Rakontoj · Jakub Arbes (translated by Josef Grňa)

Chapter 2: Lastaj Tagoj

Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraux stratoj de Wien.

Antaux unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo -- oni skribis 1791 -- suficxe oportuna vojagxveturilo.

La kocxero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la domo, ke li jam alveturis kaj, atendas.

Post nelonga tempo malfermigxis la dompordo kaj dika kuiristino komencis elportadi el la domo, sxargxadi sur la veturilon kaj post gxin kaj alligadi cxion, kio estis necesa por la granda vojagxo -- en Praha'n -- nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, tukojn kaj entute cxiujn eblajn rekvizitojn por la vojagxo, je kiuj cxiu, kiu antaux cent jaroj volis almenaux iom oportune vojagxi, nepre devis esti provizita.

La preparoj dauxris preskaux la tutan horon. Kiam cxio estis finita, eliris el la domo viro cxirkauxe tridek kvinjara kondukanta cxe la brako sinjorinon de la sama agxo.

La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, vestita en oportuna vojagxvesto de malhele cinama koloro, kia en tiu tempo estis en modo.

Iam bela vizagxo lia estas ekstreme sxvelinta kaj vidigas lacecon. La hauxtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel post forta, longedauxra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj bluetaj -- estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa tempo, sed gxis nun penas rezisti la malsanon kun la strecxo de cxiuj siaj fortoj.

La sinjorino cxe lia flanko estas vestita laux la malnova modo en la vesto ne tre eleganta. Sxi havas sur si longan mantelon, sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizagxo suprenigxantan cxapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj.

Sxia vizagxo posedas ankoraux postesignojn de l' fresxa cxarmo. La vangoj estas brune rugxaj, la molaj lipoj ridetantaj, la brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj.

La viro kaj la sinjorino alpasxis malrapide al la veturilo. La viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo kaj post gxi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de la sinjorino eniris en la veturilon.

La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaux sxi metis unu piedon sur la sxtupon de la veturilo, sxi sentis, ke iu ektiris malantauxe sxian jupon.

Turninte sin sxi ekvidis stari post si nekonatan viron de maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol simpatia vizagxo.

"Cxu vi deziras ion, sinjoro?" demandis sxi afable, sed tamen iel eldevige, nepovante kasxi sian ekmiron pro la nekutima kaj samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si sxian atenton.

"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato humile klinante. "La kauxzo de mia alveno estas la mendita rekviemo..."

La viro en la veturilo auxdinte la vorton "rekviemo" diritan per konata vocxo elrigardis el la veturilo.

"Mi tre petas, sinjoro Mozart -- kio okazos kun la rekviemo?" turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.

"Ah -- pardonu!" respondis Mozart. "Gxis nun malgraux plej bona volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."

"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera riprocxo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Cxu estas neeble prokrasti la vojagxon je tempo pli malfrua, gxis la rekviemo estos finita?"

"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha, mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla sinjoro tiel longe atendi."

La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos cxion kaj aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, gxis Mozart revenos el Praha kaj povos komenci la promesitan laboron.

Per tio la necesega afero estis por momento finita.

La sendito forigxis.

La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidigxis kontraux sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankigxi en la strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al Praha.

Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de Mozart, dirante:

"Domagxe, kara Wolfgang, ke pro amasigxo de neprokrasteblaj laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraux novan verkon..."

"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja baldaux plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..."

"Sed kredu al mi," dauxrigis la edzino, "ke gxis hodiaux nenio tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. Tuj, kiam vi antaux nelonge sciigis min, ke per pero de l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi difinis, kiam gxi estos finita kaj kian honorarion vi deziras por gxi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu interesigxas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta helpi nin en nia malfavora, malgxoja situacio. Kaj tial mi konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej baldaux komencu labori..."

"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. "Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize difini, kiam mi estos fininta gxin kaj ke tial mi petas, ke li afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam gxi estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe promesis alporti ankoraux suficxe grandan aldonon, kiam la verko estos finita, cxar, oni diris, mi estis postulinta honorarion neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute sengxene kaj laux mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, kiel decas al la vera artisto..."

"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin la edzino, "mi bedauxras, ke parte pro la amasigxo de neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas strangan antauxsenton. Sencxese mi pensas, okazos grava sxangxo en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne lacigxu en via fervoro al la entreprenota laboro..."

"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro mi cxiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraux unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi lacigxus. Cetere mi pensas suficxe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraux ne komencis gxin, okazis, kiel vi scias, nur tial, cxar mi devas cxiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito« kaj la »Sorcxa fluto« kaj cxar pro la malsano mi ne laboras de ia tempo laux mia kutimo -- suficxe rapide. Sed tuj, kiam mi revenos el Praha kaj almenaux iom resanigxos, antaux cxio la mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere -- mi esperas, ke dum la vojagxo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo kaj eble gxi estos finita pli frue, ol mi pensas en cxi tiu momento..."

"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "cxar mi dubas, ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu cxi. Kaj kredu al mi, la vojagxo en Praha'n ne estas al mi tre kara..."

"Al mi gxi venas gxustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, mi gxojas kiel infano je la vojagxo en Praha'n. Mi eksopiris ja kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie mi laboris, kiel vi scias, ankaux pri mia »Don Juan« kaj kie oni juste sxatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo -- tie oni scias kompreni kaj sxati la veran arton... Cetere mi sentas, ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos refresxigon kaj kredu, ke nenie mi resanigxus tiel rapide kiel en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..."

Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balancigxema vojagxveturilo bruis sur la stratoj de Wien.

Poste ili interparolis pri alia temo; sed cxiam denove ili revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra meso intersxangxante siajn pensojn pri la mistera mendinto...


Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. Miloj da pensoj sencxese bolis en lia animo; li mem ne konis la ripozon. Muziko kaj laboro estis al li cxio; li laboradis dum tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de la fortepiano, lia plej kara instrumento.

Nelonge antaux la entreprenita vojagxo en Praha'n li laboris longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa organismo de la sencxesa spirita strecxado estis grave ekskuita.

Mozart atendis, ke la vojagxo en Praha'n refresxigos lin; sed al la sencxesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaux dum la vojagxo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu jxus okupis lin, maturigxis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj gxi estis finita.

En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun granda entuziasmo.

La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li dangxere malsanas. Lia senbrila rigardo, la laceco, ecx premiteco vidigxanta sur lia sxvelinta vizagxo, devis frapi ecx la observanton plej suprajxan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino kaj ke la malsano tiel baldaux malaperigos la gloran majstron.

Mozart neniam plendis. Li kunigxadis kiel alifoje kun siaj amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon li devas periode konsiligxi kun la kuracisto.

Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre sxatis.

Sed ecx dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; gxi laboris ja kiel ordinare.

Iam, kiam Mozart estis sxajne tute enprofundigxinta en la ludo, auxdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm, hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia kontrauxulo, elprenis Mozart el la posxo pecon da papero, notis ion kaj ludis plue, dume murmurante sencxese sian »hm, hm, hm«.

Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri tagoj; poste invitis ilin al si, sidigxis al la fortepiano kaj ludis la cxarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorcxa fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni scias, komencigxas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«, cxar Papageno havas seruron sur busxo.

Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorcxan fluton«, kiel estis jam dirite, sed ankaux la »Titon«. Krom tio ofte li rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris febre, kvazaux li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini ankoraux siajn du cxefajn verkojn.

Post la kelksemajna logxado en Praha li adiauxis siajn amikojn kaj unuafoje en sia vivo cxe la simila okazo -- li ploris. Sed nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan fojon adiauxas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li vidu ankoraux unufoje sian gloron kaj sciigxinte, ke post la multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan rekompencon -- li mortu.

Reveninte Wien'on li finis la »Sorcxan fluton«. La uverturo kaj la marsxo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, se ne komponataj, do almenaux skribataj du tagojn antaux la prezentado de la opero.

»Tito« estis finita antaux la »Sorcxa fluto« kaj prezentata 6an de Septembro; »Sorcxa fluto« estis unuafoje prezentata 30an de Septembro.

De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la mendita rekviemo ekskluzive okupis lin.

La laboro tiel interesis lin, kvazaux nenio alia ekzistus por li. Laux sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun la strecxo de cxiuj fortoj malgraux tio, ke li sentis lacigxi la fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' »Sorcxa fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte; sed Mozart laboris, strecxante cxiam pli siajn fortojn, sen ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj formetu la laboron, gxis li almenaux iom resanigxos.

Mozart videble malfortigxadis, lia spirito mallumigxadis. Animpremiteco kaj timemo vidigxis sur lia malsane flaveta vizagxo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. Gxis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, kiam li farigxis por cxio, kio antauxe amuzis lin, apatia kaj indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis lacigxi kaj la spirita laboro postulis cxiam pli grandan strecxadon de l' fortoj, kiuj mankis al li kaj malkreskis cxiam pli kaj pli, nun li ekamikigxis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto.

La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malgxojajn pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis simpla simptomo, sed natura sekvo de l' dangxera malsano.

Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun li cxiam komponadis malgraux cxiuj avertoj de l' amikoj kaj la kuracisto.

"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo auxtuna, kiam li veturis en kalesxo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi."

Cxe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore plorante li aldonis:

"Ne, ne -- tio ne povas longe dauxri: oni venenis min!"

Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart.

Sxi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke cxio estas sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke cxiuj cxi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaux iom resanigxos; sed Mozart ploris maldolcxe kaj parolis kelke da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la minacanta dangxero.

Reveninte kun la edzo hejmen sxi senprokraste venigis la kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun cxi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart cxesu por iom da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la cxambron.

Mozart obeis.

Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos dauxre sian staton, sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaux motivita, tial oni povis neniel protesti kontraux gxi.

Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita cxambro sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraux pli multe kauxzante en lia animo doloran antauxsenton.

Dume ricevadis Mozart gxojigajn raportojn pri la brila sukceso, kun kiu estis akceptata cxiu prezentado de la »Sorcxa fluto«.

La opero atingis sukceson neniam auxdeblan. Gxi estis prezentata sencxese en la tute disvendita teatro kaj cxiu pli grava loko estis brue aplauxdata.

Sed Mozart ne povis persone cxeesti la festadon de sia plej brila triumfo. Li estis sola en sia laborcxambro, okupante sin sole en la spirito per la pasado de l' prezentado.

Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis.

La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaux iom da fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel fresxa, ke li povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Lauxdo de l' amikeco« por la logxio framasona, kies ano li estis kaj la favora akcepto de la verketo tre gxojis lin.

Nerezisteble li sopiris denove labori.

Li insiste petis sian edzinon, ke sxi redonu al li la partituron de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la dangxero pasis, plenumis lian peton. Sed apenaux Mozart komencis denove labori, apenaux li denove enprofundigxis en la laboron kaj en la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malgxojajn, kiaj sekvas la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj korpaj doloroj kun duobla forteco.

Tiun cxi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro donis materialon por tiu cxi skizo, la batalo ne dauxris longe. En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne levigxis plu de gxi kaj sencxese estis okupata de la preparoj al sia enterigo.

Dume, kiam Mozart kun sxvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante sin movi, kusxis en la morta lito, oni raportis al li, ke li estas elektita kapelestro cxe la katedrala pregxejo de la sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraux tiel grandaj flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien.

Baldaux direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila akcepto de la »Sorcxa fluto« malfermis la okulojn, komencis aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj. Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de diversaj specoj.

Tiu cxi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro.

"Jxus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej gxojigaj novajxoj, "jxus nun mi devas foriri, kiam mi povus trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante plu sklavo de la modo kaj kaptajxo de la spekulaciistoj mi povus labori tute laux mia inklino, laux la dikto de mia sento, kiam mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedauxrindajn infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia farto. Cxu mi ne antauxdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?"

La malsano de Mozart malplibonigxis; la kuracistoj konstatis brulumon de la cerbo.

Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraux tio li toleris ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne malkonfesis ecx en la momentoj plej doloraj.

Pri la lastaj momentoj de Mozart konservigxis multekosta dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta -- de lia bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto.

Sofio logxis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne malproksime de la domo, kie logxis Mozart kaj ofte vizitis lin mem aux kune kun sia patrino.

En la nomita letero sxi skribas:

"Kiam Mozart malsanigxis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun li povis de l' antauxe preni sur sin, cxar pro la sxvelo li ne povis sin turni. Kaj cxar ni ne sciis, ke li estas dangxere malsana, ni kudris ankaux al li longan vatitan hejmsurtuton (sxtofon kaj cxion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej kara fratino), por ke li resanigxinte estu bone provizita.

Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan gxojon je la nova surtuto.

Mi vizitadis lin cxiutage.

Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio, diru al via panjo, ke mi fartas hodiaux suficxe bone kaj ke jam post ok tagoj mi alvenos gratuli sxin okaze de sxia nomtago.«

Kiu povus havi pli grandan gxojon ol mia patrino, kiam mi povis alporti al sxi tiel gxojan sciigon; sxi neniam atendis ion similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaux pro tio, cxar sxajnis al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidigxas bone.

La sekvantan tagon estis dimancxo.

Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaux vanta -- kaj mi tre amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de l' antauxurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis elspezi monon.

Tial mi diris al mi bona patrino:

»Kara panjo! Hodiaux mi ne iros al Mozart. Li vidigxis hieraux tre bone, certe hodiaux li fartas ankoraux pli bone kaj pro tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aux pli malfrue.«

»Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.«

La patrino konsentis lasi min hejme; sxi sciis ja, ke mi devis cxiam longan tempon pasigi cxe Mozart.

Mi foriris en la kuirejon. Cxar estis mallume, mi devis ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon.

Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita kaj la fajro ankoraux brulis.

Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malsxparema, cxar la kandelo brulis ankoraux. Mi rigardas fikse gxian lumon kaj pensas cxe mi, ke mi gxoje scius, kion faras Mozart.

Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingigxis, kvazaux gxi estus brulinta neniam; sur la longa mecxo restis neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne movigxis -- mi povas jxuri tion.

Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis cxion al sxi.

»Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.«

Mi rapidis per cxiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno venis al mi renkonte kaj diris:

»Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Hodiaux en la nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne gxisvivos la hodiauxan tagon. Restu hodiaux cxe ni; cxar se li denove fartos tiel, li mortos en cxi tiu nokto. Iru tamen al li, kion li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte min li ekkriis:

»Ah bone, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Vi devas cxi tiun nokton pasigi cxe ni; vi devas vidi min morti.«

Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li respondis je cxio:

»Mi sentas jam morton sur la lango -- kaj kiu helpos poste mian karan Konstancion, se vi ne restos cxi tie?«

»Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraux al mia patrino kaj sciigi al sxi vian deziron, ke mi restu hodiaux cxe vi -- sxi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfelicxo.«

»Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaux!«

Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedauxrinda fratino eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la parohxejo cxe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaux okaze alvenu al ili.

Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru --

Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min.

Estis jam mallume.

Sxi tre ektimis! Mi diris al sxi, ke sxi faros plej bone, se sxi pasigos la nokton cxe la plej maljuna filino -- kaj sxi obeis.

Poste denove per cxiuj fortoj mi rapidis returne al mia bedauxrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer (unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kusxis la konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis Mozart al sia edzino, ke sxi sekretigu lian morton gxis tiam, kiam sxi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »cxar tiu servo al li apartenas antaux Dio kaj mondo«.

La kuracisto Glosset estis longe sercxata kaj fine trovita en la teatro. Sed li devis atendi, gxis la prezentado estos finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni cxirkauxvolvu la febre varman kapon de Mozart per malvarmaj cxirkauxvindoj, kiuj tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciigxis plu, gxis li mortis.

Lastafoje li volis ankoraux imiti per la busxo la tamburojn en sia rekviemo; mi auxdas tion gxis hodiaux...

Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en gipson lian palan, malvivan vizagxon.

Lia fidela edzino treege suferis. Sxi jxetis sin sur la genuojn kaj petis cxiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis sxin, mi ne povis disigi sxin de li.

Sxia doloro estis ankoraux pli grandigita dum la sekvanta tago, cxar la homoj amase preterirantaj lauxte ploris kaj kriis pro li.

Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli kolera.«"

Cxi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj, gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco pli kara, pli elokventa.

Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne ekzistas.