Kelkan tempon sxi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion sxi faros. Dum sxi ankoraux staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo sxi konkludis ke li estas lakeo, el la vizagxo sxi estus nominta lin fisxo). La noveveninto lauxte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizagxon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaux rimarkis ke ambaux lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn cxirkaux la tuta kapo.
Cxar sxi tre volis scii kio okazos inter ili, sxi sxtelmarsxis el la arbaro por subauxskulti ilin.
Komencis la Fisx-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskaux egale grandan kun si mem, li diris per solena vocxo:--"Por la Dukino, La Kera Damo invitas sxin por kroketludo."
La Ran-Lakeo ripetis per same solena vocxo, nur iom sxangxante la vortordon:--"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon."
Tiam ambaux profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligigxis. Cxe tio Alicio tiel lauxte ekridis, ke sxi devis rekasxi sin en la arbaron pro la timo ke ili auxdos sxin. Kiam sxi denove sxtelrigardis al la dometo, la Fisx-Lakeo jam antauxe malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antaux la pordo kaj rigardas malinteligente la cxielon.
Alicio pasxis antauxen kaj frapis malkuragxe sur la pordo.
"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kauxzoj; unue cxar mi staras cxe la sama flanko kiel vi; kaj due, cxar tie interne oni tiom bruas ke neniu povus auxdi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo—oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaux granda krakado kvazaux plado aux kaldrono estas dispecigata).
"Bonvolu do diri kiel mi povos enigxi," diris Alicio.
"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante sxian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis sencxese la cxielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malgxentila: "Sed eble li ne povas ne," sxi pensis en si, "cxar jen liaj okuloj staras preskaux cxe la verto. Tamen, malgraux tio li devas respondi demandojn,"; kaj sxi ripetis lauxte:
"Kiel mi povos enigxi?"
"Mi sidados tie cxi," la Lakeo diris, "gxis morgaux--"
En cxi tiu momento la dompordo malfermigxis, kaj oni jxetis for grandan teleron celante lian kapon; gxi nur ektusxis al li la nazon, kaj dispecigxis kontraux la plej apuda arbo.
--"aux eble postmorgaux," la Lakeo dauxrigis per sama tono, kvazaux nenio okazis.
"Kiel mi povos enigxi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaux kolere demandis.
"Cxu iam vi enigxos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando."
Sendube! Tamen Alicio ne sxatis ke oni tion diru. Sxi kolere diris al si:--
"La cxitieaj kreitajxoj ja argumentas netolereble, frenezige."
Al la Lakeo sxia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variajxoj la antauxan diron:--"Mi sidos tie cxi," li diris, "interrompe aux seninterrompe dum multaj tagoj."
"Sed kion mi devas fari?" diris Alicio.
"Cxion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio perdis la paciencon.
[Ilustrajxo: LA DUKINA KUIREJO.]
"Ho, tute ne utilas paroli al li," diris sxi, "li ja estas sencerbulo."
Dirinte tion, sxi malfermis mem la pordon kaj—eniris.
La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laux gxia tuta longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbigxas super la fajro, kaj cxirkauxmovas per granda ferkulero la enhavon—kredeble ian supajxon—de unu granda kaldrono.
"Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenaux sxi povis eligi la vortojn. Ecx la Dukino ternis ne malofte; la infano sencxese aux ternis aux plorkriegis, kaj en la kuirejo ne ternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la busxo etendita de unu orelo gxis la alia.
"Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (cxar sxi iom dubis cxu estas laux bonmoroj ke sxi parolu unue), "pro kio via kato grimacas tiamaniere?"
"Gxi estas Cheshire[5] kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi Porko!"
Sxi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio eksaltis; sed sxi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne sxin sed la infanon: do sxi refarigxis kuragxa kaj dauxrigis:--"Gis nun mi ne sciis ke la Cxesxsxa katoj cxiam grimacas; mi ecx ne sciis ke ili havas tian kapablon."
"Cxiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas gxin."
"Mi mem ne konas ecx unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun gxojo ke jam fine komencas por sxi vere interesa konversacio.
"En tiu okazo, oni povas certigxi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino.
Cxi tiun diron Alicio tute ne sxatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon. Dum sxi penis trovi ion tauxgan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, sxi jxetis sur ilin cxion atingeblan, cxion jxeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazaux hajlis per teleroj.
Tiujn eksterordinarajn jxetajxojn la Dukino ne atentis, ecx kiam ili frapis sxin, kaj la infano jam antauxe tiel forte kriegis ke oni ne povis sciigxi cxu gxi ricevas vundojn aux ne.
"Ho, rigardu, zorgu,--mi petegas—la infanon!" Alicio ekkriis.
Sxi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortrancxos la amindan nazeton"--cxar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis forporti gxin.
"Se cxiu volus atenti nur siajn aferojn," diris la Dukino per rauxka malagrabla vocxo, "la mondo rondirus multe pli rapide."
"Kaj tio ja estus nur malutilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdauxro. La Tero turnigxas en la dauxro de dudekkvar horoj; se do cxirkaux la akso[6]--"
"Sxi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al sxi la kapon."
Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciigxi cxu sxi volos plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj sxajne ne auxskultis. Sekve Alicio kuragxis dauxrigi: "La dauxro estas dudekkvar horoj, mi kredas, aux cxu eble dekdu? Mi--"
"Ho, pri tio vi ne enuigu min" diris la Dukino "cxar neniam mi povis toleri la ciferacxojn." Kaj sxi rekomencis varti la infanon, kantante al gxi strangaspecan lulkanton, kaj cxe cxiu linifino sxi forte skuis la kompatindan etajxon:--
_Vi forte skuu la infanon,
Ne traktu kondolence!
Vidigas gxi, ternante, planon
Cxagreni vin intence!_
Hxoro.
(en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem)
Uxaux, Uxaux, Uxaux!
Dum la Dukino kantis la duan verson sxi forte kaj dauxre jxetadis la infanon supren kaj rekaptis gxin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenaux povis auxdi la vortojn:--
_Mi devas la infanon skui
Kaj bati kiam ternas;
Cxar li la pipron povas gxui,
Jam longe li gxin lernas._
Hxoro.
Uxaux, Uxaux, Uxaux!
"Jen! Se al vi placxas, vi povas varti gxin!" diris la Dukino al Alicio kvazaux jxetante la infanon al sxi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo cxe la Damo," kaj sxi eliris rapide la cxambron. La kuiristino en la gxusta elira momento jxetis kontraux sxi grandan kaserolon, sed gxi maltrafis.
La infano estis strangforma kreajxeto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en cxiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaux al sxi prosperis kapti gxin. Tuj post la kapto sxi rimarkis ke gxi puf-puf—as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaux povis teni gxin. Baldaux tamen sxi eltrovis ke la unu nura metodo tauxge varti gxin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke gxi ne malligu sin.
Tion farinte sxi forportis gxin for de la domo. "Se mi ne forportos cxi tiun infanon, oni certe mortigos gxin post nemultaj tagoj. Do, se mi ne forprenus gxin, mi estus mem kulpa je la mortigo."
La lastajn vortojn Alicio diris lauxte, kaj la etajxo (gxi jam de longe cxesis terni) responde—porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltauxga rimedo por esprimi la sentojn!"
Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la vizagxon, por vidi kio estas al gxi. Sendube gxi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaux la okuloj farigxis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne sxatis la nunan sxajnon.
"Eble gxi nur plorkrietis," sxi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi cxu enestas larmoj.
Larmoj ne enestis.
"Se vi intencas farigxi porketo," diris sxi serioze, "mi tuj cxesos prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aux plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente.
Alicio jxus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu cxi kreitajxo, kiam mi rehejmigxos," kiam denove gxi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel porke, ke sxi derigardis, mirigite, ecx timigite, en gxian vizagxon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Sxi tuj sentis ke estus absurde porti gxin plu.
Do sxi mallevis la besteton, kaj vidis gxin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "cxar," diris sxi, "kiam gxi estos plukreskinta gxi farigxos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos gxin porko, gxi tre bone aspektas."
Sxi komencis pripensi aliajn infanojn de sxi konatajn, kiuj pli bone tauxgus kiel porkoj kaj jxus diras al si "se nur oni scius la metodon sxangxi ilin"--kiam subite sxi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobrancxo la Cxesxsxa kato.
"Sinjoro Cxesxsxa kato"--Sxi komencis malkuragxe, cxar sxi ne povis konjekti cxu gxi sxatus tiun formon, aux preferus "Via kata mosxto."
Tamen, cxar gxi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke gxis nun gxi ne ofendigxis. Sxi do dauxrigis:--
"Cxu vi afable diros al mi, mi petas, laux kiu direkto mi devas iri de tie cxi?"
"Tio iom dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.
"Ne tre grave al mi kien--" komencis Alicio.
"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.
"Se nur iun lokon mi atingos," Alicio dauxrigis.
"Ho, iun aux alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur suficxe longe vi marsxos."
Alicio konfesis en si ke tion oni ne povas nei. Do sxi eksperimentis alian demandon:--"Kiaj personoj logxas proksime de tie cxi?"
"En tiu direkto," diris la Kato, cxirkauxsvingante la dekstran antauxpiedon, "Cxapelisto logxas, kaj en jena (montrante per la alia) logxas Martleporo.[7] Vi vizitu kiun ajn; ambaux estas frenezaj."
"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio.
"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "cxe ni cxiu estas freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaux vi!"
"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis.
"Nepre," diris la Kato, "cxar alie vi ne venus tien cxi."
Sxajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, sxi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?"
"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas frenezaj?"
"Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio.
"Nu do," la Kato dauxrigis, "la hundoj grauxlas kiam ili estas kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam gxojigitaj. Mi, kontraste, grauxlas gxojigite kaj kolerante svingas la voston. Cxu do mi ne estas freneza?"
"Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "cxar ne per grauxlo la katoj esprimas plezuron; laux mi, ilia maniero esprimi plezuron estas tre dolcxa murmuro."
"Vi gxin nomu laux via prefero," diris la Kato. "Cxu hodiaux vi kroketludos cxe la Damo?"
"Tion mi tre sxatus," Alicio respondis avide, "sed gxis nun mi ne ricevis inviton."
"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj—malaperis!
Tio ne multe surprizis Alicion; sxi ja jam alkutimigxis al strangaj okazoj. Dum sxi rigardas la lokon, kie antauxe sidis la Kato, gxi subite reaperis. "Pardonu," gxi diris, "kio okazis je la bebo? Preskaux mi forgesis demandi!"
"Farigxis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaux la Kato revenis laux la ordinara venmaniero.
"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.
Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke sxi eble revidos gxin. Poste sxi komencis iri en la direkto de la loko kie, laux la Kato, logxas la Martleporo. "Cxapelistojn," sxi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj cxar ni jam havas Majon, gxi eble ne estos furioza; aux almenaux malpli furioza ol en Marto."
Dirante tion, sxi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur arbobrancxo.
"Cxu vi diris porkon, aux forkon?" diris la Kato.
"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se cxe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga."
"Laux via placxo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.
"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed grimaco sen kato! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo."
Irinte antauxen kelkajn pasxojn plu, sxi ekvidis la domon de la Martleporo. Sxi kredis ke tio cxi certe estas lia domo, cxar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve sxi ne kuragxis alproksimigxi gxis sxi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin gxis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon sxi marsxis rekte al la domo, sed sxi ankoraux iom timis dirante al si:--"Malgraux cxio gxi povas esti furioze freneza. Preskaux mi volus esti irinta cxe la Cxapeliston."
[Ilustrajxo: DOMO DE LA MARTLEPORO.]