentis.
"Sed cxio cxe vi atestas, ke ankoraux antaux ne longe regis cxi tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto.
"Jes -- antaux ne longe...," certigis la arbaristo vidigante tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron kaj eksentas preskaux la honton. "Sed por mi kaj por la infano sxi estas malviva -- por cxiam..."
"Sxi do ne mortis?" demandis la kuracisto.
"Sxi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo, kvazaux li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kauxzo sxi forlasis la edzon kaj la infanon --"
Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia ekscito:
"Ah, sinjoro doktoro! En cxi tiu solejo mi vivas de la plej frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la cxarme romantika pejzagxo, kiu ravas cxiun, kiu unuafoje alvenas cxi tien, farigxis por mi tute ordinara. Entute la trankvila kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaux siajn ombrojn: la senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia filo ne eksopiris la mondon kaj gxian vivoturnon. Ni kutimis al la malgxojoj de la solejo kaj -- kredu -- ni ekpensis neniam, ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia jxus gxi estas... Sed antaux kelke da jaroj okaze konatigxis mia filo en Praha, kiam li traktis tie aferojn tusxantaj la arbardistrikton, kun la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam mia filo enkondukis sxin en la cxasdomon kiel sian edzinon. Mia rigardo kun la ekmiro fiksis sur sxi. Mi estis konvinkita, ke mia filo ne povis pli bone elekti --"
"Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro.
"Ah, ne, sinjoro doktoro," kontrauxdiris la arbaristo kun la konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estajxo tute angxela... En kelke da tagoj sxangxigxis la trankvila, malgxoja kaj iafoje ecx senviviganta angulo nia en veran paradizon de l' silenta, dolcxa plezuro... Malgraux sia juneco Evelino egalis al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Sxi sciis fari tion, pri kio antauxe en nia solejo ni ecx ne songxis. Sxia edukiteco estis ekzempla kaj neniel sxangxigxis. La libro estis sxia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankaux la mondon... Sxi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn vojagxojn tra Euxropo; unuvorte --"
"Laux cxio sxajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via solejo tamen sxi eksopiris..."
"Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino, floranta en la fresxa forto de la vivo kaj kutiminta al la ekscitanta vivoturno grandurba, pli aux malpli frue eksopiros tamen la atmosferon, en kiu sxi estis pasiginta sian junecon. Sed dum cxiuj ses jaroj mi ne rimarkis ecx unu simptomon de tiu speco. Evelino gxis la momento, kiam mi vidis sxin en la lasta tago de l' pasintaj cxasoj antauxvespere lastan fojon foriri malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis fresxa, senzorga kaj gaja, entute tia, kia sxi aperis unuan fojon en nia solejo..."
"Eble okazis ia malpaco kun la edzo --"
La arbaristo kontrauxdiris:
"La filo estus almenaux skizinta al mi sian konjekton -- ecx ankaux tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone aux necese sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankaux por li mem cxio restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis gxis la lasta momento, kiun sxi pasigis en nia solejo sub nia tegmento kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia sxi estis bonega edzino kaj patrino. Sxi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj arde --"
"En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "sxajnas al mi, ke via bofilino nur sxajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive sxi sciis bonege hipokriti..."
"Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskaux pasie. "Evelino hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro --"
Poste li starigxis rapide, alpasxis al la muro, sur kiu pendis granda portreto de la filo kaj sub gxi fotografajxo de la sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografajxon de la muro li revenis al la tablo kaj donante la fotografajxon al la doktoro li parolis kun la entuziasmo de l' junulo:
"Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun cxi vizagxon kaj diru mem -- cxu la vizagxo estus kapabla hipokriti?!"
La doktoro prenis la fotografajxon kaj nerigardinte gxin ankoraux, li rimarkigis:
"La homa vizagxo kaj precipe la fotografajxo de l' homa vizagxo ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli la spegulo de l' animo kaj gxiaj kapabloj kaj ecoj. La fama fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla eraro de la scienco."
"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankaux mi mem nenion deduktas el tiu cxi pseuxdoscienco. Sed se post tio, kion laux la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos sxian portreton, vi devos konfesi, ke sxia mieno estas en la absoluta harmonio kun la gxenerala karakterizajxo. Cxi tie do la teorio de l' pseuxdoscienco de Lavater valoras iel escepte."
"Cxu vi pensas tiel?" kontrauxdiris la doktoro nekredante.
Nur poste li ekrigardis la fotografajxon, tenante gxin malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj.
"Efektive -- tio estas cxarma vizagxo -- plena de sorcxo, mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de l' modere surprizita nekredemulo. "Vere -- preskaux mi estas konvinkita pri la vereco de viaj vortoj."
Sed subite, kvazaux li estus rememoriginta sin pri io grava, li rapide demandis:
"Permesu, mi petas! Antaux kiom da jaroj estis farita, tiu cxi fotografajxo?"
"Mi pensas, antaux sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo.
"Vere, gxi estas jam iom senkolorigxinta!" konsentas la kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankaux la vizagxo sxajnas al mi konataj..."
"Eble, ke iam antaux kelke da jaroj ie vi vidis sxin!" allasis la arbaristo. "Eble en Praha, kie sxi vivis de sia plej frua infaneco. Sxia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper... Sxia patro mortis antaux dek jaroj, kiel altranga oficisto en pensio; la patrino mortis antaux unu jaro... Estas eble, ke --"
"Ne, ne!" kontrauxstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse la fotografajxon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis sxin antaux kelke da jaroj. Sxiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone kaj ankaux mi ne memoras sxian nasknomon. Unuvorte... via sinjorino bofilino, kiel sxi estas figurita cxi tie, estas al mi tute nekonata. Sed kiam mi rigardas sxian portreton, sxajnas al mi, pli gxuste, mi estas preskaux konvinkita, kvazaux antaux ne longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al sxi..."
"Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro -- kie?" demandis ekstreme scivole la arbaristo.
"Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito, levinte la sxultrojn kaj metante la fotografajxon sur la tablon. "Eble, ke mi vidis sxin en Praha antaux kelke da tagoj, kiam mi estis devigita pro la urgxa kaj samtempe tiel dolora afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta maldolcxa rezignacio mi havis atenton preskaux por nenio."
"Cxu ankaux vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo? Kaj antaux ne longe -- antaux kelke da tagoj -- vi diras?" demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la vocxo de l' kuracisto ektremis de la kortusxo dum la lastaj vortoj.
"Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?" ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje neatendite sxangxas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj sensente, ke la sango rigidigxas ankaux al la plej malvarmsangaj el ni..."
Sed subite la doktoro salte levigxis kaj per la tute sxangxita vocxo, allasanta nenian kontrauxstaron, diris:
"Sed tiun cxi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas en la korto kaj rigardis tra la fenestro..."
Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradský.
"Cxi tie, sinjoro arbaristo --" dume li montris la maldekstran angulon de la fenestro -- "aperis la homa vizagxo kaj gxi tuj malaperis..."
Podhradský, kiu ankaux levigxis kaj proksimigxis malrapide al la fenestro, nee balancis la kapon, dirante:
"Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla. Cetere -- ni povas ja konvinkigxi -- tute konvinkigxi!" li aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de la kuracisto kaj rapide direktigxis al la pordo kondukanta al la koridoro.
Malferminte iom la pordon li ekkriis:
"Kicxjo!"
"Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre agrabla soprano de Kicxjo.
"Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas Nero?"
"En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la koridoro.
"Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?"
"Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste cxe li en la cxambro!" respondis Kicxjo. "Poste mi prenis ilin al mi kaj nun ili estas cxe mi."
"Tuj enlasu ilin en la korton, cxu ci komprenas?" ordonis Podhradský kaj faris kelke da pasxoj de l' malfermita pordo.
"Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga pauxzo ekkriis Kicxjo: "Estas farite! Ambaux estas jam en la korto."
Tuj poste aperis Kicxjo antaux la sojlo de la pordo.
"Cxu vi ankoraux ion deziras, sinjoro patro?"
"Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin pri sia adjunkto, li aldonis:
"Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj cxu li deziras ion! Tiel -- kaj fermu!"
La arbaristo avide auxskultis dum kelke da momentoj kaj poste turnis sin al la doktoro:
"Cxu vi auxdas?"
"Kion mi auxdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas Podhradský per sia demando.
"Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto, precipe iu fremdulo -- la ambaux ellasitaj hundoj tuj bonvenus lin per furioza bojado."
"Strange!" diris la doktoro duone konvinkita.
"Cetere -- ni povas konvinkigxi ankoraux alimaniere..." aldonis la arbaristo.
Rapide li alpasxis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte skurgxon de la hoko kaj duone malferminte la pordon, kies anson li tenis, por ke la ventego ne eligu gxin.
Modera trablovo turnis sin en la cxambro: la pordo en la mano de Podhradský ekskuigxis.
"Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la doktoro.
En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la cxambro turnis sin malvarma spiro de la vento.
Podhradský eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis la skurgxon kaj poste ekkriis per mallauxtigata vocxo:
"Nero!"
Cedinte rapide en la cxambron li brue fermis la pordon, dirante al la doktoro:
"Nero jam kuras!"
Kaj efektive preskaux en la sama momento estis auxdata post la pordo la flaranta ekbojo de la hundo:
"Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!" rimarkigis la kuracisto, sidigxante sur la saman lokon, kie li estis sidinta...
Podhradský sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon.
Ambaux trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon:
"Cxu vi ne aludis, sinjoro doktoro -- en via parolo iun malfelicxon, kiu vin trafis?"
Tiu demando preskaux dolore tusxis la doktoron.
"Ah, sinjoro arbaristo -- estas pli bone ne rememori!" li diris venkante la subitan kortusxon. "Ni kuracistoj, kiuj estas preskaux cxiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontraux la neniigeblaj legxoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la brutala naturo. Ni akceptas cxiun gxian baton, kiun gxi donas al ni, kun pli aux malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas eble, sole unu rimedon -- ni evitas la rememorojn."
"Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj," kontrauxdiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon, kiun li amis kaj perdis por cxiam, preskaux sencxese antaux si. Kiam homon skuas la bedauxro, doloro, honto kaj kolero; kiam cxiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus aux per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton aux iniciatintinon de sia malfelicxo -- se ili aperus antaux li?"
La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la doktoron, ke li sidas kontraux la viro pasiema, kiun ne estas konsilinde inciti.
Li diris do iel rezerve:
"Sed permesu! Post cxio, kion vi diris al mi pri via sinjorino bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi farigxis tiel kolera kontraux sxi, kiel vi jxus diras, kaj kiamaniere rajte farigxis kolera kontraux sxi eble ankaux sxia edzo, via filo..."
