Rakontoj · Jakub Arbes (translated by Josef Grňa)

Chapter 3: La Blanka Edzinigxa Vesto

Arabesko.

Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis atente la grandan starantan spegulon, en kiu de l' kapo gxis la kalkano rebrilis sxia gracia talio...

Per la dekstra maneto sxi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, kiuj perfide eligxis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra mano iom levis la negxoblankan elegantan veston kun la longa trenajxo -- kaj poste malrapide sin turnis...

Sxi rigardis la vizagxon de l' fidela kunulino, multejara amikino, kiu helpis al sxi ordigi la tualeton.

La oraj radioj de l' matena suno somera, traigxante tra la densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superversxas per la delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino.

La fresxa, ridema vizagxeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj cxaste mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla felicxo, kiu tiel volonte gxojege eksplodus, kaj tamen neniigxas timeme, kvazaux estus nepardonebla peko voli esti nesupereble felicxa...

Ami kaj esti amata!

Senti, ke la plej dolcxaj revoj fine efektivigxas -- scii, ke post kelke da momentoj ni estos por cxiam kunigitaj kun la estajxo, kiu estis nia idolo!

Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizagxo ne vidigxus la rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla felicxo?...

"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, rigardante la vizagxon de l' cxarma amikino.

"Kaj kiel mi estas felicxa, Rozalio, mia kara, kara!" diris silente Emilio, kvazaux sxi timus, ke neniu krom la fidela kunulino auxdu tiujn vortojn.

Kaj sxia cxaste mallevita rigardo levigxis.

La rigardoj de l' ambaux sin renkontis... En la klaraj, bluaj okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruligxis sur la rozkoloraj vangetoj al la cxebrusto...

"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la amikino.

"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke vi ne envias min, vi ne povas min envii!"

"Kaj tamen mi envias!..."

"Estas ne eble! Vi estis ja antaux du jaroj simile felicxa kiel mi! Kaj cxu vi ne estas felicxa gxis nun?"

"La felicxo estas sxangxema..."

"Kaj pro tio, cxar la felicxo estas sxangxema, cxu vi povas -- al iu envii la larmojn de l' gxojo?"

"Mi ne envias la larmojn de l' gxojo, sed la larmojn entute. Mi neniam ploris de gxojo kaj mi timas -- se iam la felicxo deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos konsolon en la larmoj..."

"Cxu eble turmentas vin ia sensenca antauxsento?"

"Kontrauxe! Al mi sxajnas, ke mi ecx ne povas esti malfelicxa!... Sed la malfelicxo ne demandas, cxu iu volas esti plue felicxa; gxi venas multafoje neatendite kaj poste estas necese..."

"Ke la homo ploru, cxu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj cxu vi konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la larmoj mian doloron?..."

"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' gxojo, jxus tiel siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi bedauxrinda..."

Sxi ne finis. Sxia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaux kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron.

"Ah, vi estas ja malsagxeta, kara Ronjo," diris Emilio post mallonga pauxzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj cxi pensoj?!"

"Via faldoricxa, negxoblanka vesto edzinigxa..."

"Mi ne komprenas!"

"Ankaux mi havis similan, ankaux mi dum la jaroj sxparis por gxi krejceron post krejcero, ankaux mi mem gxin kudris, sed ankaux mi gxin, kiel vi, gutetis per mia sango..."

"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite trarigardante sian veston; sed tuj poste sxi ekkriis rapide kaj gxoje:

"Cxu vi eble pensas tiun cxi malgrandegan makuleton cxi tie, kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni ecx de proksime ne povas gxin rimarki?"

Dume sxi montris per la rugxeta fingreto la malgrandan, apenaux rimarkeblan makuleton sub sia koro.

Rozalio malgxoje jesis per la kapo.

Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizagxon de l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon.

"Sed mi ne konmprenas," sxi diris poste trankvile kaj serioze, "en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aux via estonta felicxo!"

"Cxu vi ankoraux ne auxdis, kio atendas fiancxinon, kiu kudrante sian edzinigxan veston, makuletas gxin per sia sango?" demandis Rozalio en la tono serioze mistera.

"Neniam! Sed mi ja ne makulis gxin! Mi nur pikis min iom per la kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la veston..."

"Kaj tiu cxi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaux mi per unu sola guto da mia sango makulis mian edzinigxan veston. Min kaj ankaux vin pli aux malpli frue atendas malfelicxo... Sed vi trovos konsolon en larmoj, sed mi bedauxrinda..."

Denove sxi ne finis; sxajnis, kvazaux ia turmenta antauxsento estus interrompinta subite sxian parolon.

Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco.

"Tio ne povas esti vera, animo kara!" sxi diris post mallonga pripenso. "Vi estas tamen malsagxeta, cxar vi kredas similajn supersticxojn kaj antauxjugxojn..."

Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la sxultrojn respondis en la tono tute serioza:

"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla supersticxo kaj tamen mi ne povas liberigi min de l' turmenta antauxsento. Mi konas tiun cxi supersticxon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio kudrante mian edzinigxan veston mi kudris gxin singarde kiel neniam antauxe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min timemo senmezura kaj --"

"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Cxar cxio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamigxinta fantazio..."

"Tio povas esti," dauxrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min cxiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfelicxo --"

Estas certe, ke ambaux amikinoj dauxrigus la naivan, okazan kaj sencelan interparolon -- sed iu subite mallauxte ekfrapis la pordon.

"Li alvenas, li alvenas!" ekgxojegis silente Emilio per la tremanta vocxo.

"Volu eniri!" diris Rozalio.

La pordo malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis juna, cxarma viro en eleganta bala vesto.

Emilio jxetis sin en lian cxirkauxprenon...

Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni jxus rakontis; proksimume post duonhoro genuis Emilio cxe lia flanko antaux la altaro...


Felicxo!

Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de gxi!...

Kaj tamen gxi esence signifas ne pli ol kontentecon. Cxio cetera estas sole pasontajxo...

Emilio estis kontenta -- do nesupereble felicxa.

Sxi deziris nenion alian, ol ke cxio restu tia, kia gxi jxus estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen doloroj kaj turmentoj...

Post la unua jaro la felicxa edzinjo farigxis neesprimeble felicxa patrino.

Kaj denove sxi deziris nenion plu, ol ke cxio restu tia, kia jxus estis...

Sed la felicxo estas sxangxema. Sxi ne dependas de la homo, nek de lia volo aux deziro --

Subite -- malfelicxa okazo renversis cxion en malon. En la fino de tria jaro la amata, ecx adorata edzo mortis.

Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta ecx plej ofta malfelicxo.

Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la piedon.

Komence la malfelicxa okazo sxangxigxis poste en malfelicxon.

Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano sxangxigxis dangxere kaj en tri tagoj finigxis lia vivo.

La juna vidvino preskaux malesperis.

Unuan fojon en sia vivo sxi ekkonis la veran malgxojon kaj tuj poste la malgxojon de la plej terura, plej malespera speco.

Sxi ploris, sxi ploregis -- sxi sxiris al si la harojn... Sed nenio helpis! La naturo cxe siaj plej oftaj faroj estas nedepetebla, sensenta...

En la unua tempo sxajnis al sxi, ke la senmezura doloro estos netolerebla, ke sxi estos dispremita de gxi... Sed la plej kara heredajxo de la edzo, la dujara blondhara angxeleto -- estis sxia apogo en la momentoj de plej maldolcxa, plej brula doloro.

Havante pri la grandega malfelicxo familia ecx nenian antauxsenton, la infano restis ne tusxita de l' terura bato de la sorto. Gxia ridema vizagxeto, kiam gxi ekrigardis la patrinon konvulsie ploregantan, mallumigxis senvole por momento, sed tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj la neesprimeble dolcxa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo.

Unue al la patrino estis neeldireble malgxoje kaj dolore. Ne komprenante la aferon plej naturan sxi rigardis sian sole naskiton kun la mieno de l' maldolcxo. Estis al sxi, kvazaux la propra infano mokus sxian doloron -- kaj sxia koro konvulsie kunpremigxis...

Subite la ekkompreno trakuris sxian animon.

Rapide sxi alpremis la infanon al sia ondigxanta brusto kaj pasie kisis gxin...

Sxi ekkomprenis, ke sxi ne devas malesperi -- ke sxi devas vivi por sia infano...

Kaj de tiu cxi momento estis al sxi pli libere...

Sxi vivis -- gxuste sxi mizervivis, kiel scias mizervivi sole la vidvinoj.

La negranda sxparajxo kaj la malgranda heredajxo de l' gepatroj, kiuj mortis dum sxia frua infaneco, komence ebligis al sxi la vivon almenaux proporcie elteneblan. Sed la profito de l' manlaboro, per kiu sxi nutris sin, ne suficxis -- la sxparajxo malgrandigxis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis la pordon de l' malricxa logxejo...

