Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur gxi blankaj rozoj, sed jen tri gxardenistoj okupis sin pentrante ilin rugxaj. Cxar tio sxajnis al Alicio tre stranga ago, sxi alproksimigis sin por observi ilin. Jxus alvenante, sxi auxdis unu el ili diranta: "Kvin, vi gardu vin, vi jam ne sxprucu sur min la kolorilon."
"Mi ne povis ne," diris Kvin malafable. "Sep sxancelis al mi la kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen gxuste vi, Kvin; cxiam vi kulpigas la kunulojn."
"Vi, Sep, vi ne kuragxu paroli!" rediris Kvin. "Nur hieraux mi auxdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita."
"Pro kia kulpo do?" demandis la unue parolinta.
"Tio ne estas via afero, Du," diris Sep.
"Gxi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li: la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataux bulboj."
Sep pasie dejxetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el cxiuj maljustaj aferoj--"
Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj cxirkauxrigardis sercxante la kauxzon de lia ekhalto, kaj cxiuj humile salutis sxin.
"Cxu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi kolorigas tiujn rozojn?"
Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per tre mallauxta vocxo komencis: "Nu, Frauxlino, la fakto estas ke jena arbo devis esti rugxroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo eltrovus tion, sxi ja ekzekutigus nin cxiujn. Sekve, ni nun klopodas lauxeble por ke, antaux ol sxi alvenos,--"
En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizagxo konstante rigardadis trans la gxardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!"
La tri gxardenistoj tuj jxetis sin teren kaj kusxis sur la ventroj. Alicio ekauxdis la sonojn de multaj piedpasxoj, kaj alrigardis. Sxi sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon.
Unue marsxis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis platajn rektangulajn korpformojn—same kiel la tri gxardenistoj—kun la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj cxi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marsxis duope, kiel ankaux la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la regxaj infanoj; ili marsxis mano en mano kaj gxoje saltadis. Post ili sekvis la gastoj; la plimulto el ili estis geregxoj, kaj inter ili Alicio rimarkis la Blankan Kuniklon. Gxi parolas rapide kaj eksciteme, kaj ridetas cxe cxiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marsxis la Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la regxan kronon; kaj en la fino de cxi tiu majesta procesio jen la REGXO kaj DAMO KERAJ!
Alicio iom dubis cxu sxi ni devas—same kiel la tri gxardenistoj—kusxi horizontale sur la ventro. Sed sxi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis sxi, "por kio utilus la procesioj, se la cxeestantoj devus kusxi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?"
Do, sxi staris serene, kaj atendis.
Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, cxiuj haltis kaj rigardis sxin.
La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu sxi estas?"
La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis.
"Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste sxi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?"
[Ilustrajxo: LA VITRA TABLO.]
"Mia nomo estas Alicio, se placxas al via Dama Mosxtino," sxi respondis tre gxentile, sed sxi aldiris al si aparte: "Ili ja estas nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn."
"Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri gxardenistoj, kiuj kusxas cxirkaux la rozarbo. Cxar ili kusxis sur la ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, pro tio la Damo ne povis diveni cxu ili estas gxardenistoj, soldatoj, korteganoj, aux ecx tri el siaj propraj infanoj.
"Kiel ajn mi povas sciigi tion?" diris Alicio, "gxi tute ne estas mia afero."
(Sed malgraux la ekstera kuragxo, sxi interne iom tremis.)
La vizagxo de l' Damo purpurigxis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion dum unu momento, same kiel rigardegas la sovagxaj bestoj, sxi kriegis: "Oni senkapigu sxin, oni sen--"
"Oni sen-sencajxon parolas!" diris Alicio tre lauxte kaj tre firme; kaj la Damo silentigxis!
La Regxo metis la manon sur sxian brakon, dirante per tre malkuragxa vocxo. "Konsideru, karulino, ke sxi estas nur infanino."
La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin laux la ordono, levante ilin per la piedo.
"Levu vin," diris la Damo per lauxta, sibla vocxo. La tri gxardenistoj tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Regxon, la Damon, la regxajn infanojn, k.c.
"Cxesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturnigxon!" Ekvidante la rozarbon, sxi dauxrigis: "Kion ajn vi tie cxi faris?"
"Se placxas al via Dama Mosxtino," diris Du per tre humila vocxo, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj--"
"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!"
La procesio marsxis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por ekzekuti la malfelicxajn gxardenistojn. Tiuj cxi kuris al Alicio por ke sxi protektu ilin.
"Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj sxi tuj kasxmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri soldatoj, cxirkauxvagadinte kelkajn minutojn por sercxi ilin, fine marsxis for por rekunigxi kun la ceteraj.
"Cxu iliaj kapoj estas jam for de la sxultroj?" ekkriis la Damo, revidante ilin.
"Iliaj kapoj jam estas for" lauxte kriis la soldatoj "se placxas al via Dama Mosxtino."
"Bone," diris la Damo.--"Cxu vi povas kroketludi?"
La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, cxar por sxi la Damo evidente intencis la lastan demandon.
"Jes," kriis Alicio avide.
"Venu do," respondis la Damo.
Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege sxi volis scii kio estas okazonta.
"Estas... estas tre bela tago," diris cxe sxia flanko iu malforta vocxo.
Turnante la kapon, sxi vidis ke la Blanka Kuniklo marsxas duope kun sxi kaj time rigardas en sxian vizagxon.
"Tre bela," konsentis Alicio. "Kie la Dukino?"
"SX! SX!" la Kuniklo tuj flustris en sxian orelon, kaj jxetis zorgoplenan rigardon trans sia sxultro. Tiam, levinte sin sur la piedpintoj, li metis la busxon al sxia orelo kaj diris en gxin: "Oni mortkondamnis sxin."
"Pro kio?" Alicio demandis.
"Cxu vi diris 'Domagxe'?" diris la Kuniklo.
"Ne, certe ne!" respondis Alicio. "Laux mi tute ne estas domagxe. Mi diris 'Pro kio.'"
"Sxi ja survangis la Damon--" la Kuniklo komencis.
Alicio preskaux sufokis sin, penante ne tro lauxte ridegi.
"SX--!" la Kuniklo murmuris denove "la Damo auxdos vin. Sxi ja alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris--"
"Cxeigxu la ludlokojn," ektondris la Damo.
Oni tuj komencis cxirkauxkuri en cxiu direkto, kaj pro la klopodoj cxeigxi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da minutoj) cxiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komencigxis. Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. Cxie sur la grundo alternigxis paralelaj ondlinioj; anstataux lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataux la ordinara lignomartelajxo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni anstatauxis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove sur la manoj kaj piedoj egale.
Por Alicio la cxefa malfacilo estis la malfacilo elregi la fenikopteron. Prosperis al sxi komforte formeti la korpon sub sia brako kun la kruroj pendantaj post sxi. Sed plej ofte kiam sxi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per gxia kapo la erinacon, gxi persistis cxirkauxtordi sin kaj rigardi en sxian vizagxon kun ridinde konfuzita mieno. Cxe cxiu revido de tiu konfuzita birdvizagxo sxi ne povis ne ekridegi; ankaux, kiam sxi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum sxi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. Krom cxio cxi, en la direkto kien sxi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marsxis for por alparoli aliajn arkojn. Alicio baldaux konvinkigxis ke la kroketludo, kiel oni ludas gxin cxe la Kera Damo, estas tre malfacila.
La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis cxiuj samtempe. Oni cxiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj ecx batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute furiozigxis, cxirkaux marsxegante kaj kriegante cxiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu sxin!"
Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke gxis nun sxi ne havis disputon kun la Damo, sed sxi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos sxin," pensis sxi, "kio okazos al mi? Tie cxi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke ecx unu individuo restas vivanta."
"Sxi cxirkauxrigardis, sercxante rimedojn por forkuri," kaj dubante cxu sxi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu cxirkauxrigardado sxi rimarkis strangan aperon en la aero. Unue sxi ne povis imagi kio gxi estas; sed observinte gxin kelke da momentoj, sxi konstatis ke gxi estas grimaco. "Do, la Cxesxsxa Kato venas," sxi konkludis, "nun mi havos kunparolanton."