"Vi konjektas," intermetis maldolcxe la arbaristo, "ke mia spirita stato ne estas rajtigita...?"
"Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis cxe vi, estas en la mondo kaj estis ankaux aliloke neniam maloftaj. La geedzoj koleras -- iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aux ekrigardo -- kaj se iliaj karakteroj estas flamigxemaj aux fine pasiemaj, estas aux la tempa disigxo aux la dauxra disiro tute naturaj. Sed kiam la ondigxinta sango silentigxas kaj ekregas la malvarma prudento, sekvas en nauxdek okazoj el cent la repacigxo."
"Sed mia filo ne povas plu repacigxi!" kontrauxdiris la arbaristo kun la dolora maldolcxo.
"Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do almenaux pli malfrue. La espero pri la repacigxo estas cxiam ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila al vi almenaux en la cxefaj principoj de l' karaktero, estas ne eble, ke li siatempe ne pardonu --"
"Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradský. "Li amis Evelinon preskaux freneze."
"Tiom pli ebla estas la espero pri la repacigxo!" opinias la doktoro. "Cxar ami en la vera senco de l' vorto estas gxuste nenio alia, ol cxion forgesi, cxion pardoni..."
"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj kun la senmezura maldolcxo li aldonis:
"Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas mortinta!"
"Mortinta?" rediris subite en la sxangxita tono la kuracisto.
"Li penis kiel viro neniigi siajn malgxojon, bedauxron kaj senmezuran doloron!" dauxrigis la malfelicxa patro. "Dum tri monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj ecx ne plendis per unu vorto. Gxis fine -- en la lasta kristnaska antauxvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan abieton -- per unu ekpafo de la revolvero..."
Post tiuj cxi vortoj la arbaristo salte levigxis, trairis la cxambron kaj haltinte apud la tablo antaux la fenestro rigardanta la korton, li dauxrigis:
"Kiam ni finis la vespermangxon kaj la infano ekdormis, sidigxis mia filo cxi tien apud tiu cxi tablo kaj longe, longe rigardis senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis vidi gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo iomete ekmovigxis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia kapo falis sur ambaux manojn, sur la tablon kaj en kelke da momentoj disfluis la sango sur la tablo..."
"Nur nun mi komprenas la kuneligon de cxio," rimarkigis la doktoro kompate. "Kaj kredu --"
Li ne finis la parolon.
Podhradský, rekonsciigxinte iom, sed estante ankoraux dolore kortusxita, interrompis lin:
"Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano ecx ne vekigxis post la ekpafo -- kaj la sango, la sango restis cxi tie... Mi ne permesis, ke gxi estu forlavita... Tiu sango --" la ceterajn vortojn li parolis kun pasia doloro -- "tiu sango rememorigu min gxis la lasta momento de mia vivo pri la cxarma furio, kiu kauxzis la memvolan morton de mia filo!..."
"Bedauxrinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la plej doloran kortusxon.
"Pardonu," li aldonis, "cxar mi havas nek por vi, nek por mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu do, ke ankaux mi mem --"
"Cxu vi ankaux --?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo, sinjoro arbaristo, mortis antaux duonjaro," respondis interrompe la gasto, "kaj mia filo antaux kelke da tagoj... Mia filo, legxosciencisto kaj leuxtenanto en la rezervo, knabo sanega, ankaux memmortigis sin. Li sin venenis."
"Kaj la kauxzo -- la motivo?" insistis la arbaristo kun la kompata intereso.
La doktoro, levinte la sxultrojn, respondis: "Se via filo estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli agxaj fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj. Li farigxis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte iu sopiris tiel varme, tiel arde ecx pasie, eluzi la vivon en cxiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la plezuro kaj volupto, sed ankaux en la serioza, konscienca kaj pena laboro..."
"Laux tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis cxe via filo neniaj gravaj motivoj al la disrevigxo je la vivo?"
"Gxenerale dirite -- estis neniaj motivoj..."
"Kaj tamen li malesperis."
"Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj, kiuj jam klinigxas al la tombo, ni ordinare amas la vivon pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaux la plej longa pasintajxo nia sxajnas al ni cxiuj sole songxo de kelkaj semajnoj. Kontrauxe la junularo; precipe la nuna juna generacio --"
"Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni apartenis antaux la jaroj?"
"Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de cxiuj fakoj kaj de ili mireginde sxangxita la gxenerala vivo edukis generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne komprenas, nek scias klarigi cxiujn simptomojn, motivojn kaj celojn.
Dum nia juneco la tute ne antauxsentitaj progresoj en la nemultaj fakoj jxus en la pasintaj du aux tri dekjaroj havigas al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidigxis antaux la duoncentjaro al ni...
Kaj cxar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne iras -- kaj estas nature, ne povas iri -- kun la gxenerala progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de cxiu, antaux kies spirita rigardo vidigxas la perspektivo pli klara kaj pli profunda.
Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni ankoraux pli longe, kontentigxis kun la perspektivo neproporcie pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la agemon sopirantaj generacioj pli junaj...
Kaj sole cxi tiuj disonancoj estas laux mia opinio la cxefa fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmigxantaj, aux jam malvarmigxintaj, tute nekomprenebla malkontentigxo de l' juna generacio.
La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli largxa kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la gxisnuna senpotenco en la realigo de l' planoj de la vivo ekscitas la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu kvankam similas la dolcxe turmentantan pesimismon de l' pli malnova tempo, sed diferencas de gxi per la netrankviligebla maldolcxo..."
"Sed pardonu," cxesigis la doktoro mem sian klarigon, "cxio estas sole la laciga subjektiva meditado..."
"Sed gxi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo, kiu auxskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas, dauxrigu!"
La doktoro plenumis lian peton.
"La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed jxus pro tio, ke la solvo estas ankaux nun plejparte sensukcesa, penas la juna kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera labirinto.
Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aux almenaux pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn laux malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita...
La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaux la religian regeneracion -- la sociajn, politikajn kaj artajn reformojn...
Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj antauxjugxoj naskas antipation, kontrauxstaron kaj varman netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate cxiujn idolistajn pregxejojn, kiujn aux la spirita miopeco aux la malvirta krimeco de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla valoro...
Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de cxi tiu pli juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la kontrauxstaro kaj la principa batalo kontraux la malrapide elmortanta mondo malnova konsumigxas de l' netrankviligebla malkontenteco kaj trovas en gxi plezuron, kiun ecx en la situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredajxo de l' malnova mondo."
La doktoro eksilentis.
"Laux tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas laux via opinio la kauxzo de lia memvola morto?"
"Estas malfacile, gxuste neeble diri!" respondis la doktoro levinte la sxultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube restos enigmo por cxiam kaj gxia kauxzo restos mistero. Unue mi konjektis, ke la krizo okazis cxe li sekve de l' priskribita lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kauxze de lia enterigo kaj sciigxis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke -- lian morton kauxzis sendube -- la virino..."
"La virino?" ekkriis mallauxtigite la arbaristo.
"Jes -- la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio.
Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaux proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaux netuta jaro kaj jxus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaux la geedzoj en Praha...
Cxi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, jxus pro cxi tiu fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolcxan misteron de la filo.
Pri lia amatino mi scias sole, ke sxia nomo estas Milena[13] kaj ke sxi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj gxis hodiaux mi ne parolis kun Milena ecx unu vorton.
En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita tombo de la filo en la tombejo de Volsany[14], kaj Milena en la malgxoja cxarmo de l' sanktulino alvenis sxanceligxe kaj en la neespritnebla doloro haltis rekte kontraux mi, mi ekrigardis sxin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori ecx per la rigardo sxian silentan doloron..."
"Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraux la estajxo tiel milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kauxzoj kaj sen motivoj forlasis sensente sian propran infanon kaj la legxan edzon, kiuj faris al sxi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu cxi furio sxtonkora meritas nenion alian, ol..."
Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono aldonis:
"Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en cxi tiu momento aperus cxi tie -- kredu -- ke per unu bato de la pugno mi --"
Sed lia kolero denove moderigxis tiel subite, kiel gxi ekflamis.
En tiu cxi momento auxdigis sin Kicxjo.
Jam cxe la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj malkuragxe antaux la sojlo. -- Nun li ektusis senvole.
Podhradský, ekvidinte Kicxjon nur nun, akre demandis lin:
"Kio estas, Kicxjo?"
La knabacxo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaux li havus ion gravan por diri kaj gxenus en la cxeesto de l' doktoro.
La arbaristo do levigxis kaj proksimigxis al la pordo.
"Kio okazis?" li demandis kolere.
Kicxjo aliris kaj diris mistere:
"Sinjoro Floriano -- ah, Dio, sinjoro patro -- tre plendas...! Kaj li petas -- ke la sinjoro doktoro -- por mallonga momento --"
"Cxu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro levigxante.
La arbaristo mallonge klarigis al li la malfelicxon de Floriano.
"Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antauxe ni devas dedicxi ankoraux momenton al la infano..."
Turninte sin post cxi tiuj vortoj li proksimigxis al la infanlito en la malantauxon, serioze esplorante la infanon. Podhradský farinte signon per la mano, ke Kicxjo foriru, atendis, gxis Kicxjo malaperis. Sxtelirinte poste al la doktoro kaj haltinte proksimume tri pasxojn antaux la lito, senparole, sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la konduton de l' kuracisto.
"Kion vi opinias -- sinjoro doktoro -- nun?" demandis interrompe kaj mallauxtigite per la tremanta vocxo la arbaristo.
"Preskaux mi timas doni la duonan porcion da medikamento...," respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas tute senfortigita -- gxi ne tusas ja plu... La gxenerala stato de la malsano estas tiel kriza, ke cxiumomente oni povas atendi la agonion..."
"Agonion?" ekgxemis malespere la arbaristo.
"Kuragxigxu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro adjunkto --"
La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antauxo kaj prenis la lampon.
"Kaj se la infano estus atakata de la tuso," diris la doktoro kun la akcento, "sciigu min tuj pri tio!"
La arbaristo jese ekmovis la kapon.
Poste rapide li alpasxis kun la lampo al la pordo de l' koridoro, malfermis gxin kaj per la tremanta vocxo ekkriis en la koridoron:
"Kicxjo! Rapide lumigu la sxtuparon! Sinjoro doktoro!..."
Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la mallauxtigite rebruanta sono de liaj malproksimigxantaj pasxoj.
En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de l' pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la cxambro, volis sin turni kaj reveni en la cxambron, malfermis iu staturo en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la cxambro.
Forta malvarma trablovo turnis sin en la cxambro kaj momenton estis auxdata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis fermita.
La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en gxia mano knare ekbruis, pene gxin fermis kaj haltis apud gxi senmove, kvazaux konsiderante, cxu antauxeniri aux ne...
La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la pordon.
"Kio okazis? Kial tiu trablovo?" li murmuris, fikse rigardante la mallumon en la cxambro.
Alirinte singarde en la mallumo gxis la tablo kaj stariginte sur gxin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo de l' tablo al la forno, kie sur la breto kusxis la alumetoj.
La alumeto en la mano de l' arbaristo ekflamis sole momenton, sed tamen cxe tiu mallonga ekflamo ekvidis Podhradský malklaran silueton de l' homa staturo apud la pordo.
"Kio estas tio? Iu estas cxi tie?" deglitis al li de l' lipoj kun la modera ekmiro, sed sentime.
Momenton li strecxe auxskultis, sed kiam neniu respondis, li ekkriis:
"Kiu estas cxi tie?"
Sed kiam denove neniu respondis, alpasxis la arbaristo al la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte ecx la kapon ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo.
Nur poste li ekrigardis al la pordo.
Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed tamen sentime, li cedis unu pasxon.
Samtempe mallevigxis lia dekstra mano al la maldekstra kokso, kvazaux li volus ekkapti la cxasponardon kaj la maldekstran manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone. Sed tuj poste denove li elpasxis kaj preninte la revolveron, kusxantan sur la tablo, li tondre ekkriis:
"Kiu estas cxi tie? Kion vi volas?"
Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza kresko, havanta sur la kapo transjxetitan tute malsekan nigran mantelon, en kiu sxi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole parton de la vizagxo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn...
En tiu momento la virino, subite, kvazaux tamen sxi estus fine decidinta, dejxetis la mantelon kaj rektigxinte staris kiel statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortusxanta, muta petego.
Podhradský, rekoninte sxin, cedis mirigite kaj kun la mieno de l' kolero kaj malamo surde ekkriis:
"Evelino!"
"Jes -- Evelino...," mallauxte kaj mole diris la virino per la tremanta vocxo.
La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj klarigis cxiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj, sed ankaux tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la muta ekmiro, vidigante en la vizagxo fortan animan batalon.
Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen komencis lin senarmigi.
La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizagxo, kiam li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato.
"Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuragxe kaj timeme la dolore tremanta vocxo de Evelino.
"Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion pardoni..."
"Pardonu!" sxi ripetis sxanceligxe kun la plej kortusxanta akcento de l' peto. "Kie estas -- Václav[15]?"
"Mia filo?" demandis surde la arbaristo.
"Mia --?" aldonis Evelino, sed ne sxi finis, cxar la arbaristo malafable interrompis sxin:
"Li ne estas cxi tie!"
"Tio estas tute neebla!" kontrauxdiris Evelino. "Dum tri tagoj kaj preskaux tri noktoj mi vagas en la arbaroj cxirkaux la cxasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laux cxio dum la tri tagoj ne forlasis la cxasdomon, Václav estas cxi tie..."
La arbaristo respondis decide:
"Kaj se ecx li estus cxi tie -- laux kia rajto ci kuragxas transpasxi la sojlon de tiu cxi domo?"
"Pardonu!" ekgxemis dolore la edzino de Václav. "Mi alvenas kun la dispremita koro, malfelicxa, pentofaranta Magdaleno, por ke mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko..."
"Malfelicxulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis en la dolora tono:
"Kun Václav ci kuniros plu neniam!"
"Pro cxio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste petegis Evelino, "venigu al mi Václav-on!... Aux almenaux diru al li, ke mi estas cxi tie -- ke mi revenas --."
"Mi ne povas."
"Cxu li estas malsana?"
"Ne estas. Sed la infano -- la infano malsanas --"
"Pro la kompato de Dio -- mia infano?" ekkriis Evelino malespere kaj sxia rigardo rondiris sovagxe en la cxambro.
Sed cxar de la loko, kie sxi jxus staris, sxi ne povis vidi en la malantauxo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la duone disigita pordokurteno, sxi denove tuj rekonsciigxis.
"Mi vidis ja gxin antauxhieraux de malproksime kelkajn fojojn. Gxi estis sana kaj fresxa..."
"Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malgxoje la arbaristo.
Evelino ekgxemis dolore:
"Ah, Dio, Dio -- do mia antauxsento tamen ne trompis min... Kiam proksimume antaux duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj sur la senarba deklivo kalesxon alveturantan de l' urbo al la cxasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta gxi povas esti sole kalesxo de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la cxasdomon, ekregis min terura antauxsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam hieraux en la nokto, mi sxteleniris ankaux hodiaux -- antaux momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la bojado aux alimaniere, en la korton gxis la fenestro por tute konvinkigxi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkigxi pri la vero, mi kuragxis fine --"
Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis kun la mieno de plej kortusxanta muta peto la okulojn de l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero.
Ekkolerigxinta Podhradský por momento estis en embarasoj.
La muta peto de l' cxarma pentofarantino, kiel sxajnis, tamen senarmigis lin.
La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune rugxigxinta vizagxo, jam jam transigxis en la mienon de l' eldevigita kompato.
Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, sxajne senkauxze, denove ekflamis lia kolero.
Li elpasxis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la dekstran manon por bati...
"Batu! Batu!" ekgxemis Evelino kun la senmezura sindoneco.
La pasiigxinta arbaristo, kvazaux embarasite denove cedis, kaj lia levita mano falis.
"Batu -- piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere miajn terurajn animturmentojn. Sed antauxe diru al mi, kie estas mia edzo?..."
