Jen sub arbo antaux la domo sxi vidis tablon; cxe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Cxapelisto; ankaux inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur gxi la kubutojn, kaj babiladis cxirkaux gxia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, cxar gxi dormas profunde, gxi kredeble ne sentas la malkomforton."
Kvankam la tablo estis granda, la jxus priskribita trio amasigxis en unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvocxe. "Ne pli da sidlokoj, ne pli!"
"Jen kelkaj" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogsegxo cxe unu fino de la tablo.
"Prenu da vino," per mokafabla vocxo alparolis sxin la Martleporo.
Alicio per vigla sercxrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur gxi—krom teajxoj—nenion.
"Mi ne vidas vinon," sxi diris.
"Nek mi," diris la Martleporo.
"Do vi kondutis negxentile, proponante gxin," kolere Alicio respondis.
"Ankaux vi, sidante cxe ni sen invito," akre respondis la Martleporo.
"Neniu sciigis ke la tablo apartenas al vi" diris Alicio "oni ja surmetis mangxilarojn por multe pli ol tri personoj."
"Vi trancxigu la hararon," subite intermetis la Cxapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis sxin.
"Ne decas kritiki la personajxojn; tio ja estas tre malgxentila." Alicio diris tion tre severe.
La Cxapelisto tre largxe malfermis la okulojn, auxdinte tion. Anstataux respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon?"
"Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuzigxos," pensis Alicio, kaj sxi diris lauxte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion."
"Cxu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Martleporo.
"Gxuste tion," respondis Alicio.
"Tamen, vi devas cxiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo.
"Tion mi cxiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaux... (per vocxo pli duba)... mi cxiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, cxu ne?"
"Tute ne sama," kontrauxdiris la Cxapelisto. "Laux tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi mangxas' kaj 'Mi mangxas kion mi vidas.'"
..."Laux tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi sxatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi sxatas.'"
La Gliro certe ne vekigxis, li certe dormparolis; jen lia diro:
"Laux tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'"
"Por vi, ili fakte estas samaj," diris la Cxapelisto.
Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al cxiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj.
La Cxapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horlogxon el sia posxo kaj maltrankvile observas gxin, ke fine li skuis gxin kaj tenis apud la orelo. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?"
Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.
"Sekve, gxi eraras je du tagoj! Cxu mi ne diris al vi, ke butero ne tauxgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon sur la Martleporon.
"Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo.
"Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre enigxis," la alia riprocxe diris, "vi ne devis enigi gxin per la pantrancxilo."
La Martleporo prenis la horlogxon, kaj malgxoje observis gxin; poste li trempis gxin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la antauxa diro:--
"Nur la plej bonan buteron mi uzis."
Alicio scivole rigardis la posxhorlogxon trans lia sxultro. "Jen tre kurioza horlogxo," sxi ekkriis, "gxi ja indikas la monatdatojn, kaj la horojn gxi ne indikas."
"Pro kio gxi devas?" la Cxapelisto demandis. "Cxu via posxhorlogxo montras por vi la jarojn?"
"Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Cxar se gxi montrus la jarojn, gxi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon."
"Kaj gxuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la Cxapelisto.
Alicio tute konfuzigxis. La lasta diro de l' Cxapelisto, kvankam ne malbona Esperantajxo, sxajnis al sxi konduki nenien. Sxi nur diris gxentile: "Mi ne komprenas."
"La Gliro ree endormigxis," diris la Cxapelisto, kaj versxis sur gxian nazon iom da varma teo. Cxe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:--
"Ja, kompreneble! Gxuste tion mi mem intencis diri."
"Cxu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Cxapelisto, denove turnante sin al Alicio.
"Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon."
"Mi ne havas pri la solvo ecx la plej malklaran ideon," li respondis.
--"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo.
Alicio ekgxemis enue. "Mi opinias," sxi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malsxpari gxin proponante ne solveblajn enigmojn."
"Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Cxapelisto, "vi ne uzus 'gxi' priparolante 'lin.'"
"Mi ne komprenas," diris Alicio.
"Versxajne ne," diris la Cxapelisto, balancante la kapon malestime. "Mi kuragxus diri ke neniam vi ecx parolis al Tempo?"[8]
"Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi cxiam devas tempbati."[9]
"Ha, jen la kauxzo," diris la Cxapelisto. "Li ja ne sxatas tiun batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaux cxion farus pri la horlogxoj laux viaj preferoj. Ekzemple, cxe la nauxa matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmangxon."
"Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundigxinte en pensojn, sxi poste aldonis:
"Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la mangxo, mi ne estus malsata!"
"En la komenco, eble ne," diris la Cxapelisto, "sed vi povus teni la horlogxon cxe la unua, gxis vi farigxus malsata."
"Cxu vi tiel mastrumas gxin?" Alicio demandis.
La Cxapelisto malgxoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis, "cxar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, jxus antaux kiam tiu frenezigxis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Gxi okazis cxe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:
_Tvink'l,[10] Tvink'l! Vesperteto
Kia via afereto?_
Vi kredeble konas tiun kanton?"
"Mi certe auxdis ion similan," diris Alicio.
"La dauxrigo," diris la Cxapelisto, "estas jena."
_Tra l' aer' vi sxovas vin
Majeste, kiel anasin'.
Tvink'l, Tvink'l!_...
En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti:
"Tvink'l, tvink'l, tvink'l."... Cxar lauxsxajne gxi havis la intencon dauxrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pincxis al gxi la orelojn por cxesigi gxin.--
--"Nu, apenaux mi finis la unuan verson," diris la Cxapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj lauxte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin.'"
"Ho, la kruela sovagxulino," ekkriis Alicio.
"Kaj de post tiu tago gxis nun," la Cxapelisto malgaje dauxrigis, "la Tempo cxion rifuzas al mi. Cxiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze."
Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kauxzo, cxu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temangxiloj?"
"Precize," respondis la Cxapelisto, ekgxemante. "Cxiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon ecx por visxi la ilojn."
"Do, vi cxirkauxmovas vin?" demandis Alicio.
"Precize," diris la Cxapelisto, "laux eluzo de la mangxiloj."
"Sed kio okazas," Alicio kuragxis demandi, "kiam vi denove revenas antaux la unue uzitaj?"
--"Ni sxangxu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Cxi tio enuigas min! Mi proponas ke la Frauxlineto rakontu al ni fabelon."
"Bedauxrinde, mi ecx ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis sxin.
"Do, la Gliro devas," ambaux kriis unuvocxe. "Vekigxu, Gliro!" Ili pincxis gxin sur ambaux oreloj samtempe.
La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per rauxka, malforta vocxo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaux diris, mi auxdis cxiujn, cxiujn senescepte."
"Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo.
"Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege.
"Ankaux ne prokrastu," aldonis la Cxapelisto, "cxar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormigxos antaux ol fini."
La Gliro tuj komencis, tre rapidante:--"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili logxis cxe la fundo de tre profunda puto."
"Kion do ili mangxis?" diris Alicio. (La demandoj pri mangxaj kaj trinkaj ajxoj cxiam havis por sxi specialan intereson.)
Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso."
"Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre gxentile, "cxar ili farigxus malsanaj."
"Kaj fakte estis" diris la Gliro "tre malsanaj."
Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se sxi logxus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve sxi demandis: "Kial ili logxis en la putfundo?"
--"Prenu pli da teo," diris al sxi la Martleporo, kun tre serioza mieno.
"Gxis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni pli."
"Denove vi malpravas," intermetis la Cxapelisto. "Cxu vi ne devis diri ke vi ne povus preni malpli? Tre facile ja estas preni pli ol neniom."
"Neniu petis vian opinion," diris Alicio indignante.