Cxio tiel simpla -- tiel ordinara --

Ankaux nun kiel antauxe sxi strecxis cxiujn siajn fortojn; laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco nelacigebla, sxi sukcesis almenaux defendi sin kontraux la morto de malsato --

Oni ne miru pro tio, ke sxi iom post iom vendis cxion, kio restis al sxi el la tempo de l' felicxo: jen iun malgrandan juvelon, jen iun pli bonan veston aux parton de l' meblaro, gxis fine preskaux cxio plej bona kaj plej valora estis vendita...

Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus cxiu alia virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edzinigxa vesto, kiun cxiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora situacio, restis bone kasxita en la kofro.

La bedauxrindulino ofte rememorigis sin pri gxi kaj ofte, precipe en la unua tempo de malfacilajxoj de l' vivo sxi ekpensis, ke sxi povus gxin pli bone vendi ol kiun ajn alian oran aux argxentan bagatelon, sed kiam ajn sxi malfermis la kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al sxi neesprimeble malgxoje kaj dolore.

Sxajnis al sxi, ke entute estas neeble disigxi de tiu cxi memorajxo. Sxi malofte uzis tiun veston ecx dum la tempo de sia felicxo; sxi prenis gxin sur sin kelkafoje -- je la okazo de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn sxi cxeestis kun sia edzo. De tiu tempo gxi kusxis netusxite en la kofro -- Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaux la vendo de tiu memorajxo necesigxis.

Estis belega somera mateno, kiam la bedauxrinda vidvino ne havante rimedojn por prepari malricxan tagmangxon, rememorigis sin pri la lasta memorajxo de l' antauxa felicxo.

Sxanceligxe sxi genuis apud la kofro, malfermis gxin kaj per la tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte gxin sur la tablo antaux si, sxi ekrigardis enpensite antaux sin --

Sxi estis sola en la malricxa cxambreto.

La infano, sxia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun la plenmano da sablo kaj kelke da sxtonetoj.

La patrino povis gxin vidi tra la fenestro; sed sxi ne vidis -- sxi rigardis fikse antaux sin, enprofundigxante en rememorojn.

Longe sxi staris senmove. Sxian malgxojigitan animon kuradis rememoroj; unue maldolcxaj, doloraj, pli poste cxiam pli klaraj kaj karaj, gxis sxi rememorigis sin pri la momentoj plej felicxaj...

Kaj sxajnis al sxi, ke denove sxi estas tiel felicxa kiel tiam, kiam sxi kudris al si sian edzinigxan veston, sxajnis al sxi, ke denove la dolcxa sopiro tremigas sxian animon kaj neesprimeble felicxa timemo kunpremas sxian koron... Senvole sxi prenis la veston de l' tablo.

Momenton sxi tenis gxin en la mano -- poste, videble ne sciante kial -- komencis vesti sin per gxi.

Kvankam sxi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin suficxe rapide kaj lerte.

Kaj denove sxi restis nedecidite kaj enprofundigxinta la pensoj senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon.

La felicxaj kaj dolcxaj rememoroj, kiuj antaux la momento trakuradis sxian animon, donis la lokon al la rememoroj pli malgxojaj kaj maldolcxaj, ecx doloraj. Sxia pala, zorgoplena, sed gxis nun ankoraux cxarma vizagxo vidigis melankolion.

Subite sxi estis interrompita en la enprofundigxo.

En la korto eksonis malafabla, malagrabla vocxo de l' antikvajxisto -- kaj tiu sono naskis en la animo de l' bedauxrinda vidvino la plej maldolcxan resonon.

Rapide sxi alpasxis al la fenestro kaj faris signon al la antikvajxisto. Sxia rigardo ekflugis ankaux al la infano kaj du larmoj ekbrilis en sxiaj belaj okuloj.

Rapide sxi devisxis ilin -- la antikvajxisto jxus eniris. Kaj denove cxio tiel simpla, tiel ordinara -- Per la tremanta vocxo sxi proponis al la antikvajxisto, ke li acxetu la veston. Li volonte konsentis acxeti gxin -- trarigardis la veston -- cxirkauxiris la virinon...

En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antauxe kretitan makulon.

"Aj! Kio estas cxi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La makulo..."

La juna vidvino ektremis...

Tiu fatala vorto nur nun rememorigis sxin -- post tiom da jaroj -- pri la stranga profetajxo de l' amikino, kiu jam de du jaroj estis mortinta -- kaj tiu rememoro havis efikon kvazaux senkonsciigan.

Senvole sxi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de l' konsternigxo eksxanceligxis.

La antikvajxisto rapidis helpi sxin.

"Mi petas, morgaux -- se estos eble al vi, morgaux haltu cxi tie aux hodiaux posttagmeze!" sxi balbutis interrompe, ne sciante, kion fari...

Sxia vizagxo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte ondigxis.

La maljuna antikvajxisto sxanceligxis -- ecx pli, li proponas rapidi por helpo -- iri por kuracisto, por najbarino.

"Ne, ne -- mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi petas nur morgaux -- nenion plu -- venu morgaux!"

Sxanceligxe la antikvajxisto foriras.

Apenaux la antikvajxisto fermis post si la pordon, falas la bedauxrinda virino kvazaux senkonscie sur la segxon.

La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superversxas la gracian talion de l' bluokula blondulino en la negxoblanka, hazarde iom levita vesto kun la longa trenajxo.

Ankoraux antaux la momento la pala vizagxo estas rugxa, la lipoj kvazaux brulaj, la okulo -- tiu profunda blua okulo radias nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj.

En tiu momento sxi estas tiel cxarma kaj delogema, kiel tiam, kiam sxi unuafoje prenis sur sin sian edzinigxan veston -- sed sxia animo estas emociita, la koro kvazaux frakasita...

Kaj longe, longe sxi sidas kvazaux senkonscie kun la kapo mallevita al la brusto -- sole la brulaj lipoj periode ektremas, kvazaux sxi volus ion diri kaj la vorto mortus al sxi sur la lipoj...

En tiu momento iu mallauxte ekfrapis la pordon. Sxi ne auxdis -- sxi ne ekparolis.

La frapado estis ripetata -- kaj kiam ecx nun sxi ne ekparolis, la pordo malrapide malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis cxirkauxe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto.

Lia rigardo ekrondis en la malricxa, mizera cxambreto kaj fiksis sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera meblaro plej sorcxe lumigita.

La impreso de tiu hazarda bildo cxe la juna viro estis tiel forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris ankoraux unufoje pasxon antauxen kaj en la humila tono ekdiris ion.

Nur nun la juna vidvino levis la kapon.

La rigardoj de l' ambaux sin renkontis.

La vidvino levigxis kun la strecxo de cxiuj fortoj. Levinte iom la faldoricxan veston sxi volis ekiri al la pordo, sed eksxanceligxis kaj ekkaptinte la apogilon de l' segxo haltis.

La nekonato ripetis sian demandon.

Nur nun sxi ekkomprenis, ke li demandas, cxu iu logxas en la domo...

Sxi pene respondis: "Ne, ne -- li ne logxas cxi tie," kaj sxia vocxo tremis de neesprimebla sorcxo.

La nekonato foriris.

La bedauxrinda vidvino falis denove sur la segxon -- kaj longe, longe sxi restis en plej turmenta, plej dolora enpensigxo...

Nur kiam sxia infano, sxia karuleto revenis -- denove heligxis sxia vizagxo...

Sxi deprenis sian edzinigxan veston, metis gxin denove en la kofron -- kaj estis denove bedauxrinda, malricxa vidvino...

Ankoraux tiun saman posttagmezon sxi ricevis leteron kun la plej ordinara enhavo.

Gxi estis jena:

"Estimata sinjorino!

Pardonu, mi petas, ke mi kuragxas fari la skriban klarigon.

Sercxante hodiaux en la domo, en kiu vi logxas, mian iaman amikon, okaze mi renkontis vin kaj -- mi konfesas sincere al vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.

Sed pardonu ankaux mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte tuj pri via situacio kaj sciigxinte almenaux tion plej gravan, mi kuragxas peti vin pri la afabla respondo -- cxu estus ebla ia proksimigxo inter ni..."

Kun la plej granda ekmiro sxi tralegis la leteron. Unue sxajnis al sxi, ke iu sxercas kun sxi -- sed pli poste --

Sxi prokrastis la respondon.

Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvajxisto -- sxi gxentile rifuzis lian proponon kaj fine -- post kelke da tagoj sxi skribis je la letero respondon -- ne rifuzantan...

Kaj post kelke da semajnoj sxi genuis en tiu sama negxoblanka vesto antaux la altaro cxe la flanko de l' viro, kiu farigxis sxia amata edzo kaj ekzempla patro de sxia infano...