"Plenumigxu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskaux kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe li ordonis:
"Levigxu!"
Poste li trairis lauxlargxe la cxambron, kaj iom pli trankvile komencis la parolon, dirante:
"Se ci estus alveninta, Evelino, antauxhieraux aux hieraux aux almenaux hodiaux antauxvespere, eble -- pro la infano -- mi estus pardoninta cin... Sed nun -- nun la infano ne bezonas plu la patrinon..."
"Oh!" sxi ekgxemis malespere.
"Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraux mia filo kaj la propra infano!" dauxrigis la arbaristo. "Mi ne volas jugxi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por senkulpigi cin."
Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallauxte, duone por si:
"Evelino mensogis neniam..."
"Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekauxdis la vortojn. "Gxis nun oni ne kaptis sxin mensoganta. Sed tiun cxi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al sxi... Parolu!"
Evelino pene sxanceliris al la segxo kaj falinte sur gxin, kovris la vizagxon per la ambaux manoj.
"Auxdu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli pacigxeme. "Cxiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaux rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la severa kaj justa jugxanto."
"Mi ne scias -- mankas al mi la vortoj...," komencis Evelino reveme. "Sed se mi devas la cxefan kauxzon de mia foriro almenaux montri, do mi ne trovas alian vorton, ol -- dankemon..."
"Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes, patro -- dankemon, aux se vi volas, subitan ekflamon de l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estajxon kaj kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..."
"Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante rezisti ian malklaran impreson.
"Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi sxuldas mian spiritan regeneracion," dauxrigis Evelino; "al la homo, kiun mi antauxe amis pasie kaj kies memoro estos cxiam sankta al mi; al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi jxus estas: virinon kun la senantauxjugxa auxtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi, patro, antauxe amis tiel arde."
"Cxesu!" intermetis la arbaristo severe. "Cxu ci volas fari lauxdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri la edzino kaj patrino?"
"Ne, patro! Sed diru mem -- cxu vi trovis cxe mi dum tiu tuta tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaux unu solan eraron, pro kiu vi povus min almenaux nur patre admoni?
Cxu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo?
Cxu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano?
Cxu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antauxe vi mem konfesis multajn fojojn, ke sxi kreis paradizon el via malgaja solejo kaj malgxoja hejmo?"
"Estas vere; mi ne povas kontrauxstari ciajn vortojn!" jesis la arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon kaj cian infanon."
"Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura ofero, kiun mi faris pro dankemo..."
"Ne, ne, tio ne estas ebla!"
"Kaj tamen estas tiel!" dauxrigis Evelino. "Via filo ne estis kaj ne estas viro antauxjugxa. Nia reciproka interrilato estis tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis ecx la ombro de l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj lian pasintajxon, tiel ankaux li konis la mian kaj min mem gxis la plej sekretaj anguloj de l' animo.
Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantauxjugxe la faron, kiu laux la jugxo de l' mondo estas nepardonebla peko; sed laux lia propra jugxo gxi ne estas kaj ne povas esti io alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia estajxo kaj gxia pasintajxo -- aux, se li tamen malgraux tio volus jugxi laux la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava eraro."
"Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko ecx la diablo ne scius elpensi!"
"Kaj tamen, patro, cxio estas tiel simpla kaj natura!" dauxrigis Evelino. "Certe vi memoras ja ankoraux, ke mi rakontis ankaux al vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintajxon. Mi estis, kiel vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista, ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis al mi la tasko de l' homo kaj sekve ankaux tiu de l' edzino kaj patrino la plej sekreta mistero -- gxis subite, tute okaze, mi renkontis junan homon... Kaj en mia animo komencis tagigxi..."
"Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo.
"Vi scias, patro, ke unuavide li sxajnis studento kiel cent aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriprocxinda, lia koro tiel pura kaj lia spirito tiel milde pripensema -- unuvorte, li estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu ripetis ankaux mian amon...
Kaj cxion cxi sciis kaj scias, patro, ankaux via filo.
Kiam mi konatigxis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian pasintajxon. Mi diris al li ankaux, ke nin disigis la situacio sociala.
Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al mi la manon, mi ne kasxis antaux li la eblan krizon: nome, se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj, aperus denove antaux mi, ke sendube malfacile mi rezistus la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aux la ekflamon de l' peka pasio --"
"Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riprocxe kaj pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amatacxo! En la brakoj de l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto --"
"Ne, patro, ne!" kontrauxstaris Evelino. "Mi ne disigxis kun via solejo kaj kun vi cxiuj sensente, sed post la kruela, senmezura batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne farigxi maldanka al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure malfelicxa..."
"En la pasinta auxtuno, dum la lastaj cxasoj," konfesis plie sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu cxi unua renkonto naskis en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis.
Sed post la intersxangxo de kelkaj vortoj ekregis min febra maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron sxajne tute sanan korpe, sed malsanan anime.
La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan, senfortigan premitecon kaj bedauxrindan lacecon.
Anstataux homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron plej senantauxjugxan, staris antaux mi homo vundita en la interno de l' animo, homo, kies tuta estajxo estis rompita, unu el tiuj bedauxrindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento, dolore kurbigxantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la eterna trankvilo, kiun donas al ili sole -- la tombo...
Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena talento de tiu bedauxrinda viro estis jam preskaux tute neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi rememorigis min, kion mi sxuldas al tiu homo kaj kiam mi ekkonis, ke li ankoraux nun amas min kiel min amis antauxe, tiam elsaltis el la hxaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min, la sento de l' senmezura kompato...
Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble, la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel bedauxrinda...
Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson, "okazis --"
"Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo, "kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka, "sendube sukcesis -- cxu ne vere?"
Evelino turnis malgxoje la kapon.
"Kaj cxu ci volas per cxi tiu nekredebla fablo sankcii cian teruran kulpon kiel la plej puran virton?" dauxrigis la arbaristo, kiu la lastajn vortojn auxskultis sxajne trankvile kun la krucitaj manoj.
"Vi agas maljuste kontraux mi, patro, se vi konjektas, ke mi volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino per la tono kaj la motivoj cxiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraux miaj devoj de l' edzino kaj patrino.
Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj, ni virinoj havas ankoraux naturajn devojn de l' spirito kaj la koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaux neeble, kiel batali kontraux la nesxangxeblaj legxoj de l' naturo.
Estas vere -- ke ekzistas ankaux virinoj, kiuj rezistis en la plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco. Sed ili ne estas pravaj.
La devoj de l' spirito kaj la koro estis cxe la edzinoj kaj patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj de la devoj konveniencaj[16]. Ilia iama amo estis jam longe estingigxinta, aux gxian lokon estis okupinta -- la malamo. Tiuj do povas facile rezisti...
Sed cxe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua amo kaj ankaux estante edzino de via filo amas lin kun la tuta ardo de mia koro --"
"Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo, "la legxan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu trankviligi cian voluptemon --?"
"Ah, patro, patro -- ne sxiru mian dispremitan koron per la moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino cxiam pli pasie. "La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne cxesos gxin mordi gxis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min... Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la pereo, kaj dume --"
"Kiam la amatacxo forpusxis kaj forjxetis cin," intermetis la arbaristo kun la mallauxtigata moka rido, "ci alvenas, por denove ruze ensxteligxi en la koron de l' trompita, perfidita edzo --"
"Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino cxiom pli pasie kaj tamen kun la kortusxanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia granda peko kaj ankaux permeson, ke mi povu denove farigxi patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstataux vi auxskultus min via filo Václav --"
"Václav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Václav estas -- mortinta!"
"Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazaux sxi ne komprenus la sencon de l' vorto.
"Kaj cxu ci ecx ne ektremos?" ekparolis Podhradský severe.
"Mia Václav -- vi diras, patro -- mia Václav, estas -- mortinta?" demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaux sxi estus jam almenaux duone kompreninta.
"En la tombejo de Doubrava[17] ci trovos lian tombon..." eksonis la respondo en la tono eliranta kvazaux el la tombo.
"Oh," ekgxemis Evelino malespere kaj levigxinte sxi rigardis cxirkauxe, kvazaux antauxsentante teruran katastrofon.
"Pro la kompato de Dio -- patro!" sxi ekriis en la plej forta atako de l' doloro, starante rektigxinte kaj senmove kvazaux rigida.
"Jes, cxi tie per la kuglo de tiu cxi revolvero li traboris al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango gxis nun ne estas forigita de la tablo... Rigardu!"
"Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la vocxo tiel sovagxa, ke ankaux la arbaristo eksentis froston.
Sxia vizagxo vidigis senmezuran malesperon. Sxi falis kvazaux senfortigita sur la segxon, sed post la momento sxi denove levigxis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis:
"Kaj la infano? Kie estas mia infano?"
La arbaristo sxanceligxis ankoraux momenton rekte respondi, sed kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li montris per la mano la malantauxon kaj surde aldonis:
"Gxi mortas."
Kun terura ekkrio sxi levigxis kiel morte vundita leonino kaj volis kuri en la malantauxon.
"Halt'! Nek unu pasxon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo, barinte al sxi la vojon.
"Kompaton! Kompaton!" sxi petegis kun la plenda malespero etendante la manojn. "Pro cxio, kio estis al vi, patro, iam plej kara...," sxi balbutis kaj volis denove kuri en la malantauxon.
Sed la arbaristo brutale forpusxis sxin kaj preninte la revolveron de la tablo apud la fenestro direktis gxin al Evelino.
"Nek unu pasxon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata brutaleco, "se ci ne volas, ke ankaux mi faru mortigon..."
En muta malespero sxi sxanceliris returne. "Por ci la infano estas -- mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun la revolvero.
En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj, malsuprenirantaj la sxtuparon kaj mallauxtigataj vocxoj.
Post la pordo eksonis la vocxo de Kicxjo:
"Cxi tien, sinjoro doktoro -- mi petas... cxi tien -- dekstren!"
"Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide turnis sin al Evelino.
"Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto »fremda« kaj kun la patosa imperativo aldonis:
"Kaj tial -- silentu!... Cxu ci komprenas?"
Podhradský volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed apenaux li faris unu pasxon, malfermigxis la pordo kaj Kicxjo, enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la cxambron, senparole fermis denove la pordon.
Nur nun ekiris ankaux Podhradský.
La kuracisto, ne rigardinte cxirkauxe, metis la kofreton sur la lokon, kie gxi antauxe staris kaj tuj raportis:
"La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas dangxera. Sole malgranda degrato de la hauxto, sed tamen suficxe dolora..."
Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki lian nenormalan staton.
"Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco de l' zorgemo ekrigardinte al la malantauxo.
"Cxu nia malgranda paciento --?"
Kaj kiam li faris unu pasxon al la malantauxo, li ekvidis la virinon post la arbaristo.
"Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni ne estas solaj... Vi havas ja viziton..."
"Jes, viziton --," ripetis la arbaristo kvazaux en embarasoj.
En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj sxi estis kovrinta la vizagxon.
"Milena!"[18] ekkriis mallauxtigite la kuracisto kaj rapide aliris al sxi.
"Cxu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo.
"Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Sxi estas Milena de mia filo..."
"De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al Evelino:
"Malfelicxulino! Cxu ci kauxzis ankaux la morton de filo de la doktoro? Parolu!"
Evelino, levigxinte kun la strecxo de cxiuj siaj fortoj, per la malklara kaj tamen tremanta vocxo respondis unue al la doktoro:
"Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole via filo min nomis Milena..."
"Jes, jes!" konsentis la doktoro.
"Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuragxa senespero, "ne kauxzis -- la morton de via filo --"
"Mi scias, mi scias --" diris la doktoro. "Kaj -- mi scias ankaux, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la kortusxanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaux nun, kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran dankon!..."
Poste li premis sxian manon.
Podhradský kolere rigardis tiun neantauxviditan scenon. Kiam la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la arbaristo ekregante sin cedis unu pasxon.
La kuracisto turnis sin al li.
"La severa mosxto -- la morto -- sinjoro arbaristo," li diris kun la akcento de l' kortusxanta peto, "pacigas ankaux la malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaux vi, en tiu cxi fatala momento jam pro la infano --"
"Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, gxis la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por sxi mortinta..."
Evelino ekgxemis malespere kaj dispremite falis denove sur la segxon.
En tiu cxi momento la infano sur la lito en la malantauxo konvulsie ektusis.
"Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj rapidis en la malantauxon.
Samtempe levigxis ankaux Evelino kaj elpasxis post la kuracisto.
"Halt'! Nek unu pasxon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la atako de plej forta kolero per la pugno faligis sxin teren.
Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantauxon, kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la infanon.
"Cxu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun la servemo de frenezulo:
"Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco. "Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis mallauxtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la patrino ne vidu la lastan teruran batalon..."
"La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de l' kuracisto.
Poste li staris momenton kvazaux subite dispremita post la kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj sxanceligxe trairinte la cxambron lauxlargxe li haltis antaux Evelino, kiu dume levigxis de la tero kaj senatente rigardis, kio okazas antaux sxi.
Dum kelke da minutoj neniu ekparolis.
La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble lacigxis, kaj de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantauxo post la pordokurtenoj.
Evelino, starante en la muta malespero antaux la arbaristo, havis atenton por nenio cxirkaux si.
Subite sxi denove rekonsciigxis.
Kunmetinte la manojn sxi ekgxemis:
"Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!"
"Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria severeco.
"Kompaton -- kompaton!" balbutis malespere Evelino post mallonga pauxzo.
En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris.
Podhradský alproksimigxis rapide kaj kun la timema avideco demandis:
"La infano?!"
"La lasta medikamento efikis!" raportis mallauxtigite la kuracisto. "La forta, intence kauxzita atako de konvulsia tuso liberigis la trahxeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas libera... La infano pasigis felicxe la krizon kaj nun estas la espero -- ."
"Vi do opinias, sinjoro doktoro --?" demandis la arbaristo nekredante ankoraux.
"Ke mi esperas la resanigxon!" intermetis la kuracisto. "Mia tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo pri la infano apartenu al la patrino..."
"Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed tuj poste li aldonis kategorie:
"Ne, ne -- neniam!"
"Gxi ne estas mortinta! Gxi resanigxas!" ekgxojegis Evelino en la subita gxojigxo.
"Mami -- mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaux gxi estus rekoninta la vocxon de l' patrino kaj post la momento, kiam neniu respondis, gxi vokis plue:
"Avcxjo! Mi auxdis mami..."
"Cxu vi auxdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la kuracisto al la arbaristo.
"Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito. "Avcxjo, avcxjo! Venigu al mi mami!"
Evelino, kiu momenton staris rektigxinte kaj senmove, kvazaux sxi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon nebuligitan de la larmoj sur la arbariston.
Sed ankaux nun la arbaristo restis nedecidigebla.
La kuracisto provis ankoraux unufoje rompi lian obstinon. "Pardonu," li diris, "almenaux pro la memoro de l' malfelicxa viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento -- pardonu pro la memoro de via filo!..."
"De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortusxanta mola vocxo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la vizagxon per la mano, li aldonis kun la eldevigita pacigxemo:
"Mi pardonas!"
Evelino salte levigxis kaj kun la gxojega ekkrio kuris en la malantauxon... Apud la infanlito sxi falis, sed tuj denove levigxis kaj kun la mieno de senmezura felicxo klinigxis super la lito...
La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon, turnis sin al la arbaristo:
"Tian neantauxviditan sxangxon, kredu, mi mem ne atendis... Sed la perfekta felicxo, kiun alportis iam al vi tiu cxi virino, revenos neniam plu al vi en la cxasdomon..."
"Jes, gxi ne revenos!" rimarkigis maldolcxe la arbaristo, mallevinte la manon de l' vizagxo...
"Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu cxi pentofaranta Magdaleno farigxos tia patrino al la infano, kia sxi antauxe laux sia karaktero neniam farigxus sen la terura kulpo, je kiu sxi pentofaras --"