"Ho, ho!" triumfe kriis la Cxapelisto. "Kiu nun rompas la regulon pri personajxoj?"
Al tio Alicio ne povis trovi tauxgan respondon. Sekve sxi servis al si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon:
"Pro kio ili logxis en la putfundo?"
Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto."
"Neeble, ne ekzistas tiajxo," Alicio komencis tre indigne. Sed la Cxapelisto kaj la Martleporo ambaux sible admonis sxin per SX--! SX--! kaj la Gliro mem per ofendita vocxo minacis sxin, dirante:
"Se vi ne kapablas konduti gxentile, vi devas mem fini la fabelon."
"Ho, volu dauxrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas unu."
"Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis dauxrigi.
"Do, tiuj tri fratinetoj—ili ja lernis la desegnarton--"
"Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson.
Cxi tiun fojon ecx ne unu momenton la Gliro konsideris.
"Melason," li diris.
--"Mi bezonas puran tason," interrompis la Cxapelisto. "Ni cxiuj movu nin maldekstren je unu sidloko."
Li movis sin laux la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo translokigis sin en la segxon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte, prenis la antauxan lokon de la Martleporo. El la sxangxoj ja profitis nur la Cxapelisto, kaj cxar la Martleporo jxus antaux la translokigxo renversis la laktokrucxon en sian teleron, Alicio certe malprofitis.--
Cxar sxi ne volis reofendi la Gliron, sxi komencis tre singarde:
"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis[11] la melason?"
"Oni povas cxerpi[12] akvon el akvoputo," la Cxapelisto klarigis, "do egalfacile estas cxerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, cxu ne? vi malklera bubineto?"
Alicio pro lia malgxentileco tute ne atentis la Cxapeliston: al la Gliro sxi diris:--
"Sed ili ja vivis en la puto."
"Vivis en la puto? Certege! Sed vi, vi sen la puto ja malsukcesus desegni la melason el gxi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laux la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko.
Alicio tiel konfuzigxis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, sxi lasis al la Gliro seninterrompe dauxrigi la rakonton.
"Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante la okulojn (cxar gxi jam refarigxis dormema) "kaj desegnis ajxojn cxiuspecajn, cxion komencigxantan per la litero M----"
"Kial per M?" diris Alicio.
"Kial ne per M?" diris la Martleporo. Alicio silentigxis.
La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj pincxoj de la Cxapelisto, gxi revekigxis kun subita ekkrieto, kaj dauxrigis:
--"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, Multecon—cxu iam vi vidis desegnajxon kiu reprezentas Multecon?"
Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi tiun demandon, mi ne pensas--"
"Se vi ne pensas, vi ne rajtas paroli," diris la Cxapelisto.
Tiun lastan malgxentilajxon Alicio ne povis toleri. Sxi levis sin kaj kun tre ofendita mieno marsxis for de la tablo.
La Gliro tuj endormigxis; kaj nek la Cxapelisto nek la Martleporo atentis sxian foriron, kvankam kelkfoje sxi rigardis malantauxen en la espero ke ili revokos sxin. La lastan fojon kiam sxi vidis ilin, ambaux staris super la Gliro, klopodante per cxiuj fortoj prempaki gxin en la tekrucxon!
"Neniam mi volos reviziti ilin" diris Alicio.
[Ilustrajxo: LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON.]
"Neniam en la tuta vivo mi cxeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon ol cxe ili."
Dume sxi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom da marsxado, sxi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis sxi. "Tamen hodiaux cxio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"--kaj eniris.
Denove sxi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, cxi tiun fojon mi klopodos pli lerte," sxi diris al si.
Preninte la oran sxlosileton, sxi unue malsxlosis la pordon kiu kondukas en la gxardenon. Tiam, sxi mordetis la fungopecon (kiun sxi ankoraux havis en la posxo) gxis sxi estis tridek centimetrojn alta, kaj fine—post tiom da malsukcesoj—trovis sin en la belega gxardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj cxarmaj fontanoj.