De tiu nokto de la reveno la mondo farigxis ses jarojn pli maljuna. Estis varma auxtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al gxi luman saluton, kiu sin baldaux disvastigis super la tutan landon, kvazaux oni ekbruligis fajron de gxojo, kiu estas respondata de mil altajxoj.
Kiel bele kaj cxarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antauxe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavajxo, verdajxo, brunajxo kaj rugxajxo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaux gxi antaux minuto estis ankoraux blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj gxi rigardis supren al la brilanta cxielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la pregxejo, la rivereto, la muelejo, cxio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, fresxaj odoroj eliris el la fresxigita tero; la bluaj strioj supre farigxis pli grandaj kaj pli largxaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraux kun sia forflugo, kaj cxielarko, enhavanta en si cxiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la cxielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.
En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kasxita post granda ulmo kun cxarma ripoza benko cxirkaux la dika trunko, montris sian afablan vizagxon al la vojagxanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La rugxeta elpendajxo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizagxo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis cxiun cxevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La rugxaj kurtenoj en la cxambroj de la partero kaj la negxe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormocxambro supre kun cxiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo [**] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tusxanta pentrajxo de bruna sxauxma biera krucxo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helrugxaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraux apartajn striojn da lumo, kiuj ludis cxirkaux la brilantaj boteloj kaj krucxoj.
[**] Speco de biero.
En la pordo nun aperis modelo de mastro; cxar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj largxa kaj staris la manoj en la posxoj kaj la piedoj suficxe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo -- tro trankvilan kaj senpretendan, por farigxi fanfaronado. La ricxa malsekajxo, kiu post la forta pluvo degutadis de cxiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio cxirkaux li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata gxardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni -- eble ecx iom pli multe -- kaj estis plenaj je dolcxa trinkajxo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj suficxe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Dissxutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaux disdonadis senkulpan agrablajxon, kiu faris bonon cxie, kie gxi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.
Tiu cxi vilagxa drinkejo cxe sia fondigxo akceptis neordinaran signon. Sxi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj cxi vortoj sur tiu sama rugxa elpendajxo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.
Rigardinte ankoraux unu fojon kaj pli pene observinte la vizagxon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem -- suficxe sxangxita, sed sxangxita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.
"Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo."
Cxar oni povis ankoraux vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis gxis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se gxi ne estus mia."
Poste li iris al la palisaro de la gxardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj cxiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.
"Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion cxi diri al sxi. Sxi longe forestas."
La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de sxi estis tute senhelpa kaj perdita.
"Mi pensas, ke sxi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni sxin fine havas!"
Malgranda kalesxo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekigxi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura agxo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun sxi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakajxojn cxirkaux si. La afabla bonkora vizagxo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu sxi de la pusxoj de la kalesxo balancigxadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam sxi venis pli proksime, tio cxi ankoraux pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da sxuoj, elirante el la kalesxo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tusxis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj cxi sxuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.
Kaj tiel efektive estis. Jen sxi staras antaux ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizagxo, kiel antauxe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaux montris kavetojn.
"Vi longe forrestas, Clemency!" diris sinjoro Britain.
"Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!" sxi respondis, vive observante la enportadon de sxiaj korboj kaj pakajxoj; "ok, naux, dek, -- kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas gxuste. Konduku la cxevalon en la cxevalejon, Harry, kaj se gxi denove tusos, donu al gxi hodiaux vespere varman miksitan mangxon. Ok, naux, dek, -- nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?"
"Sanaj kaj viglaj, Clemency."
"Dio gardu iliajn cxarmajn vizagxojn!" diris sinjorino Britain, demetante la cxapelon (cxar sxi kaj sxia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. "Donu al mi kison, maljuna!" Sinjoro Britain ne lasis sxin atendi.
"Mi pensas," diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakajxon da maldikaj libroj kaj cxifitaj paperoj el la posxo, "mi cxion plenumis. La kalkuloj cxiuj pagitaj -- la rapo vendita -- kalkulo kun la bierfabrikanto farita -- pipoj menditaj -- deksep funtoj kvar sxilingoj en la bankon pagitaj -- kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano -- vi jam divenos, kiel estas. -- Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim."
"Mi tuj tiel pensis," rimarkis Britain.
"Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio ecx estos, li neniam prenos de vi ecx duonon da penco; ecx se vi ricevos dudek infanojn."
La vizagxo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.
"Cxu tio cxi ne estas tre afable?" diris Clemency.
"Certe," respondis sinjoro Britain. "Sed tio cxi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon."
"Ne," diris Clemency. "Kompreneble ne. Poste la cxevaleto -- gxi alportis ok funtojn kaj du sxilingojn; kaj tio cxi estas ne malbone, ne vere?"