"Cxu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur la busxo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli gxin," pensis sxi, "gxis la oreloj aperos, aux almenaux unu el ili."
Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, gxojante, ke nun sxi havas atentan auxskultanton. La Kato sxajne opiniis, ke jam estas videbla suficxe da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu.
"Laux mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda vocxo, "kaj cxiuj tiel lauxte malpacas, ke mi ne povas auxdi mian propran vocxon; oni ne havas definitivajn regulojn, aux se ekzistas tiaj, oni ne atentas ilin. Ankaux vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke cxiuj ludiloj—pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas cxe la alia bordo de la ludejo; kaj jxus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, gxi forkuris de la mia!"
"Cxu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallauxta vocxo.
"Tute ne," respondis Alicio. "Sxi ja estas tiel ekstreme--"
En tiu momento sxi rimarkis ke la Damo staras malantaux sxi kaj auxskultas, do sxi dauxrigis: "--lerta kaj trafema, ke neniu alia havas ecx la plej malgrandan venksxancon."
La Damo ridetis afable kaj preterpasis!
"Kiun ajn vi alparolas?" diris la Regxo, alvenante antaux Alicion, kaj rigardante el largxe malfermitaj okuloj la Katkapon.
"Unu mian amikon," Alicio gxentile respondis. "Permesu ke mi prezentu al vi—la Cxesxsxa Katon."
"Mi tute ne aprobas gxian aspekton," diris la Regxo, "tamen se al gxi placxos, mi permesos al gxi kisi mian manon."
"Tio ne placxas," diris la Kato.
La Regxo metis sian regxan korpon por protekto malantaux Alicion.
"Vi ne insultu," diris li el tiu rifugxejo, "kaj—ne rigardu min."
"La Kato ja rajtas rigardi vin,"[13] diris Alicio. "Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon."
"Tamen gxi devas esti formovita," diris la Regxo fortemfaze. Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon."
Por forigi cxiujn malagrablajxojn, cxu gravaj, cxu trivialaj, la Damo ja havis cxiam la saman rimedon. "Senkapigu gxin," sxi diris, ecx ne turnante la kapon por rigardi.
"Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Regxo, kaj tiucele li tuj rapidis for.
En tiu momento Alicio ekauxdis la vocxon de la Damo, kiu malproksime kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro necxeesto en siaj vicoj. La ludado farigxis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certigxi kiam sxi havas la vicon. Do, sxi prudente decidigxis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj sercxi sian erinacon. Sian erinacon sxi trovis batalanta kontraux alia erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; sxia fenikoptero forestis en alia parto de la gxardeno, kie (laux la informo de sxiaj okuloj) gxi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon.
Sxi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam finigxis kaj neniu el la erinacoj restis videbla.
"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "cxar ankaux malaperis cxiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke gxi ne ree forigxu, sxi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun gxi.
Cxirkaux la Kato la gastoj grandamase kolektigxis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la geregxoj. Cxiuj cxi parolas samtempe; la ceteraj silente cxirkauxstaras, kaj ekscitite auxskultas.
Tuj kiam Alicio aperis, cxiuj disputantoj alvokis sxin por decidi la aferon.
Sed cxar cxiuj parolis samtempe, estis por sxi tre malfacile bone auxdi la diratajn vortojn.
[Ilustrajxo: LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA
EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.]
La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detrancxi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi gxin. Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro agxa por komenci tute novan metion.
La Regxo argumentis: "Oni ja povas senkapigi cxion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencajxon."
Kaj jen fine la dama argumento: "Se iel la afero ne estos dece konsentita jam nun, mi cxiujn senescepte ekzekutigos."
(Tio cxi ja iom klarigas la kauxzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj!)
Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:
"Gxi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al sxi."
"Sxi estas en la kondamnitejo, vi venigu sxin," diris la Damo.
La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko.
Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaux nebula; kiam li revenis kun la Dukino, gxi jam tute malaperis. Sekve la Regxo kaj la ekzekutisto cxirkauxkuris kiel frenezuloj sercxante gxin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo.