"Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel gxojige estas por mi revidi vin, mia kara." Dirante tion, sxi ligis sin al Alicio per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarsxis kune.
Tre placxis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj sxi interne pensis ke antauxe, kiam ili renkontigxis en la kuirejo, eble igis sxin malagrabla nur la pipro.
"Kiam mi estos Dukino," pensis sxi, "da pipro mi havos en mia kuirejo gxuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro estas cxiam la kauxzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj sxi dauxrigis tre fiere, kvazaux konsciante ke nun sxi eldonas novan principon, tre gravan por la homoj:--"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo maldolcxigas, kaj--(lasta kaj plej grava principo)--nur sukerajxoj dolcxigas la infanojn. Se nur la plenagxuloj tion scius, ili estus ja malpli sxparemaj--"
Sxi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, auxdante sxian vocxon diranta:--
"Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros gxin poste."
"Eble gxi ne havas moralon," Alicio kuragxis diri.
"Tut! Tut! Vi bubino," diris la Dukino, "cxio ja havas moralon, se nur oni povas trovi gxin." Dum sxi parolis, la Dukino premis sin pli forte kontraux Alicio.
Alicio ne tre sxatis tiun cxi troproksimigxon; unue, cxar la Dukino estas (de proksime) tre malbela; kaj due, cxar sxi havas gxuste la tauxgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la sxultro de Alicio. Tamen, cxar sxi ne volis esti malagrabla, sxi lauxeble toleris cxion.
"La kroketludo sxajnas nun progresi pli bone," diris sxi.
"Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'"
"Cxu ne iu," preskaux sarkasme demandis Alicio, "antauxe diris en la kuirejo ke la kondicxo de tiu rondiro estas ke cxiu atentu nur sian aferon?"
"Nu, la signifo ja estas preskaux sama," diris la Dukino, sxultrumante Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'"
"Cxe cxiu afero sxi ja volas trovi moralon," pensis Alicio.
"Vi eble miras, kial mi ne cxirkauxprenas al vi la talion," diris iom poste la Dukino. "La kauxzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via fenikoptero. Cxu mi faros la provon?"
"Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; sxi tute ne deziris la provon.
"Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaux mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'"
"Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis.
"Vi estas prava, kiel cxiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas cxion klara."
"Mi kredas ke mustardo estas mineralo, cxu ne?" diris Alicio.
"Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Sxi sxajne estis preta konsenti al cxio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie cxi mi mem havas grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havas en min', vi ne tro enigu en min.'"
Alicio dume profundigxis en pensojn, kaj pro tio ne atentis—ecx ne auxdis—pri la dukina minejo. Post unu minuto sxi ekkriis:
"Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam gxi ne havas la aspekton esti tia."
"Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen la moralo:--'Vi cxiam estu laux la aspekto'--aux se vi volas ke mi esprimu gxin pli klare:--'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas aliaspekta ol tio, kio al aliaj sxajnus ke kio vi aux estis aux aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antauxe estis, estus sxajninta al ili esti aliaspekta.'"
"Mi kredas ke tion mi povus pli bone kompreni," diris Alicio tre gxentile, "se mi havus gxin skribitan antaux la okuloj; sed, bedauxrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis."
"Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta vocxo, "estas nur nulajxo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri."
"Tamen ne gxenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro."
"Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja oferas al vi donace cxion, kion mi diris gxis nun."
"Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne sxatus, ke la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion sxi ne kuragxis diri lauxte.
"Cxu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la sxultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono.
"Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, cxar sxi komencis senti sin gxenata.
"Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas flugi; kaj la M--"
Sed en tiu momento Alicio forte surprizigxis, cxar ecx en la komenco de tiu tre sxatata vorto, la dukina vocxo ekvelkis, kaj la dukina brako, ligita kun la sxia, forte tremis. Jen, rekte kontraux ili, vizagxo kontraux vizagxo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. Sxi sulkigas fulmotondre la brovojn.
"Estas bela tago, via Dama Mosxtino," la Dukino komencis per tre humila kaj malforta vocxo.
"Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis sxin, piedfrapante la grundon, "aux vi aux via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!"
La Dukino elektis, kaj—malaperis!
"Ni dauxrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro timigite por eligi ecx unu vorton, per malvolantaj pasxoj sekvis sxin al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam sidigxis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke ecx unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto—la vivon. Dum la tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne cxesis malpaci kun la aliaj ludantoj kaj cxiumomente kriegis "Senkapigu lin," aux "Senkapigu sxin." La soldatoj devis gardi la cxiuminute mortkondamnatojn; por plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro ecx ne unu arko; cxiuj partoprenintoj (krom la Regxo, la Damo, kaj Alicio) estis jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj.
La Damo—pro manko da senkapigebla materialo—cxesis labori, kaj per spireganta vocxo demandis al Alicio:
"Cxu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"
"Ne," respondis sxi, "ecx mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."
"Gxi estas," la Damo respondis, "la kreitajxo, el kiu oni faras la falskelonian supon."
"Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aux ecx auxdis pri gxi."
"Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian vivhistorion."
En la momento kiam sxi ekiris kun la Damo, sxi auxdis la Regxon diranta (per tre mallauxta vocxo) al la tuta cxeestantaro: "Oni vin pardonas—cxiujn."
"Jen tre bona afero," sxi pensis. "Do, malgraux cxio, tiuj teruraj ekzekutoj ne efektivigxos. Mi tre, tre gxojas pri tio."
Baldaux ili alvenis al Grifo kusxanta en la sunlumo kaj profunde dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustrajxon.)
"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku cxi tiun frauxlinon al la Falsa Kelonio, por ke sxi auxskultu lian vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio sxi aldonis: "Mi mem devas iri returne por arangxi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis."
Kaj sxi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo.
La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis gxis la Damo malaperis kaj tuj—tuj mokridis sxin. "Jen bona sxerco," li diris, duone al si, duone al Alicio.
"Ho, gxin diru al mi, mi petas," Alicio diris.
[Ilustrajxo: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.]
"Nu, la sxerco estas sxi mem," diris la Grifo. "Cxio tio pri la ekzekutoj estas nur sxia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! Tamen, vi rapidigxu!"
"Tie cxi cxiu ja ordonas rapidigxi," pensis Alicio, dum sxi malrapide sekvas gxin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom cxirkauxordonis min, neniam!"
Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam ili pli proksimigxis, Alicio povis auxdi, ke li gxemas tiel profunde ke li riskas rompi al si la koron. Sxi eksentis por li tre fortan kompaton, kaj demandis al la Grifo:
"Kiaspeca estas lia doloro?"
Sed la Grifo respondis per preskaux tiaj samaj vortoj, kiajn li jxus uzis pri la Damo:
"Cxio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn dolorojn.--Tamen, vi rapidigxu."
Do, ili marsxis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion.
"Tiu cxi frauxlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo.
"Mi volonte diros gxin al sxi," diris la Falsa Kelonio per profunda, kvazaux kaverna vocxo. "Vi ambaux sidigxu, mi petas. Kaj ecx ne unu vorton parolu, gxis mi finos."
Ili do sidigxis, kaj dum kelkaj minutoj neniu parolis. Alicio pensis interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, tion mi ne povas kompreni." Tamen sxi pacience atendis.
"Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekgxemo, "mi estis vera Kelonio."
Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la okazaj interjekcioj (Hjckrrh, Hjckrrh) de la Grifo kaj la konstanta plorgxemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaux decidigxis levi sin kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via interesa rakonto.' Tamen, cxar sxi supozis, ke li nepre diros iom pli, sxi restis trankvile, kaj nenion diris.
"Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio dauxrigis iom pli trankvile (kvankam ecx nun li plorgxemis ne malofte), "la gepatroj sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna kelonio—ni kutime nomis lin Testud'--"
"Pro kio vi nomis lin Testud' cxar li ne estis Testudo?" interrompis Alicio.
"Ni ja nomis lin Testud', cxar li estis fame konata te-studento, kaj tre sxatis paroli pri la te-kulturo. Cxu vi ne povis konkludi tion, ne demandinte?"
La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro sxia malspriteco li devis doni tiun klarigon.
Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla afero."
Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riprocxo, ambaux sidis silente kaj rigardegis Alicion, gxis pro konfuzo sxi estus tre kontenta ke la tero malfermigxu kaj kovru sxin. Fine, la Grifo diris al la Falsa Kelonio:
"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie cxi atendi la tutan tagon."
La Falsa Kelonio dauxrigis per jenaj vortoj:--
"Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas tion--"
"Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio.
"Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaux se vi similas aliajn hominfanojn."
Kaj antaux ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al sxi severe: "Vi fermu la busxon!"
La Falsa Kelonio dauxrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni iris lernejon cxiutage--"
"Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaux mi iras en cxiutagan lernejon."
"Cxu vi lernas ekstrajxojn?" demandis la Falsa Kelonio.
"Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon."
"Ankaux la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio.
"Certege ne!" indignis Alicio.
"Do, malgraux cxio, la via ne estis efektive altranga, bonstila lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis cxe la kontfino:
'La franca lingvo, la muziko, kaj la vestlavado—ekstraj.'"
"Laux mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "cxar vi vivis sur la marfundo."
"Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstrajxo, nek por la aliaj," la Falsa Kelonio diris gxemante. "Ili pagis nur la ordinarajn kurspagojn."
"Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis.
"Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la Plumskrapado; ankaux la diversaj fakoj de Aritmetiko—Ambicio, Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno."
"Pri Multimpliko," Alicio kuragxis diri, "mi neniam auxdis. Kio gxi estas?"
La Grifo levis surprize ambaux birdpiedojn. (Li ankaux havis en la posta parto du bestpiedojn—vidu la ilustrajxon.)
"Kion?" Gxi ekkriis "neniam auxdis pri Multimpliko kaj tamen scias pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke konversaj; kaj nur postkiam oni multe praktikis implikon, estas permesate ecx komenci la arton diveni. Diveno sen antauxa impliko estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas bone koni la Divenon. Ecx idioto ne kredus tion."
Alicio jam ne havis la kuragxon por demandi plu al la Grifo pri la marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, sxi demandis al la Falsa Kelonio:
"Kion alian vi devis lerni?"
"En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante la temojn per siaj piedajxoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero Moderna: ankaux la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna angilo kiu venis nur unufojon en cxiu semajno; li instruis al ni disigi cxiujn objektojn, cxu ebenaj, cxu solidaj kaj Kolerigi florbildojn.
"Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio.
"Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, rugxigi blankajn rozojn (kiel hodiaux la gxardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj ecx por rugxigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon."
"Mi ne povas," diris la Grifo, "cxar pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon; li ja estis vera kankro."
"Mi ne lernis de li," diris gxemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Cxu mi estas prava?"
"Tute prava," diris la Grifo, ankaux gxemante, kaj pro la dolorigaj memorajxoj ili ambaux kovris la vizagxojn per la piedajxoj.
"Kaj kiom da horoj cxiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon.
"Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naux en la dua kaj tiel plu."
"Jen tre kurioza arangxo," diris Alicio.
"Nu, ligigxis kun tiu 'kurioza' arangxo," aldiris la Grifo, "unu tre sxatata konsekvenco; cxar en la dekunua tago nuligigxis cxiuj lecionoj."
"Cxu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?"
"Certe," diris la Falsturto.
"Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis.
"Jen suficxe pri la lecionoj," la Grifo interrompis sxin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj."