La Batalo de l' Vivo · Charles Dickens (translated by L. L. Zamenhof)

Chapter 2: Parto Dua

Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan ekspedejon sur la malnova kampo de l' batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj cxi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj -- cxar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile -- oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen jxetadis pafon sur tiun cxi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran proprajxon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj sxuldantoj, gxuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraux ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri Ia plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis cxirkauxataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras.

La ekspedejo de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kusxis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj sxtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti. Siajn interparolojn ili havadis en posta cxambro sur la unua etagxo, kun malalta malluma plafono, kvazaux la cxambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de legxoj. La meblaro de la cxambro konsistis el kelka nombro da ledaj segxoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj de flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aux eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravurajxon de unu glora jugxisto, kiu siatempe per cxiu harligo de sia granda hararo faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili starigxadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn sxrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulajxoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorcxo sin sentadis devigataj silabadi de antauxe kaj de poste, dum ili sxajne auxskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante ecx unu vorton de tio, kion tiuj cxi parolis.

Snitchey kaj Craggs ambaux estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion cxi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs. "Kun via Snitchey", iafoje diradis la lasta dirita sinjorino al sinjoro Craggs, "mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkigxu je tio cxi." Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malgxustan vojon, gxi estos per tiu cxi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, gxi estas Craggs. Malgraux tio cxi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraux la ekspedejo, kiu en iliaj okuloj estis cxambro de suspektajxoj kaj komuna malamiko plena je dangxeraj kaj misteraj mahxinacioj.

Kaj tamen de tiu cxi ekspedejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie cxi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia cxambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la jxurintaj jugxantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsagxecon de la homoj, kiuj ne povis cxiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en jugxejo. Tie cxi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia jugxa kalendaro, la iom post iom pli malgrandigxanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj segxoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion cxi. Tie cxi preskaux tri jaroj, pasintaj de la tago de l' matenmangxo en la gxardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado.

Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de cxirkaux tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallargxa vizagxo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksterajxo. Li sidis sur la parada segxo, tenante unu manon en la brusto de l' surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraux la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de gxia enhavo kusxis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, cxiun paperon aparte cxirkauxrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante gxin al sinjoro Craggs, kiu gxin ankaux cxirkauxrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis pauxzon, balancadis ambaux la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj cxar sur la kesto estis skribita "nobelo Michael Warden", ni el cxio tio cxi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu cxi kliento kaj ke la aferoj de nobelo Michael Warden staris ne tre bone.

"Jen estas cxio", diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. "Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon".

"Cxio perdita, malsxparita, prodonita, pruntita kaj vendita?" diris la kliento kaj suprenrigardis.

"Cxio", respondis sinjoro Snitchey.

"Nenio restas por fari, Vi diras?"

"Absolute nenio", estis la respondo de la advokato.

La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundigxis en sian meditadon.

"Kaj ecx mia persona libereco estas en dangxero, Vi pensas?" li komencis post minuto denove.

"En cxiu parto de la unuigitaj regxolandoj Grand-Britanujo kaj Irlandujo", respondis sinjoro Snitchey.

"Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la mangxon?" dauxrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.

Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaux dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaux ektusis, kvazaux volante montri, ke tio cxi estas la opinio de la domo.

"Ruinigita en la agxo de tridek jaroj", diris la kliento. "Hm!"

"Ne ruinigita, sinjoro Warden", respondis Snitchey. "Tiel malbona la afero ankoraux ne estas. Vere, ke Vi faris cxion, kion Vi povis, tion cxi mi devas diri, sed Vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado --".

"Al la diablo kun la sinlimigado", diris la kliento.

"Sinjoro Craggs, Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas."

Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la gxuado, la vizagxo de la kliento iom post iom glatigxis, kaj ridetante li diris:

"Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?"

"Kiel longe?" ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj sxajnante kalkuli en pensoj; "en bonaj manoj -- ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs -- ses aux sep jarojn".

"Ses aux sep jarojn ne mangxi!" diris la kliento kun cxagrena rido kaj senpacience movante sin sur la segxo.

"Ses aux sep jarojn ne mangxi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara", diris Snitchey. "En la dauxro de tiu cxi tempo Vi povus sole per montrado sin jam perlabori novan terajxon. Sed ni ne pensas, ke Vi povus gxin fari, kaj tial ni gxin ankaux ne konsilas al Vi.

"Kion do Vi al mi konsilas?"

"Sinlimigadon", ripetis Snitchey. "Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus Vian proprajxon. Sed en tiu okazo Vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tusxante la nemangxadon, ni povas al Vi ecx nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj cxiujare, sinjoro Warden."

"Kelkajn centojn da funtoj?" diris la kliento. "Kaj mi foruzadis milojn!"

"Tion cxi", respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, "tion cxi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi", ripetis li malrapide, dauxrigante medite sian okupon.

La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en cxia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la cxagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aux eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuragxigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaux farigxis rido.

"En la vero, mia estimata amiko" -- sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: "Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs."

"Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi", diris la kliento. "En la vero, miaj estimataj amikoj", -- li klinigis sin antauxen kaj mallauxtigis la vocxon -- "ankoraux vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi."

Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.

"Mi estas ne sole terure ensxuldigita", diris la kliento, "sed ankaux terure --".

"Ja ne enamita?" ekkriis Snitchey.

"Jes!" diris la kliento, rejxetante sin sur la segxon kaj kun la manoj en la posxoj rigardante la ambaux advokatojn. "Terure enamita."

"Kaj ne en heredantinon?" demandis Snitchey.

"Ne en heredantinon."

"Kaj ankaux ne en ricxan sinjorinon?" dauxrigis demandadi la advokato.

"Ne ricxa, kiom mi scias -- esceptinte je beleco kaj virto."

"Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?" diris sinjoro Snitchey kun akcento.

"Kompreneble!"

"Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?" diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antauxsxovinte sian vizagxon almenaux je unu ulno.

"Tamen!" respondis la kliento.

"Ne en sian pli junan filinon?" demandis Snitchey.

"Tiel estas!" estis la respondo de sinjoro Warden.

"Sinjoro Craggs", diris Snitchey tre faciligite, "Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi gxojas, ke mi povas diri al Vi, sinjoro Warden, ke tio cxi neniom malutilas; sxi estas promesita, sinjoro, sxi estas fiancxino. Mia kompaniano povas tion cxi atesti. Ni scias tion cxi bone."

"Ni scias tion cxi bone", ripetis Craggs.

"Mi eble ankaux scias", estis la respondo de la kliento. "Kion tio cxi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi neniam auxdis, ke virino sxangxis sian opinion?"

"Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso", diris sinjoro Snitchey, "kontraux frauxlinoj, kiel ankaux kontraux vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj --".

"Okazoj!" interrompis lin senpacience la kliento. "Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli ricxa je enhavo ol Viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio cxu Vi pensas, ke mi vane logxis ses semajnojn en la domo de la doktoro?"

"Mi pensas, sinjoro", diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, "mi pensas, ke el cxiuj petolajxoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj cxevaloj -- kaj ili estis suficxe multaj kaj suficxe karaj, kiel li kaj ni ambaux la plej bone scias -- la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita sxultro kaj Dio scias kiom da subsangajxoj antaux la muro de l' gxardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resanigxanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antauxvidis tian malbonajxon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler -- nia kliento, sinjoro Craggs."

"Kaj sinjoro Alfred Heathfield -- ankaux speco de kliento, sinjoro Snitchey", diris sinjoro Craggs.

"Kaj sinjoro Michael Warden, ankaux speco de kliento", trankvile aldonis la gasto, "kaj ne malbona, cxar li dek aux dekdu jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kusxas la fruktoj kaj ankaux rimedoj por penti kaj farigxi pli prudenta. Kaj por tion cxi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edzigxi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni sxin kun si."

"Efektive, sinjoro Craggs?" komencis Snitchey.

"Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs" interrompis ilin la kliento. "Vi konas Viajn sxuldojn rilate Vian klienton, kaj Vi scias ankaux certe, ke Vi ne estas necesigitaj miksi Vin en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al Vi. Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen sxia konsento. En la afero estas nenio kontrauxlegxa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraux li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni".

"Li ne povos, sinjoro Craggs", diris Snitchey, videble tre maltrankvile. "Gxi ne povas al li prosperi, sinjoro. Sxi estas tre alligita al sinjoro Alfred".

"Efektive?" diris la kliento.

"Sinjoro Craggs, sxi estas tre alligita al li", certigis Snitchey.

"Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldaux mi komencis tion cxi dubi", diris sinjoro Warden. "Sxi amus lin, se cxio irus laux la volo de sxia fratino, sed mi sxin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj cxe la plej malgranda aludo je li sxi videble suferadis".

"Kial sxi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio sxin igus, sinjoro"? demandis Snitchey.

"Kial -- mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas gxin komprenigi", diris la kliento kun rideto pro la strecxo kaj konfuzo, kiuj esprimigxis en la vizagxo de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciigxi pli multe; "sed mi scias, ke tiel estas. Sxi estis tre juna, kiam sxi fiancxigxis -- se oni entute tiel provas tion cxi nomi -- kaj eble sxi gxin pentis. Eble -- gxi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco -- eble sxi enamigxis en min, kiel mi enamigxis en sxin".

"He, he! sinjoro Alfred, sxia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs", diris Snitchey kun embarasa rido, "jam konis sxin ja kiel tre malgranda infano"!

"Tiom pli kredeble estas, ke tedis al sxi pensi pri li", trankvile dauxrigis la kliento, "kaj ke sxi ne malvolonte sxangxus lin je nova amanto, kiu venas al sxiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj -- aux estas alporta antaux sxiajn okulojn de sia cxevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj dibocxe kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksterajxo -- gxi denove sonos fanfarone, sed, pro l' honoro, mi tiel ne pensas -- povos ankoraux elteni la konkuron kun sinjoro Alfred".

La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankaux tiel pensis. Gxuste lia malsxata sintenado donadis al li certan naturan cxarmon kaj elvokadis intereson. Tiu cxi malsxateco sxajnis esprimadi, ke lia bela vizagxo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj farigxos serioza (sed gxis nun li ankoraux neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. "Tio cxi estas dangxera dibocxisto", diris al si la homokonanta advokato, "kiu la vivigan fajron, mankantan al li, sxajnas ricevadi el la okuloj de knabino".

"Sekve auxskultu, Snitchey", li dauxrigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, "kaj Vi, Craggs --" li prenis lin ankaux per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li -- "mi ne demandas de Vi konsilon. Vi faras tre prave, ke Vi tenas Vin de tiu cxi afero senkondicxe tute malproksime, cxar gxi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en gxin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn cxion plej bone kion Vi nur povas, cxar Vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion cxi fari kaj farigxi per sxia amo alia homo), tio cxi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus.

Sed mi per alia vivo tion cxi baldaux ree sxparos."

"Mi pensas, ke estos pli bone, se ni gxin ne auxskultados, sinjoro Craggs?" diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.

"Mi ankaux pensas", diris Craggs. Sed ambaux atente auxskultadis.

"Vi ne devas tion cxi auxskulti", respondis ilia kliento. "Mi gxin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, cxu li konsentas, cxar li ja ne donus sxin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, cxar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion'on, volas liberigi de io, la proksimigxadon de kio sxi -- kiel mi scias -- vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la reveno de sxia amanto. Se io en la mondo estas vera, gxi estos tio, ke sxi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel cxasata hundo, mi nur en mallumo kuragxas eliri kaj ne estas permesita al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedajxon; sed tiu cxi domo kaj tiu cxi posedajxo iam denove apartenos al mi, kiel Vi scias kaj diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj -- Vi diras gxin mem, kaj Vi ne estas sangvina -- kredeble pli ricxa, ol se sxi ligigxos kun Alfred Heathfield, kies revenon sxi atendas kun timo (ne forgesu tion cxi) kaj kies amo -- kaj ankaux nenia amo en la mondo -- ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farata tro multe? Cxio estas farata laux rajto kaj justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se sxi decidas favore por mi; kaj mi lasos la aferon al sxia decido. Estos al Vi agrable ne pli auxdi pri tiu cxi afero, kaj mi ankaux pli Vin per tio cxi ne embarasos. Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?"

"Post unu semajno", diris Snitchey. "Sinjoro Craggs? --"

"Ankoraux iom pli frue, mi konsilus", respondis Craggs.

"Post unu monato", diris la kliento, observinte la ambaux vizagxojn. "De hodiaux post monato mi forveturos."

"Gxi estas tro longa tempo", diris Snitchey; "tro longe. Sed gxi tiel restu. Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn", murmuris li al si mem. "Cxu Vi volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!"

"Bonan nokton!" respondis la kliento kaj skuis al ambaux la manon. "Vi vidos ankoraux, kiel bone mi scias uzi mian ricxecon. De nun Marion estas mia stelo de felicxo!"

"Gardu Vin sur la sxtuparo, sinjoro!" diris Snitchey; "cxar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!"

"Bonan nokton!" respondis sinjoro Warden.

La ambaux kompanianoj eliris sur la sxtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraux staris kaj rigardadis sin reciproke.

"Kion Vi diras al tio cxi, sinjoro Craggs?" diris Snitchey.

Sinjoro Craggs balancis la kapon.

"Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaux, estis io stranga, tion cxi mi memoras", diris Snitchey.

"Jes, jes", diris sinjoro Craggs.

"Eble li trompigxas", dauxrigis sinjoro Snitchey, sxlosante la fajreltenan keston kaj metante gxin sur gxian ordinaran lokon; "sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaux ne estus mirindajxo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizagxeton tre fidela. Sxajnis al mi", diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj korektante kandelon, "kvazaux sxia karaktero en la lasta tempo farigxis pli forta kaj pli serioza, pli ol la karaktero de sxia fratino."

"Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion", rimarkis Craggs.

"Mi efektive ion donus", diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, "se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompigxis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, cxar por sia konado li pagis suficxe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke gxi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti."

"Nenion pli", respondis Craggs.

"Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente", diris Snitchey balancante la kapon. "Mi almenaux volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l' vivo," -- li denove balancis la kapon, -- "mi esperas almenaux, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Cxu Vi havas Vian cxapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon."

Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la cxambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aux kiel la advokatajxo entute.

Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan cxambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la fresxa maljuna doktoro sidis antaux la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapisxo, sidis en la ava segxo, auxskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.

Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizagxoj neniam ankoraux faris angulon kamenan cxarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj devisxis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en sxia okulo kaj en la tono de sxia vocxo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun cxe sxia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen cxiam ankoraux sxi sxajnis pli cxarma kaj pli malforta ol la dua; cxiam ankoraux sxi sxajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je sxi kaj sercxadi konsilon kaj helpon en sxiaj okuloj, en tiuj cxi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antauxe.

"Kaj kiam sxi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al sxi tiel kara pro cxiuj tiuj rememoroj, sxi komencis sentadi, ke la malfacila tento de sxia koro baldaux devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam cxiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disigxo cxe cxiu pasxo inter la lulilo kaj la tombo --"

"Kara Marion!" diris Grace.

"Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?"

Sxi prenis la manon, kiun la fratino donis al sxi, kaj legis plu; sed per vocxo cxiam ankoraux tremanta, kvankam sxi penis kovri sian eksciton.

"De kiu la disigxo cxe cxiu pasxo inter la lulilo kaj la tombo estas cxiam dolora. Ho, patra domo, vi, cxiam fidela kaj tamen tiel ofte malsxatata, estu malsevera kontraux tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn pasxojn per tro maldolcxa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizagxo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aux rigardo eliru plendante kontraux tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!"

"Kara Marion, ne legu pli hodiaux vespere", diris Grace -- cxar sxi ploris.

"Mi ne povas", sxi rediris kaj kovris la libron. "La literoj cxiuj sxajnas bruli!"

La doktoron tio cxi amuzis; kaj li ridis, frapante al sxi sur la vangoj.

"Kio! gxis larmoj tusxita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigrajxo kaj papero! Ne, ne, estas cxio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigrajxon kaj paperon, kiel cxian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun cxiuj pacigxis, -- kaj se sxi tion cxi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita -- el paperajxo kaj inko. Kio estas?"

"Gxi estas mi, sinjoro", diris Clemency ensxovante la kapon tra la pordo.

"Kio estas al Vi?" demandis la doktoro.

"Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency -- kaj sxi estis prava, se oni povis jugxi laux sxia bone sapita vizagxo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio sxi, kiel ajn ne bela sxi estis, efektive farigxis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belajxoj; sed en la irado tra la vivo estas cxiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataux la bona humoro, kaj tusxante tion cxi lastan Clemency estis tiel fresxa kaj sana, kiel cxia belulino en la tuta lando.

"Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!"

Iom mirigite la doktoro plenumis sxian deziron.

"Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam sxi apudestas, Vi scias," diris Clemency.

Iu fremda en la familio, laux sxia stranga okulado cxe tiuj cxi vortoj kaj la aparta loga movo de sxiaj kubutoj, kvazaux sxi volus cxirkauxpreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, cxe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive sxajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaux retrankviligxis, kiam Clemency, trasercxinte en la ambaux posxoj -- sxi komencis de la gxusta posxo, poste fosis en la malgxusta kaj fine revenis al la gxusta -- ellevis leteron.

"Britain preterveturis," sxi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la posxto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edzigxo en la domo -- mi havis matene du kulerojn en la posxo . . . Ho, Dio, kiel malrapide li gxin malfermas."

Sxi parolis cxion tion cxi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciigxi la novajxon sxi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antauxtuko faris korktirilon kaj el sia busxo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero cxiam ankoraux ne estis preta, sxi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj jxetis sian antauxtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu gxin elteni.

"Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni cxe mi. Kaj ankaux ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia -- sed ni silentu pri tio cxi. Alfred reveturas kaj baldaux venos!"

"Baldaux!" ekkriis Marion.

"Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!" diris la doktoro kaj pincxis al sxi la vangon. "Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! 'Mi volas fari al sxi surprizon', li tie cxi skribas. Sed tio cxi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton."

"Baldaux!" ripetis Marion.

"Nu, eble ne tiel baldaux, kiel Via senpacienco pensas", respondis la doktoro; "sed suficxe baldaux. Ni rigardu! hodiaux estas jxauxdo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiaux post monato".

"De hodiaux post unu monato", mallauxte ripetis Marion.

"Gxoja tago kaj festo por ni cxiuj", diris per gaja vocxo sxia fratino Grace, kiu gratulante sxin kisis. "Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis".

Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam sxi rigardis al sia fratino en la vizagxon kaj auxskultis la cxarman harmonion de sxia vocxo, kiam sxi plu pentradis la gxojojn de la revidigxo, tiam sur sxia propra vizagxo brilis espero kaj gxojo.

Kaj ankoraux io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio cxi ne estis gxojo, triumfo, fiera entuziasmo -- tiuj cxi ne montras sin tiel trankvile. Tio cxi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj cxi faris parton de tio cxi. Gxi ne venis de ia egoista penso, cxar tiuj cxi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj.

Doktoro Jeddler malgraux sia filozofio -- kiun li cxiam en la praktiko forgesadis, kiel gxi ofte okazas al gloraj filozofoj -- ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se gxi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidigxis en sian avan segxon, denove etendis la piedojn sur la varman tapisxon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraux pli multe parolis pri gxi.

"Ho, estis ankoraux tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, "kiam Vi ambaux kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Cxu vi memoras?"

"Ho jes," sxi respondis kun gaja rido kaj dauxrigis kudri diligente.

"De hodiaux post unu monato!" diris la doktoro meditante. "Sxajnas kvazaux de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?"

"Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda sxi estis," diris Marion: "Grace estis por mi cxio, ecx tiam, kiam sxi ankoraux mem estis infano."

"Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Sxi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta sagxa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, cxiam preta antauxplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; ecx jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton."

"Mi timas, ke de tiu tempo mi tre sxangxigxis al pli malbona," ridis Grace, cxiam ankoraux diligente laborante. "Kia punkto gxi estis, patro?"

"Alfred, kompreneble," diris la doktoro. "Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio cxi pli al vi placxis (kiel ajn strange gxi nun sxajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino."

"Efektive tiel estis?" trankvile diris Grace.

"Kiel, vi gxin pli ne memoras?" demandis la doktoro.

"Mi pensas, ke mi gxin ankoraux iom memoras", sxi respondis, "sed nur apenaux. Estas tro longe de tiu tempo." Kaj kudrante sxi kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.

"Alfred baldaux havos efektivan edzinon," sxi diris, donante al la interparolo alian direkton; "kaj tio cxi estis bela tempo por ni cxiuj. Mia trijara ofico estos baldaux finita, Marion. Vi faris gxin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke li ecx unu fojon ne bezonis mian subtenon. Cxu mi povas gxin al li diri, mia kara?"

"Diru al li, amata Grace", respondis Marion, "ke neniam sxuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi vin de tiu tempo kun cxiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas!"

"Tion cxi mi ne povas al li diri," respondis sxia fratino, sxin cxirkauxprenante; "miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li suficxe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi."

Sxi nun reprenis sian laboron, kiun sxi estis formetinta el la mano, kiam sxia fratino parolis kun tia tusxiteco de l' koro, kaj sxi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel placxis al la doktoro. Kaj la doktoro, cxiam ankoraux sidante en la apoga segxo, auxskultis la kanton, batis la takton al gxi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanajxoj de la vana mondo tiuj cxi almenaux estas suficxe belaj.

Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la cxambro gxis sxi cxion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermangxo faris al si oportune, cxirkauxite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de sxia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaux en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaux iliaj prezentajxoj estis tute ne egalaj; cxar kelkaj donis al li tre longan vizagxon, kelkaj tre largxan, aliaj suficxe agrablan kaj aliaj tre malbelan, cxiu laux sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili cxiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la busxo kaj krucxon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam sxi sidigxis al tiu sama tablo.

"Nu, Clemency", diris Britain, "kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?"

Clemency diris al li, kion sxi sciigxis, kaj li akceptis tion cxi tre afable. Bona sxangxigxo estis videbla cxe Benjamin de la kapo gxis la piedoj. Li estis multe pli largxa kaj pli rugxa, pli gaja kaj pli gajiga. Gxi elrigardis, kvazaux lia vizagxo estis antauxe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.

"Tio cxi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs", li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.

"Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!"

"Dio!" respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: "Mi volus ke mi gxi estu, Britain!"

"Kio?"

"Ke mi estu la persono, kiu devas edzinigxi!"

Benjamin prenis la pipon el la busxo kaj kore ridis. "Jes, vi estas tute la gxusta por tio cxi," li diris; "malfelicxa Clemency!" Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj sxajnis ke la penson sxi trovas tiel same amuza, kiel li. "Jes," sxi konsentis, "mi estas tute la gxusta por tio cxi, ne vere?"

"Vi neniam edzinigxos, kompreneble," diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la busxon.

"Vi efektive pensas, ke ne?" diris Clemency tute senkulpe.

Sinjoro Britain balancis la kapon. "Nenia espero por tio cxi!"

"Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi gxin baldaux faros, Britain; ne vere?"

Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li gxin cxirkauxrigardadis, kiel se tiu cxi nubo estus la demando kaj li gxin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraux ne bone klarigis al si, sed -- jes, jes, li eble ankoraux decidigxos tion cxi fari.

"Kiu ajn sxi estos, mi deziras al sxi felicxon!" ekkriis Clemency.

"Ho, tio cxi al sxi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne".

"Sed sxi ne vivus tiel felicxe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antauxe ne estus -- ne cxar mi intencis, cxar gxi estis pura kuntrafigxo: ne vere, Britain?"

"Certe", respondis sinjoro Britain en plena gxuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la busxon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia segxo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaux tiujn cxi tre malrapide kaj serioze.

"Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!"

"Dio, kiel bela estas la penso pri tio cxi!" diris Clemency.

"Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia", dauxrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de sagxegulo, "cxar mi cxiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, cxar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo."

"Efektive!" ekkriis mirante Clemency.

"Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvajxisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la posxon; poste mi estis disportanto cxe modistino, kaj en tiu cxi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompajxo kaj malverajxo -- per kio mia animo estis malgxojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie cxi en tiu cxi domo auxdis multe da parolajxo, kiu mian animon ankoraux pli malgajigis; kaj post cxio tio cxi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato."

Clemency volis ion aldoni, sed li antauxvenis al sxi.

"Ligita", li serioze aldonis, "kun fingringo".

"Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?" rimarkis Clemency, en la gxojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton.

"Tia kerna diro, ne vere?"

"Mi cetere ne scias", diris sinjoro Britain, "cxu oni povus gxin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion cxi; sed gxi bone eltenas kaj sxparas multe da cxagreno, kion la gxusta filozofio ne cxiam faras."

"Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis", diris Clemency.

"Ha!" diris sinjoro Britain. "Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio cxi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!"

Tute ne ofendigxante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj cxirkauxprenante sin diris: "ne, mi ankaux tiel pensas".

"Mi estas suficxe konvinkita je tio cxi", diris sinjoro Britain.

"Ho mi pensas, vi estas prava", diris Clemency. "Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas".

Benjamin prenis la pipon el la busxo kaj ridis, gxis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. "Kiel naiva vi estas, Clemency," li aldonis cxiam ankoraux ridante kaj visxante al si la okulojn. Clemency, nenion kontrauxdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li.

"Sed mi tamen vin amas", diris sinjoro Britain; "vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin cxiam estimos kaj cxiam estos via amiko."

"Efektive!" respondis Clemency. "Nu, tio cxi certe estas tre bone de via flanko."

"Jes, jes", diris sinjoro Britain kaj prezentis al sxi la pipon por elbati; "mi vin ne forlasos. Auxskultu! estas stranga bruo!"

"Bruo!" ripetis Clemency.

"Pasxoj ekster la domo. Sonis, kvazaux iu desaltas de la muro."

"Cxu ili supre cxiuj estas en lito?"

"Ho, nun ili cxiuj iris dormi."

"Cxu vi nenion auxdis?"

"Ne!"

Ili ambaux auxskultis sed nenion auxdis. "Mi ion diros al vi", diris Benjamin kaj deprenis lanternon; "mi pro singardeco faros unu fojon cxirkauxiron cxirkaux la domo, antaux ol mi iras dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy."

Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio cxi, ke li vane faras al si la klopodon, ke gxi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris "tre povas esti", sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante per la lanterno en cxiujn flankojn.

"Estas tiel silente, kiel sur la tombejo," diris Clemency, rigardante post li; "kaj ankaux preskaux tiel same timige!"

Rigardante returne en la kuirejon, sxi en timego ekkriis, kiam facila figuro al sxi proksimigxis. "Kiu tie?"

"Silentu!" murmuretis al sxi ekscitite Marion. "Vi min cxiam amis, ne vere?"

"Amis? infano! Certe!"

"Mi gxin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere? Mi nun havas tie cxi preskaux neniun, al kiu mi povus konfidi."

"Jes," diris Clemency kore.

"Iu estas ekster la domo," diris Marion kaj montris al la pordo, "kiun mi hodiaux vespere ankoraux devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!"

Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, sxi ekvidis malluman figuron, starantan antaux la pordo.

"En minuto Vi povas esti malkasxita," diris Marion. "Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kasxita loko. Mi tuj venos." Li salutis sxin per la mano kaj malaperis. "Ne iru dormi. Atendu min tie cxi!" diris Marion kun maltrankvila rapideco. "Mi jam antaux unu horo volis paroli kun Vi. Ho, ne perfidu min!"

Marion kaptis ekscitite sxian manon kaj premis gxin al la brusto -- movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste sxi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la cxambron.

"Cxio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago," diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. "Unu el la sekvajxoj de viva fantazio. Ha! kio estas?"

Clemency, kiu ne povis kasxi sian ekscititecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur segxo.

"Kio estas?" sxi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankviligxi kaj rigardante cxien, nur ne al li en la vizagxon. "Estas bele de via flanko, Britain! Antauxe vi enpelas min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraux kio . . . Kio estas? Ho, jes!"

"Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy", diris sinjoro Britain, tute trankvilanime gxin estingante kaj ree pendigante, "tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas suficxe kuragxa", li diris kaj haltis, por sxin atente rigardi; "kaj vi estis ja ankaux tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?"

Sed cxar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj sxajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaux Malgrand-Britain diris al sxi bonan nokton, farinte ankoraux la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito.

Kiam cxio denove estis trankvila, Marion revenis.

"Malfermu la pordon", sxi diris, "kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos".

Kiel ajn timema sxia agado estis, gxi tamen montris firman kaj nesxanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontrauxstari. Sxi mallauxte malriglis la pordon, sed antaux ol sxi turnis la sxlosilon en la seruro, sxi returne rigardis la junan frauxlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri.

La vizagxo ne estis deturnita aux turnita al la tero, sed rigardis sxin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la felicxa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malgxojo en tiu cxi domo kaj la detruo de gxiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis sxian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis gxin je malgxojo kaj kunsento, ke sxi, versxante riveron da larmoj, metis siajn brakojn cxirkaux la kolon de Marion.

"Mi scias nur malmulte, kara infano", diris Clemency, "tre malmulte; sed mi scias, ke tio cxi ne estas bona. Pripensu, kion Vi faras".

"Mi multajn fojojn gxin pripensis", diris Marion kviete.

"Ankoraux unu fojon", petegis Clemency "gxis morgaux!"

Marion balancis la kapon.

"En la nomo de sinjoro Alfred", diris Clemency, "Pro li, kiun Vi iam tiel amis!" Sxi kovris sian vizagxon per la manoj kaj ripetis: "Iam!" kvazaux tiu cxi vorto dissxirus al sxi la koron.

"Lasu min eliri", petis Clemency. "Mi diros al li, kion Vi volas. Ne eliru tiun cxi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio cxi ne povas alporti bonon. Ha, gxi estis tago de malfelicxo, kiam oni tien cxi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona patro, mia kara -- pri Via fratino."

"Mi gxin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio cxi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun cxi pasxon. Cxu vi volas min akompani, Clemency" -- sxi kisis sxian amikan vizagxon -- "aux mi devas iri sola?"

Konfuzita kaj malgxoja Clemency turnis la sxlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.

Tie li alpasxis al sxi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu sxi tenis Clemency'n, tremis, aux malvarmigxis kiel la mano de malvivulo, aux premis sxin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on gxis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis gxin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.

La pordo denove estis riglita kaj sxlosita, kaj denove sxi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun sxi alportis, kvankam sxi estis ankoraux juna, sed kun tiu esprimo sur la vizagxo, por kiu jam antauxe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra sxiaj larmoj.

Sxi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al sxi, kiel sxi diris, plene kaj senkondicxe. Felicxe atinginte sian dormocxambron, sxi falis sur la genuojn kaj povis pregxi, havante sur la koro sian sekreton!

Jes, kaj sxi povis sin levi post la pregxo tiel trankvile kaj felicxe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi sxin kaj rideti -- kvankam ecx iom malgaje. Kaj kisante sxian frunton, sxi mallauxte murmuretis al si, ke Grace cxiam estis patrino por sxi, kaj ke sxi sxin amas kiel infano!

Kaj sxi povis la brakon meti al si cxirkaux la kolon, kiam sxi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaux konscie cxirkauxprenis sxin defendante kaj amante kaj kvazaux murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu!

Kaj sxi povis ecx trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu songxo, en kiu sxi per sia senkulpa kaj tusxanta vocxo ekkriis, ke sxi estas tute sola kaj ke cxiuj sxin forgesis.

Monato baldaux pasas, ecx se gxi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu cxi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo.

La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaux de frosto. Tago, kiu la hejman doman internajxon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablajxojn, jxetas rugxetan flamon sur la vizagxojn kolektitajn cxirkaux la kameno kaj igas la grupojn cxirkaux cxiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraux la elementoj, kiuj ekstere sovagxas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizagxoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro!

Pri cxio tio cxi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la gxojo, kiam li venos. Cxiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizagxo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili cxiuj devis tie cxi esti.

Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado arangxita, kaj kun gastema malavareco estis ricxe zorgita pri cxiu societa bezono. Cxar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon [*] kaj gxian malluman konstantan verdajxon, la salono de dancado estis ornamita je tio cxi; kaj la rugxaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno.

[*] arbo.

Gxi estis labora tago por cxiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue cxie laboradis kaj estis la gaja animo de cxiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu cxi tago (kiel ankaux multajn fojojn en la dauxro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Sxi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur sxia vizagxo estis cxarma decida trankvileco, kiu faris gxin pli aminda, ol cxiam.

En la vespero, kiam sxi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis -- gxi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis -- tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaux malgxoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj felicxa, kusxis denove sur sxia frunto kaj faris sxin centoble pli cxarma.

"La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn cxi harojn, estos la krono fiancxina", diris Grace; "aux mi estas malbona profetino".

La fratino ridetis kaj firme sxin tenis en siaj brakoj.

"Ankoraux unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraux. Cxu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?"

Tio cxi propre sxin tute ne interesis. Sxi pensis pri la vizagxo de sia fratino, kaj sxia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur gxi.

"Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankaux via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun."

"Mi neniam sentis min tiel felicxa", respondis tiu cxi.

"Jes, sed ankoraux pli granda felicxo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same cxarma kaj intima, kiel tiu cxi", diris Grace, "baldaux sin trovos Alfred kun lia juna edzino."

Sxi denove ridetis. "Vi prezentas al vi felicxan domecon, Grace. Mi vidas tion cxi laux viaj okuloj. Mi gxin scias, gxi estos felicxa, mia kara. Kiel felicxa mi estas, ke mi gxin scias!"

"Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Cxu ni cxiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur suficxe malfrue -- cxirkaux horo antaux noktomezo -- tiel ni havas suficxe da tempo, por farigxi gajaj antaux lia veno. Li ne devas veni antaux ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu gxin lumi sur la ilikon, gxis gxi estos tute rugxa de flamo. Gxi estas mondo plena je sensencajxo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj cxio alia -- nur sensencajxo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera gxojo, "hodiaux vespere mi ekster cxiu alia sensencajxo preskaux pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj".

"Kaj cxion, kion unu el ili iam faris aux ankoraux povas fari, por vin malgxojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al sxi nun, kiam sxia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al sxi, ke vi volas pardoni al sxi, ke sxi cxiam havos parton en via amo kaj --" sxi eksilentis kaj kasxis sian vizagxon sur la brusto de la maljuna homo.

"Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, gxis ni estos suficxe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsagxa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago cxagrenus, anstataux tute ne, mi cxion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco -- pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Cxu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostigxi? Faru lume, varme kaj gaje, aux mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!"

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komencigxis, kaj cxarma tono de gxoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.

Cxiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al sxi felicxon; sagxaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke sxi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, cxar ili tro multe admiradis sxian belecon; filinoj sxin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; cxiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.

Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro.

La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaux gxi denove vivigxis, kiam sxi diris, ke tion cxi certe scias sinjoro Craggs. Al sxi ili tion cxi neniam diras.

"La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs.

"Mi volus, ke gxi forbrulu gxis la fundamento," gxemis sinjorino Snitchey.

"Li estas -- li estas -- malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis cxirkauxen.

"Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion cxi kredigi!" diris sinjorino Snitchey.

"Ni scias, kio gxi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs.

Sed cxar ili tion cxi ne sciis, tio eble estis la kauxzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj cxiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.

"Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino.

"Sinjoro Craggs sentas sin felicxa, certe," diris sinjorino Snitchey.

"La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs.

"Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edzigxi," diris sinjorino Snitchey.

Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu sxi tion cxi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion cxi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion cxi vidos, kiam estos tro malfrue.

Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn cxi rimarkojn, cxiam ankoraux maltrankvile rigardadis cxirkauxen, gxis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis.

"Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via -- frauxlino Via fratino, frauxlino Marion estas --"

"Ho, sxi estas tute sana, sinjoro Craggs."

"Jes -- mi -- cxu sxi estas tie cxi?" demandis Craggs. "Tie cxi! Cxu Vi sxin tie ne vidas? Sxi nun komencas dancon", diris Grace.

Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la posxon.

Nun eksonis la muziko kaj la dancado komencigxis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaux gxi el granda gxojo mem volus danci. De tempo al tempo gxi ridadis, kvazaux gxi volus ankaux fari muzikon. Iafoje gxi briladis kaj rugxe flamadis, kvazaux gxi estus la okulo de la malnova cxambro, kaj iafoje tiu cxi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje gxi incitante ludadis kun la brancxoj de la iliko; kaj kiam gxia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, gxi elrigardadis, kvazaux ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje gxia humoro farigxadis tute sovagxa kaj petola kaj transiradis cxiujn limojn, kaj tiam gxi lauxte ridante sxutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovagxa gxojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno.

Preskaux jam finigxis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.

Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaux lia amiko estus fantomo.

"Cxu li foriris?" li demandis.

"Silente!" diris Snitchey. "Li estis cxe mi pli ol tri horojn. Li cxion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li -- Ahem!"

La danco finigxis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Sxi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide pasxadis tra la sin pusxanta amaso kaj malaperis el sxiaj okuloj.

"Vi vidas, cxio estas bone kaj gxuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?"

"Ecx ne unu vorton!"

"Kaj cxu li efektive estas for? kaj ekster dangxero?"

"Li tenas sian vorton. En sia sxelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li nagxas en tiu cxi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu cxi tempo komencigxas unu horon antaux noktomezo. Mi gxojas, ke gxi estas finita!" Sinjoro Snitchey visxis al si la sxviton de la vizagxo, kiu elrigardis tute rugxa kaj ekscitita.

"Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la --"

"Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antauxen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, gxi nun estas por mi tute egala. Gxi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaux iom koketis; tiel gxi sxajnas. Cxu Alfred estas tie cxi?"

"Ankoraux ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas cxiun minuton".

"Bone," -- sinjoro Snitchey denove visxis al si la frunton -- "gxi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraux estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun gxui la vesperon, sinjoro Craggs."

Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj lauxte sonis.

"Cxiuj parolis pri tio cxi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?"

"Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey.

"Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo", respondis lia edzino. "Tio cxi estas tute laux la naturo de la negoco, tio cxi estas vera."

"Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la negocon ligitan kun cxio, kio detruas la doman felicxon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke gxi estas la nekasxita malamiko de nia trankvileco. Tio cxi almenaux estas honesta kaj sincera."

"Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco."

"Ne," respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. "Ne, vi gxin certe ne diris. Vi farigxus ne inda je la negoco, se vi havus tiun cxi sincerecon."

"Kio tusxas mian foreston hodiaux vespere, mia kara", diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, "la malfelicxo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias . . ."

Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, cxar sxi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun cxi homon, fari al sxi la komplezon kaj rigardi lin.

"Kiun, kara edzino?" demandis sinjoro Snitchey.

"La kolegon de via vivo; mi kompreneble gxi ne estas al vi, sinjoro Snitchey," gxemis sinjorino Snitchey.

"Ne, mi petas vin, kara edzino," konsolis sxia edzo.

"Ne, ne," diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. "Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan 'mem' --"

Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.

"Se vi tiun cxi vesperon povas rigardi al tiu cxi homo en la okulojn," dauxrigis sinjorino Snitchey, "kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi farigxis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorcxo, de kiu mi vin vane avertadis, -- tiam mi povas nur diri: mi vin bedauxras!"

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel gxi estas nur ebla, sxi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Cxu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizagxo kusxis ruzo, intrigo kaj perfido? Cxu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu visxis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis cxirkauxen, montras, ke io peze kusxas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Cxu eble aliaj personoj ankaux, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? -- kio cetere estis ne tute prospera komparo, cxar li venis tra la pordo tre mallauxte. Kaj cxu li efektive en hela luma tago (estis preskaux noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraux cxia videblajxo kaj prudento kaj kontraux cxia sperto de la mondo?

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkasxe kontraux la fluo de tiu cxi kolero, sed ambaux kontentigis sin trankvile nagxi kune kun la fluo, gxis gxia forto malgrandigxos, kio efektive farigxis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun cxi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs sxian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankigxoj -- kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" aux: "mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," aux: "mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio cxi jam sxercante) -- favore konsentis kaj komencis la dancon.

Tiu cxi reciproka gxentileco estis cxe la ambaux familioj malnova moro; cxar ili cxiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis cxe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambaux edzoj: sed la ambaux virinoj mem faris kaj prenis tiujn cxi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio cxi en cxia okazo estas senduba, ke cxiu el la ambaux virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel sxia edzo la sian, kaj ke cxiu pensis, ke felicxa prosperado de la firmo sen sxiaj lauxdindaj penoj estus preskaux neebla.

Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la rugxa vizagxo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnajxo kun homa vizagxo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj.

Kaj ankaux la fajro ricevis fresxan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Gxi estis la genio de la cxambro kaj trovis sin cxie. Gxi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis cxirkaux iliaj oreloj, kvazaux petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapisxon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke gxia flamo rebrilis sur iliaj vizagxoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs.

Kaj nun la aero farigxis pli fresxa, kaj la muziko farigxis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj levigxis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antauxe sub la libera cxielo; kaj bruo iris tra la cxambro, kvazaux nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizagxo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis cxirkauxen; nur sxajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la cxambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentigxis kaj la dancado cxesis.

La varmego kaj lacigxo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.

"Cxu vi ion vidis, Britain? ion auxdis?"

"Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion auxdi," respondis la servanto.

"Tio cxi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?"

"Gxuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaux veni, sinjoro."

"Tiel disheligu la fajron kaj jxetu sur gxin ankoraux unu pecon da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimigxados!"

Li vidis gxin -- jes! El sia kalesxo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova pregxejo. Li konis la cxambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn brancxojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj cxi arboj en la somero agrable bruas antaux la fenestro de Marion.

Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaux povis elporti sian felicxon. Kiel ofte li rememoradis tiun cxi tempon, pentradis gxin al si sub cxiaj cirkonstancoj, timadis, ke gxi ne venos, kaj gxin deziradis kaj sopiradis je gxi en malproksima, malproksima loko!

Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la cxapelon kaj kriadis al ili, kvazaux ili estus la lumo kaj povus lin auxdi kaj vidi, kiel li gxojege rapidas al ili sur la vojo.

Haltu! Li konis la doktoron kaj antauxsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li gxin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la gxardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne -- transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.

Li eliris el la kalesxo kaj diris al la veturigisto -- ecx tio cxi ne estis al li facile en lia ekscititeco -- ke tiu cxi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antauxen, provis, cxu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta gxardeno.

Sur la arboj kusxis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj brancxoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallauxte alsxteligxis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la cxielo. Sed la rugxa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaux liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj vocxoj agrable tusxadis liajn orelojn.

Penante ekauxdi sxian vocxon el la aliaj ceteraj vocxoj kaj jam duone konvinkite, ke li sxin auxdas, li jam preskaux atingis la pordon, kiam gxi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraux li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.

"Clemency," li diris, "cxu vi min jam pli ne konas?"

"Ne eniru," sxi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!"

"Kio estas?" li ekkriis.

"Mi ne scias. Mi -- mi timas pensi pri tio cxi. Foriru. Cxu Vi auxdas?"

Subita bruo levigxis en la domo. Sxi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel lauxta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis auxdita; kaj Grace -- kun teruro en la vizagxo kaj en la gestoj -- elkuris el la domo.

"Grace!" Li retenis sxin per la brako. "Kio estas? Cxu sxi mortis?"

Sxi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizagxon, kaj senkonscie falis sur la teron antaux li.

Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.

"Kio estas?" ekgxemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizagxo al vizagxo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Cxu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio farigxis?"

Oni auxdis murmuron: "sxi forkuris!"

"Forkuris!" li ripetis.

"Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita vocxo kaj kovris al si la vizagxon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun cxi nokton! Sxi diras, ke sxi libere kaj senriprocxe elektis -- petas, ke ni pardonu al sxi -- kaj forkuris."

"Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite.

Li suprensaltis, kiel volante sxin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis cxirkauxen, sxanceligxis kelkajn pasxojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el sxiaj malvarmaj manoj.

Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris sercxi sur diversaj vojoj, aliaj alportis cxevalojn aux torcxojn, aliaj lauxte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas ecx la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun auxskultis kaj sin ne movis.

La negxo falis cxiam pli dense. Li suprenrigardis al la cxielo kaj diris al si, ke tiu cxi negxa cindro, kiu estas sxutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis cxirkauxen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaux enpresita, tuj estos ree kovrita kaj ecx tiu cxi rememoro pri sxi ne dauxros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.