"Tio cxi estas tre bone," diris Ben.
"Mi gxojas, ke vi estas kontenta," ekkriis lia edzino. "Mi tuj tiel pensis; kaj tio cxi, mi pensas, estas cxio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraux presita folieto. Jxus el la presejo. Kiel bone gxin odoras!"
"Kio tio cxi estas?" diris Tim kaj rigardis la folion.
"Mi ne scias," respondis lia edzino. "Mi ne legis ecx unu vorton."
"Vendo per memvola auxkcio," legis la mastro, "kun rezervo de antauxa privata konsentigxo."
"Tion cxi ili cxiam aldonas," diris Clemency.
"Jes, sed ne cxiam tion cxi," li respondis. "Rigardu: sinjora domo kaj konstruoj mastrajxaj, parko kaj gxardeno de sinjoroj Snitchey kaj Craggs kaj la sensxulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon!"
"Pro forveturo en la eksterlandon!" ripetis Clemency.
"Jen tio cxi staras," diris sinjoro Britain. "Rigardu tien cxi."
"Kaj jxus hodiaux mi tie auxdis, ke sxi baldaux alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novajxojn!" diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaux la rememoro de malnovaj tempoj ankaux revekus malnovajn kutimojn. "Hm, hm, hm! Tio cxi tie denove pezigos la korojn, Ben."
Sinjoro Britain gxemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe cxesis pensi pri gxi. Kun tiu cxi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekigxis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.
Kvankam la mastro de la kribilo de muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu cxi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj sxi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel sxi sola kondukas la tutan mastrajxon kaj per prudenta sxparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en cxiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte gxi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laux ilia propra modesta jugxo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangajxoj kaj apartajxoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi rugxigxi antaux ili!
Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edzigxis je Clemency. Sxi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke sxia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.
Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiauxa tago li ensxlosis en la sxrankon de la drinkejo -- cxiam ridante por si pri sxia lerteco en negocoj -- kiam sxi revenis kun la sciigo, ke la ambaux sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kalesxejo kaj la malgranda Clemency dormas "kiel angxelo." Nun li ankaux sidigxis al la teo, kiu en atendo de sxia veno staris sur malgranda tablo. Gxi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horlogxo, kiu iris bone laux la minuto, (estis duono de la sesa horo); cxiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita.
"La unuan fojon mi hodiaux povas trankvile sidi," diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaux sxi nun sidos jam la tutan vesperon; sed sxi tamen baldaux ree sin levis, por enversxi teon al sia edzo kaj trancxi panon kun butero. "Kiel tiu cxi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!"
"Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante gxin en tia sama maniero.
"Tiu cxi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante, "faris min perdi mian malnovan oficon."
"Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain.
"Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio cxi mi volas lin ankaux danki."
"La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj rigardis sxin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion cxi pensus!"
"Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio cxi estis tre bone de via flanko, Ben."
"Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas inde paroli pri tiu cxi bagatelo."
"Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion cxi sxatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" -- sxi denove rigardis la folion -- "kiam oni sciigxis, ke sxi forkuris kaj estas ekster dangxero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni -- pro sxi kaj pro la fratino kaj la patro -- diri kion mi sciis, ne vere?"
"Jes, vi gxin rakontis," rimarkis sxia edzo.
"Kaj doktoro Jeddler," dauxrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj cxagreno forpelis min el la domo! Kiel mi gxojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraux li; cxar li poste gxin sincere pentis. Kiel ofte li tie cxi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li gxin bedauxras! -- La lastan fojon ankoraux hieraux, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie cxi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaux gxi lin interesus! -- sed propre nur pro la malnova tempo kaj cxar li sciis, ke sxi min amis, Ben!"
"Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis sxia edzo, tute mirigite, ke sxi klare komprenis verajxon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskigxadis ankoraux.
"Mi tion cxi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por gxin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion cxi diri, se oni ecx metus por tio cxi rekompencon de cent funtoj."
Li kredeble ankoraux plu dauxrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se sxi ne rimarkus post li apud la pordo substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestajxo de rajdo. Sxajnis, ke li auxskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.
Clemency rapide levigxis. Ankaux sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. "Cxu Vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela cxambro supre, sinjoro."
"Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. "Cxu estas permesite eniri tien cxi?"
"Ho, se placxas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la bufedan cxambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?"
Li ekvidis la folion kaj legis gxin nun.
"Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain.
Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel, antauxe. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de sxi la okulojn --
"Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankaux kasxite lin rigardadis.
"Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, "kaj volos gxin alporti tien cxi, ne malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka."
Ne farante pli ceremoniojn, li sidigxis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizagxon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enversxis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:
"Nova domo, ne vere?"
"Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain.
"Havas la agxon de kvin gxis ses jaroj," diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.
"Mi pensis antauxe, kiam mi eniris, ke mi auxdas la nomon de doktoro Jeddler," demandis la fremdulo. "Tiu cxi folio rememorigas min pri li; cxar mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitajxoj. -- Cxu la maljunulo ankoraux vivas?
"Ho jes, sinjoro," diris Clemency.
"Cxu li forte sxangxigxis?"
"De kiam, sinjoro?" respondis Clemency kun aparta akcento.
"De la tago, kiam lia filino lin forlasis."
"Jes! De tiu tago li sxangxigxis," diris Clemency. "Li farigxis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam pacigxis kun sia fratino kaj ofte sxin vizitas. Tio cxi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aux du jaroj li farigxis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj lauxdadi sxin kaj ankaux la mondon! Kaj li neniam lacigxadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona sxi estis. Li pardonis al sxi. Tio cxi estis cxirkaux la tempo de la edzinigxo de frauxlino Grace. Vi memoras ankoraux, Britain?"
Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraux tre bone.
"La fratino sekve estas edzinigita," rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: "Je kiu?"
Clemency el surprizo pro tiu cxi demando preskaux renversis la pleton de teo.
"Cxu Vi neniam auxdis pri tio cxi?" sxi diris.
"Neniam, sed mi volus gxin scii," li respondis kaj enversxis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj.
"Ho, tio cxi estus longa historio, se oni volus gxin orde rakonti," diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum sxi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. "Gxi estus longa historio."
"Sed mallonge rakontite?" diris la fremdulo.
"Mallonge rakontite," ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj sxajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke sxi havas auxskultantojn, "kion oni povus tie cxi diri? Ke ili kune malgxojis, rememoradis sxin kiel mortintan; ke ili tenis sxin en ama rememoro, faradis al sxi neniajn riprocxojn kaj trovadis senkulpigojn por sxi? Tion cxi cxiu scias. Mi almenaux tion cxi scias, neniu scias tion cxi pli bone!" aldonis Clemency, visxante al si la okulojn per la mano.
"Kaj tiel," helpis la fremdulo --
"Kaj tiel," diris Clemency, mehxanike ripetante liajn vortojn kaj ne sxangxante sian pozicion kaj manieron de parolado, "Tiel ili fine farigxis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de sxia naskigxo -- la tago morgaux revenos -- tre mallauxte, sed kontente kaj felicxe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta gxardeno: 'Grace, cxu fari nian edzigxon en la tago de naskigxo de Marion?' Kaj tiel farigxis."
"Kaj ili vivas felicxe unu kun la alia?" demandis la fremdulo.
"Jes", diris Clemency. "Neniam geedzoj vivis pli felicxe. Ili havas nenian malgxojon ekster tiu."
Sxi levis la kapon, kvazaux sxi subite ekkonscius sub, kiaj cirkonstancoj sxi revokas tiujn cxi okazojn en sian memoron, kaj jxetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizagxo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, sxi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la busxon, kvazaux sxi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aux frazon. Cxar sxi eldonis nenian sonon kaj sxiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu cxi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la argxentajn kulerojn, sian edzinon -- sekvadis sxiajn gestojn kun plej granda senhelpeco -- demandadis sxin en tiu sama lingvo, cxu lia proprajxo aux li mem estas en dangxero -- respondadis sxiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon -- observadis la movadon de sxiaj lipoj -- divenadis per duonvocxo "lakto kaj akvo", "sxangxo de la monato", "muso kaj nukso" kaj tamen nenion povis atingi.
Clemency fine cxesigis sian senesperan penadon, iom post iom alsxovis sian segxon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per sxajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Sxi ne longe devis atendi, cxar li baldaux komencis denove.
"Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias gxin?"
Clemency balancis la kapon. "Mi auxdis," sxi diris, "ke doktoro Jeddler, kiel sxajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de sxi leterojn, en kiuj sxi skribas, ke sxi bone fartas kaj ke la edzinigxo de tiu kun sinjoro Alfred faris sxin felicxa; kaj sxi ankaux de si reskribis leterojn. Sed super sxia vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu gxis nun ne estas klarigita kaj kiun --".
Sxia vocxo farigxis sxanceligxa kaj sxi haltis.
"Kaj kiun --" ripetis la fremdulo.
"Kiun nur unu sola persono povus ankoraux klarigi," diris Clemency, malfacile spirante.
"Kaj kiu estas tiu persono?" demandis la fremdulo.
"Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskaux per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion sxi antauxe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.
"Vi min konas ankoraux, sinjoro," diris Clemency, tremante de ekscititeco. "Mi gxin vidis! Vi min konas ankoraux de tiu nokto en la gxardeno. Mi estis apud si!"
"Jes, mi gxin scias," li diris.
"Jes, sinjoro," respondis Clemency. "Jes, certe. Tio cxi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace -- kuru al sinjoro Alfred -- kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!"
"Restu!" diris Michael Warden kaj trankvile starigxis inter la pordo kaj Britain. "Kion Vi volas fari?"
"Sciigu ilin, ke Vi tie cxi estas, sinjoro," petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. "Sciigu ilin, ke de Viaj lipoj ili povas pli multe auxdi pri sxi; ke sxi ne tute estas perdita por ili, sed ke sxi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon -- kaj ankaux sian malnovan servantinon, mi --" sxi batis sin per ambaux manoj sur la bruston -- "gxojigi per la vido de sxia aminda vizagxo. Kuru, Ben, kuru!" Kaj cxiam ankoraux sxi pusxis lin al la pordo, kaj cxiam ankoraux sinjoro Warden staris antaux la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malgxoja mieno.
"Aux eble," diris Clemency kaj ekscitite sin alkrocxis al la mantelo de sinjoro Warden, "eble sxi nun estas tie cxi; eble sxi estas tre proksime. Jes, mi vidas laux Via vizagxo, ke sxi certe estas tie cxi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al sxi. Mi vartadis sxin, kiam sxi estis ankoraux tre malgranda infano. Antaux miaj okuloj sxi elkreskis, kiel la fiero de tiu cxi loko. Mi konis sxin, kiam sxi estis la fiancxino de sinjoro Alfred. Mi provis sxin deteni, kiam Vi sxin forlogis. Mi scias, kia estis sxia patra domo, kiam sxi estis ankoraux gxia animo, kaj kiel alia gxi farigxis de la tempo, kiam sxi forkuris. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al sxi!"
Li rigardis sxin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston.
"Mi ne pensas, ke sxi povus scii," dauxrigis Clemency, "kiel sincere ili pardonis al sxi; kiel forte ili sxin amas; kia gxojo estus por ili vidi sxin ankoraux unu fojon. Sxi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas sxin kuragxigi, kiam sxi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, cxu Vi sxin alkondukis?"
"Ne," li diris, balancante la kapon.
Tiu cxi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallauxta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon cxion klarigis. Marion pli ne vivis.
Li ne kontrauxparolis al sxi, jes, sxi ne vivas! Clemency sidigxis, metis la vizagxon sur la tablon kaj maldolcxe ploris.
En tiu cxi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laux lia sufokigxanta vocxo oni apenaux povus rekoni en li sinjoron Snitchey.
"Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin flanken, "kia vento" -- li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini -- "alportis Vin tien cxi?"
"Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus auxdi, kio tie cxi antaux momento sin agis -- kiel mi devas fari neeblan -- kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malgxojon!"
"Mi povas cxion prezenti al mi. Sed kial Vi iris gxuste tien cxi?" diris Snitchey.
"Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie cxi estas mastro? Sendinte mian servanton al Vi, mi tien cxi eniris, cxar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por cxio nova kaj malnova en tiu cxi malnova cxirkauxajxo kaj ekster tio mi volis antaux la urbo antauxe renkontigxi kun Vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas gxin laux Via konduto, ke Vi povas tion cxi diri al mi. Se ne estus Via malbenita singardeco, mi jam longe povus cxion scii."
"Nia singardeco!" diris la advokato. "Parolante al Vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs -- benita memoro --" li rigardis la krepon sur sia cxapelo kaj balancis la kapon -- "sinjoro Warden, kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tusxi pli tiun cxi objekton, cxar gxi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo --"
"Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, gxis mi revenos, kiam ajn tio cxi farigxos," interrompis lin sinjoro Warden, "kaj mi tenis mian promeson."
"Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaux devis silenti. Al tio cxi nin devigis nia sxuldo kontraux ni mem kaj ankaux kontraux diversaj klientoj, inter kiuj ankaux Vi estis. Ne konvenis al ni demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron."
"Per kiu?" demandis la kliento.
"Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj."
"Kaj Vi gxin ankaux scias?" diris la kliento.
"Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankaux havas kauxzon kredi, ke sxia fratino sciigxos pri la vero morgaux vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, cxar en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn maloportunajxojn en la okazo, se oni Vin rekonus -- kvankam Vi tre sxangxigxis -- mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante Vin -- estas pli bone ke ni tie cxi mangxu kaj iru en la urbon vespere. Oni mangxas tie cxi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte mangxadis tie cxi kotleton kaj trovadis gxin cxiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj."
"La cxielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian kondolencon," respondis Michael Warden kaj tusxis per la mano la frunton; "sed estas al mi kvazaux mi songxus. Mi estas kvazaux en stato senkonscia. Sinjoro Craggs -- jes -- mi forte bedauxras, ke ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis cxe tiuj cxi vortoj sur Clemency'n kaj sxajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu sxin konsoladis.
"Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi bedauxrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraux inter ni. Gxi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraux nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraux vivas. Mi cxiam ankoraux diras: Snitchey por si kaj Craggs -- mortinta, sinjoro -- mortinta," diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la posxo.
Michael Warden, kiu cxiam ankoraux observadis Clemency'n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu cxesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.
"Ha, la malfelicxa virino!" diris Snitchey, balancante la kapon. "Jes, sxi cxiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfelicxa Marion! Nur kuragxon, kara virino -- Vi nun ja estas edzinigita, Clemency."
Clemency nur gxemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon gxis morgaux", bonkore diris la advokato.
"La morgaux ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency plorante.
"Tion cxi certe ne, alie gxi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon gxi povas alporti. Paciencon gxis morgaux."
Clemency skuis la donitan al sxi manon kaj promesis trankviligxi; kaj Britain, kiu vidante sian malgxojigitan edzinon (estis kvazaux la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuragxon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaux estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la mugxado de la patoj, la skuigxado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmangxo ne trapenetris ecx unu vorteto.
La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la auxtune kolorita cxirkauxajxo montris sin pli bela, ol el la paca gxardeno de la doktoro. La negxo de multaj vintraj noktoj estis tie cxi fluidigxintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie cxi estis kraketintaj de la tago, kiam sxi forkuris. La lauxbo denove estis verda, la arboj jxetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la terajxo estis tiel gaje trankvila, kiel cxiam; sed kie estis sxi?
Ne tie cxi. Ne tie. Sxi estus nun tie cxi tiel stranga vidajxo kiel en la komenco la domo sen sxi. Sed sur sxia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro sxi neniam malaperis, en kies fidela memoro sxi ankoraux vivis, nesxangxita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo -- kaj tio cxi estis nun amo de patrino, cxar kara malgranda filino ludis apud sxi -- sxi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj sxia nomo nun sidis.
La spirito de la malaperinta frauxlino estis videbla el tiuj cxi okuloj de Grace, sxia fratino, kiam sxi kun sia edzo sidis en la gxardeno en sia tago de edzigxo kaj en la tago de naskigxo de Marion kaj de li.
Li ne farigxis glora homo, ankaux ne ricxa; li ne forgesis la cxirkauxanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetajxoj de la doktoro. Sed en siaj kasxitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia cxiutaga rimarkado de la multa belajxo kaj bonajxo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malricxeco, li kun cxiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn mallauxta kaj modesta gxi estis, montris al li, kiel ofte ankoraux la homoj akceptas cxe si angxelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, ecx tiaj, kiuj sxajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en cxifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montrigxas al ni en nova lumo kaj farigxas helpemaj angxeloj kun radia krono cxirkaux la kapo.
Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu cxi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis felicxa kun sia edzino Grace.
Kaj Marion? Cxu li sxin forgesis?
"La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris -- ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen sxajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laux sxangxoj kaj okazigxoj en ni, ne laux jaroj."
"Sed ankaux jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis," respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaux la hodiauxan tagon, ni sidis tie cxi en sxia tago de naskigxo kaj parolis pri sxia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam gxi fine estos!"
Sxia edzo rigardis sxin atente, kiel la larmoj kolektigxis en sxiaj okuloj, kaj pli proksime altirante sxin al si, li diris:
"Sed Marion diris al vi en sxia letero de adiaux, kiun sxi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaux ol gxi povas farigxi. Cxu ne vere?"
Sxi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis gxin kaj diris: "Jes!"
"Ke sxi en la dauxro de tiuj cxi jaroj, kiel ajn felicxa sxi estus, sopiros la tempon, kiam sxi povos reveni kaj cxion klarigi; kaj ke sxi vin petas en espero kaj konfido fari tion cxi saman. Tio cxi estas en la letero, ne vere, mia kara?"
"Jes, Alfred!"
"Kaj en cxiu letero, kiun sxi skribis de tiu tempo?"
"Ekster la lasta -- antaux kelkaj monatoj -- en kiu sxi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciigxis kaj kion mi hodiaux vespere devas auxdi."
Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la mallevigxo de la suno!
"Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian sxultron; "estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaux vespere, kara edzo, kiam tiu mallevigxo de la suno alproksimigxas, kaj nia vivo kun la foriranta tago sxajnas farigxi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni gxin sekrete."
"Kio estas, amata?"
"Kiam Marion foriris de ni, sxi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis sxin al mi, sxi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; sxi jejxuris min en la nomo de mia amo al sxi kaj al vi, ke mi ne forpusxu la amon, kiun, kiel sxi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraux fresxa vundo estos sanigita, sed ke mi gxin vigligu kaj redonu."
"Kaj ke vi min denove faru felicxa kaj kontenta homo, Grace. Cxu sxi tion cxi ne skribis?"
"Sxi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis sxin en siajn brakojn.
"Auxskultu min, mia amata!" li diris -- "Ne tiel!" -- kaj kun tiuj cxi vortoj li kviete metis sxian kapon sur sian bruston. "Mi scias, kial mi pri tiu cxi loko en la letero neniam auxdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio cxi montrigxis en vorto aux rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin farigxi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!"
Sxi ploris, sed ne el malgxojo, kiam li premis sxin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud sxiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al gxi: "rigardu, kiel rugxa kaj ora estas la suno!"
"Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno mallevigxas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaux ol gxi malaperas."
"Vi sciigxos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li respondis.
"La tutan veron," sxi varmege petis. "Sen pluaj kasxoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?"
"Tute vere," diris la edzo.
"Antaux ol la suno sin kasxos en la tago de naskigxo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, gxi baldaux sin kasxos".
Li metis la brakojn cxirkaux sxi, rigardis al sxi firme en la okulojn kaj diris:
"Ne mi devas alporti al vi tiun cxi sciigon, kara Grace. Gxi venos de aliaj lipoj."
"De aliaj lipoj!" sxi mallauxte ripetis.
"Jes. Mi konas vian kuragxan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto cxe vi suficxas. Vi diris, ke la tempo venis. Gxi venis. Diru al mi, ke vi estas suficxe forta, por elporti surprizon, skuigxon: kaj la sciigonto atendas antaux la pordo."
"Kia sciigonto?" sxi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?"
"Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. "Cxu vi pensas, ke vi min komprenas?"
"Mi tremas cxe la penso," si diris.
Malgraux lia trankvila rigardo, sur lia vizagxo estis videbla esprimo, kiu sxin ektimigis. Denove sxi kasxis sian vizagxon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraux minuton.
"Kuragxon, mia bona Grace! Se vi havas suficxe da forto, la sciigonto atendas antaux la pordo. La suno mallevigxas en tiu cxi tago de naskigxo de Marion. Kuragxon, kuragxon, Grace!"
Sxi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke sxi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, sxi estis mirinde simila je Marion en sxia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Sxi vokis gxin returne -- la infano havis la nomon de la perdita fratino -- kaj alpremis gxin al la koro. Sed kiam sxi denove forlasis la infanon, tiu cxi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.
Sxi ne sciis, kion sxi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.
Dio! kio gxi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu cxi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de sxia patro! Ho, Dio! Cxu tio cxi estis songxa fantomo, kio elsxiris sin el la brakoj de sxia patro kaj kun ekkrio en sovagxa malkvieto de amo falis en sxiajn brakojn?
"Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla felicxo de la revidigxo!"
Gxi ne estis songxo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel cxarma, tiel felicxa, tiel ne tusxita de malgxojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la mallevigxanta suno brilis sur sxia levita vizagxo, sxi elrigardis kiel angxelo, kiu benon portante vizitis la teron.
Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj sxi klinigxis super sxi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaux sxi kaj ecx unu sekundon ne povis deturni de sxi la okulojn. Fine sxi rompis la silenton, kaj sxia vocxo sonis klare, mallauxte kaj dolcxe en harmonio kun la solena silento de la vespero.
"Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace --"
"Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove auxdas vin paroli!"
Sxi ne povis auxskulti la amatan vocxon sen profunda, preskaux turmenta skuigxo.
"Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraux tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, ecx ne unu momenton. Gxi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj cxio farigxis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie cxi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie cxi malaperis."
Sxia fratino povis nur rigardi al sxi en la vizagxon kaj forte sxin teni en la brakoj.
"Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li akiris alian koron, ankoraux antaux ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu cxi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke gxi kasxis sian amon kaj tenis gxin sekrete de la okuloj de cxiuj, ekster miaj okuloj -- ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! -- kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu cxi koro. Mi konis la batalon, kiun gxi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu cxi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi sxuldas al tiu cxi koro, mi havis gxian belan ekzemplon cxiutage antaux la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion cxi mi sciis, ke mi povos fari ankaux por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antauxe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio cxi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred cxe la adiauxdiro, ke cxiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj cxi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi cxiam pli kaj pli pensadis pri la rifuzigxoj, kiuj cxiutage estas renkontataj en la mondo kaj ecx ne estas rimarkataj, tiam ankaux mi sentis, ke mia tento farigxas al mi kun cxiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malgxojo aux doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita felicxo, Li donis al mi la forton por la decidigxo farigxi neniam la edzino de Alfred. Ke li farigxu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun cxi felicxan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!"
"Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace.
"Mi provis sxajnigi min indiferenta por li --" sxi alpremis la vizagxon de sia fratino al sia vango -- "sed tio cxi estis tro malfacila, kaj vi cxiam estis lia fervora protegantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min auxskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimigxadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaux ol tiu cxi cxiutaga kuneestado renovigxos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento sxparus al ni cxiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaux li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaux faris tiel felicxaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis sxin, ke sxi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al sxi la tutan veron, sed sxi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraux kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfelicxo farigxis por kelka tempo nia domano."
"Mi tion cxi en la lasta tempo iafoje timis!" ekkriis sxia fratino kaj farigxis morte pala. "Vi lin neniam amis kaj edzinigxis el oferemo!"
"Li tiam intencis," diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, "sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne gxoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu cxi ligo, aux ke mi lin antauxe amis, sed nun lin plu ne amas; aux ke mi penas kasxi indiferentecon, dum mi sxajnigas min indiferenta -- per unu vorto, mi gxin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Cxu vi min komprenas, amata fratino?"
Sxia fratino atente rigardis al sxi en la vizagxon. Sxajnis, ke sxi sin trovas en necerteco.
"Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaux lia kaj mia forkuro. Li fidele gxin konservis. Cxu vi min komprenas, mia amata?"
Grace konfuzite rigardis cxirkauxen. Sxajnis, ke sxi apenaux auxdas.
"Amata fratino!" diris Marion, "kolektu viajn pensojn por unu momento: auxskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aux kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de gxiaj sentoj. Se virinoj tion cxi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaux fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera cxielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraux fresxa kaj juna kaj ankoraux akceptemaj por felicxo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Cxu vi min nun komprenas?"
Cxiam ankoraux la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis.
"Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankoraux pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu sxi tiel longe estis disigita, "se vi ne estus felicxa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie cxi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la felicxon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun cxi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano cxiam ankoraux estas libera, mi cxiam ankoraux estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola logxas, sen konkurantoj, Grace!"
Sxi nun sxin komprenis. La strecxo de sxia vizagxo malgrandigxis; sxia tusxiteco sin elrompis per lauxta plorado; kaj kun larmoj sxi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis sxin kiel infanon.
Kiam ili denove iom trankviligxis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.
"Tio cxi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam sxi cxirkauxprenis siajn nevinojn; "cxar dum mi Vin cxiujn faris felicxaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?"
"Konvertitan fraton," diris la doktoro.
"Tio cxi," respondis onklino Martha, "estas almenaux io en tia malsagxa farso, kiel --"
"Mi petas vin," diris la doktoro penteme.
"Nu, mi gxin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive multe perdas en tio cxi. Mi ne scias, kio el mi farigxos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune."
"Vi devos logxigxi cxe mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne malpacados."
"Aux edzinigxi, onklino," konsilis Alfred.
"Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus ne malbone, se mi jxetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en cxiu rilato. Sed cxar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaux jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam sxi edzinigxos (kio ja ne longe povas dauxri), kaj gxis tiu tempo mi restos cxe mi mem. Kion vi diros al tio cxi, frato?"
"Mi havas grandan deziron diri, ke gxi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan," diris la doktoro.
"Vi povus prezenti dudek atestojn por tio cxi, Anthony," rimarkis lia fratino, "kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi."
"Gxi estas mondo plena je koroj," diris la doktoro kaj cxirkauxprenis ambaux filinojn per unu fojo -- cxar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: "kaj serioza mondo kun cxiuj gxiaj malsagxajxoj -- ecx kun unu, kiu estis suficxe granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam levigxas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki, cxar gxi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur gxia Kreinto scias, kio kusxas kasxita sub la eksterajxo de Lia plej modesta similajxo.
Mi ne farus al Vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la gxojon de tiu cxi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaux ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de cxiuj homoj; ankaux ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsagxa kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankaux ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkasxis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al sxia brusto.
Ni ankaux ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la jxus pasinta jaro sciigxis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de sxia tago de naskigxo sxi al Grace cxion rakontos per propra busxo.
"Mi petas pardonon, Doktoro," diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la gxardenon, "cxu estas permesite malhelpi?"
Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute gxoje kisis al sxi la manon.
"Se sinjoro Craggs ankoraux vivus, mia estimata frauxlino Marion," diris sinjoro Snitchey, "li kun granda intereso vidus la hodiauxan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke gxi cxiun malgrandan faciligxon, kiun ni povas doni al gxi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla -- sed tio cxi estas malfortajxo. Kara edzino" -- sur tiu cxi voko la sinjorino aperis en la pordo -- "vi estas inter malnovaj konatoj."
Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.
"Nur por unu momento, sinjoro Snitchey," diris la sinjorino. "Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj --"
"Ne, kara edzino," respondis sxia edzo.
"Sinjoro Craggs nun --"
"Jes, mia kara, li nun ne vivas," diris sinjoro Snitchey.
"Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo," dauxrigis lia edzino. "Nur tion cxi mi vin petas. Se vi gxin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiauxan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis --"
"Sur la genuoj?" diris sinjoro Snitchey.
"Jes," respondis sinjorino Snitchey kun certeco, -- "kaj vi gxin scias -- ke vi vin gardu antaux tiu cxi homo -- observu liajn okulojn -- kaj nun diru al mi, cxu mi tiam ne estis prava, kaj cxu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?"
"Kara edzino," murmuretis al sxi la advokato en la orelon, "cxu vi ion rimarkis en miaj okuloj?"
"Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi."
"Cxar ni en tiu vespero okaze," li dauxrigis kaj forte sxin tenis per la maniko, "ambaux posedis sekretojn kaj ambaux sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu cxi afero, des pli bone; kaj prenu tion cxi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli sagxa okulo. Frauxlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn."
Clemency, tenante la antauxtukon antaux la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo; tiu cxi lasta kun plenda vizagxo, esprimanta la antauxsenton, ke la kribrilo de muskato estas perdita, se sxi perdis la kuragxon.
"Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi propre?"
"Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam sxi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de lauxta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizagxon vidis tiel proksime antaux sxi, sxi largxe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis, cxirkauxprenis Marionon, tenis sxin forte, denove sxin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine cxirkauxprenis sin mem, jxetis la antauxtukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris miksite.
Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la gxardenon kaj restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; cxar restis al ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu cxi malmulto sole kaj tute estis altirita de la gxoja bruado de Clemency. Sxajnis, ke li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj; kaj lia vizagxo montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris ankoraux pli falanta en la okulojn.
Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun li. Baldaux poste sxi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia malgranda samnomulino formis cxarman grupon, kaj murmuretis al sxi ion en la orelon, kio, kiel sxajnis, tiun cxi surprizis; sed baldaux denove trankviligxinte, sxi alproksimigxis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li.
"Sinjoro Britain," diris la advokato kaj eltiris advokate elrigardantan paperon el la posxo, "mi deziras al Vi felicxon. Vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedajxo, kiun Vi gxis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub la nomo 'Kribrilo de muskato'. Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj cxi tagoj al la elekto peti pri Via vocxo."
"Cxu gxi farus diferencon en la vocxo, se la elpendajxo estos sxangxita, sinjoro?" demandis Britain.
"Tute ne," respondis la advokato.
"En tia okazo," diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la dokumenton de donaco, "aldonu ankoraux la vortojn 'kaj fingringo', kaj mi volas la ambaux sentencojn pendigi en la logxejo anstataux la portreto de mia mastrino."
"Kaj al mi," diris vocxo post li -- gxi estis la fremdulo, Michael Warden -- "la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al Vi ambaux alporti grandan doloron. Ke tio cxi ne farigxis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri, ke mi je ses jaroj estas pli sagxa aux pli bona. Sed en cxiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de Via flanko. Mi malbonuzis la gastamon de Via domo kaj ekkonis miajn mankojn -- kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaux ne sen utilo -- de unu" -- li rigardis Marionon -- "kiun mi humile petis pardoni al mi, kiam mi ekkonis sxian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj tagoj mi forlasos tiun cxi lokon por eterne. Mi petas Vin cxiujn pardoni al mi. Kiel Vi volas, ke la homoj al Vi faru, tiel faru ankaux al ili! Forgesu kaj pardonu!"
La tempo -- kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu cxi historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de cxirkaux tridek kvin jaroj -- sciigis min, malsxate sin apogante sur sian falcxilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis gxin denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta cxirkauxajxo, kun la nomo Marion. Sed cxar mi rimarkis, ke la tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom mi povas kredi al gxiaj rakontoj.
Fino.