Tre longan tempon Alicio kaj la Rauxpo silente rigardis unu la alian; fine la Rauxpo elprenis la pipon el la busxo kaj alparolis sxin per malvigla dormema vocxo:
"Kiu vi estas?" gxi diris.
Jen ne tre kuragxiga komenco! Alicio respondis malsinfide:
"Apenaux mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi estis, kiam mi levigxis hodiaux matene, sed mi kredas ke mi sxangxigxis multfoje dum la tago."
"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Rauxpo. "Klarigu vin."
"Bedauxrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi min" diris Alicio, "cxar mi ja ne estas mi mem."
--"Ne komprenas," diris la Rauxpo.
"Tamen mi ne povas igi gxin pli klara," Alicio tre gxentile respondis, "cxar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamigxas dum la dauxro de unu tago estas tre konfuzige."
--"Ne estas," diris la Rauxpo.
"Nu, eble vi ne ankoraux spertis gxin," diris Alicio, "sed kiam vi devas sxangxigxi en krizalidon—tio ja nepre okazos ian tagon—kaj poste en papilion, vi sentos vin iom konfuzata, cxu ne?"
"Tute ne," diris la Rauxpo.
"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por mi!"
"Vi!" diris la Rauxpo malestime, "kiu vi estas?"
Tio ja rekondukis ilin al la komencigxo. Alicio, sentante sin gxenata per la tre mallongaj diroj de la Rauxpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laux mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu vi estas."
"Kial?" diris la Rauxpo.
Jen alia konfuziga demando! Cxar sxi ne povis elpensi ian kialon, kaj cxar la Rauxpo sxajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.
La Rauxpo lauxte kriis post sxi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon."
Tio sonis al sxi bonpromesa: sxi do revenis.
"Ne kolerigxu," diris la Rauxpo, kaj tuj silentis.
"Cxu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron.
"Jes," diris la Rauxpo.
Cxar sxi havis nenion alian por fari kaj cxar la Rauxpo eble diros ion atentindan, sxi decidis resti. Dum kelkaj minutoj gxi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la busxo, kaj diris:--
"Vi do kredas ke vi estas sxangxita?"
"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaux ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum ecx dek minutoj."
--"Ne povas memori kiajn aferojn?" diris la Rauxpo.
"Nu, ekzemple, mi penis diri 'Rigardu! Jen abel' klopoda' sed cxio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia vocxo.
"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Rauxpo.
Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:--
Patro Vilcx'! Patro Vilcx'! (alparolas la filo)
Blankhara vi kaj maljunulo,
Staras vi sur la kap' kiel korpbalancilo?
Cxu gxi tauxgas por okdekjarulo?
"Dum junec'," Patro Vilcxo respondis al filo,
Mi ja timis difekton al cerbo.
Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo,
Do tre ofte kapstaras sur herbo.
Maljunulo vi—tion denove mi diras,
Ankaux grasa gxis plena sfereco,
Tamen elrenversite la cxambron eniras!
Ho! de kie al vi l' elasteco?
Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla,
(Li respondis tre vigle al filo)
Per jena sxmirajxo—por vi acxetebla
Pobotele per unu spesmilo.
Maljunul'! (la demandon la filo nun sxangxis)
Ja sendenta al vi la makzelo,
Sed anseron kun ostoj, ecx bek' vi formangxis!
Jen vere mirinda muelo!
Dum juneco min logis la legxoscienco
Je l' edzino mi havis procesojn:
Ecx sur feron mi nun (dank' al tiu parenco)
Povus fari la makzelimpresojn!
Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo
Senpovigxas, cxu ne, la okulo?
Tamen jen balancigxas angil' sur la nazo!
Ho, klarigu, mirinda lertulo!
Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio)
Vi forkuru, vi—fosu tomatojn!
Mi ne plu da instruo... suficxas ja tio!
Forpermeson ricevu aux—batojn.
--"Ne prave!" diris la Rauxpo.
"Mi timas ke ne tute" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj sxangxigxis."
"Malprave, de komenco gxis fino," diris decide la Rauxpo. Sekvis kelkminuta silento.
Unue parolis la Rauxpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" gxi diris.
"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne sxatas tiel ofte sxangxigxi."
--"Ne scias," diris la Rauxpo.
Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontrauxdiris al sxi, kaj sxi konsciis ke rapide sxi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Rauxpo.
"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi sxatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplacxas, cxar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara."
"Tre bona alteco," interrompis kolere la Rauxpo, kaj cxe la diro starigis sin vertikale. (Gxi havis precize ok centimetrojn!)
--"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino.
Kaj sxi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendigxemaj!"
"Vi alkutimigxos post kelka tempo," diris la Rauxpo, kaj enbusxiginte la pipon, gxi denove ekfumis.
Cxi tiun fojon Alicio pacience atendis gxis gxi reparolos memvole. Post unu, du minutoj la Rauxpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, gxi rampis for en la herbon, kaj, rampante, jxetis post si la rimarkon:
"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos."
Cxi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de kio? Alia flanko de kio?" pensis en si Alicio.
La Rauxpo tuj respondis al sxia penso, dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis.
Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas gxiaj du "flankoj," kaj cxar gxi estis plenronda, sxi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, sxi strecxis la brakojn cxirkaux la fungon, kaj per cxiu mano forrompis unu peceton.
"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris sxi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon.
En sama momento sxi sentis fortan frapon sub la mentono. (Gxi frapis la piedojn!)
Tiu subita sxangxo tre timigis sxin. Sed kredante ke sxi nepre ne devas perdi tempon, sxi tuj klopodis por mangxi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremigxis, ke apenaux sxi povis malfermi la busxon, sed fine prosperis al sxi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto.
"Bone! Jam mia kapo liberigxis," diris Alicio, gxojigite. Sed la gxojo tuj sxangxigxis en timon, kiam sxi rimarkis ke la sxultroj malaperis. Derigardante, sxi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu sxajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de sxiaj okuloj.
"Kio en la tuta mondo estas jena verdajxo?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la sxultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi vin?" Sxi dume cxirkauxmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondigxis.
Cxar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn gxis la kapo, sxi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre gxojis eltrovante ke sxia kolo estas en cxiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte gxin en gracian zigzagon sxi celis enigi gxin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj sxi cxirkauxvagis kaj parolis kun la Rauxpo.
Sed en tiu momento sxi auxdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, cxar jen granda Kolombo flugas kontraux sxia vizagxo kaj forte frapas sxin per la flugiloj.
"Vi serpento!" kriegis la Kolombo.
"Mi ne estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!"
"Serpento, mi gxin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun gxemo aldonis la informon: "Cxiujn rimedojn mi provis, sed kontraux ili, nenio tauxgas."--
"Mi ne havas ecx la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio.
--"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskajxajn barilojn," dauxrigis la Kolombo, tute ne atentante sxin, "sed eviti la serpentojn, neeble."
Alicio pli kaj pli konfuzigxis, sed sxi decidis ke ne utilos diri ion gxis la Kolombo finos.
"Suficxe gxenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaux mi devis nokte kaj tage gardi kontraux la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton."
"Mi tre bedauxras ke oni cxagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion.
"Kaj jxus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," dauxrigis la Kolombo per vocxo absolute kriega, "por ke mi fine liberigxu de ili, ili venas tordegante sin el la cxielo mem. Fju! Serpento!"
"Tamen mi ne estas serpento, ree mi gxin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...."
"Nu, kio vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi tauxgan malverajxon."
"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da sxangxoj sxi en tiu tago jam spertis.
"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed ecx ne unu kiu havis tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas gxin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?"
"Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (sxi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte mangxas ovojn."
"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, cxiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen cxio!"
Tio cxi estis por Alicio tute nova ideo; do sxi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:
"Mi tre bone scias ke vi nuntempe sercxas ovojn, do al mi ne grave estas cxu knabineto vi estas aux serpento!"
"Tamen al mi estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi ne sercxas ovojn; kaj se mi sercxus, mi ne volus la viajn, cxar nur la kuiritajn ovojn mi sxatas."
"Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviligxis sur sia nesto.
Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed sxia kolo ofte implikigxis inter la brancxoj kaj kelkfoje sxi devis malligi gxin. Post kelka tempo memorante ke sxi ankoraux havas en la manoj la fungopecetojn, sxi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, gxis fine sxi sukcesis rehavi la propran kutiman al sxi altecon.
Jam tiel longe sxi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue sxi sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj sxi alkutimigxis gxin, kaj komencis kunparoli kun si jene:--
"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj sxangxigxoj. Mi ecx ne povis esti certa en cxiu momento kio mi farigxos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur—enigxi en tiun belan gxardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio?"
Dirante tion, sxi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro.
"Kiuj ajn logxas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin."
Do sxi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuragxis alproksimigxi la dometon gxis sxi estis nur dudek kelke da centimetroj alta.