Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Gxi trotis malrapide, kaj cxirkauxrigardadis, kvazaux gxi sercxas ion. Sxi auxdis gxin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Sxi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la cxasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?"
Alicio tuj divenis ke gxi sercxas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj sxi bonkore komencis cxirkauxsercxi ilin. Sed ne prosperis al sxi trovi ilin, cxar de kiam sxi nagxadis en la lageto, cxio absolute sxangxigxis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj ecx la granda halo mem. Baldaux dum Alicio cxirkauxsercxas, la Kuniklo rimarkis sxin, kaj per kolera vocxo ekkriis al sxi: "Nu, Mariano, kion do vi faras cxi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!"
Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu gxi montris. Pro timo de gxia kolero sxi ecx ne provis klarigi ke sxi ne estas Mariano.
"Li ja kredas ke mi estas lia cxambristino," sxi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin."
Dirante tion, sxi trovis sin staranta antaux cxarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur gxi la nomo Sro. B. Kuniklo. Sxi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per sxtuparo timante ke sxi renkontigxos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaux ol sxi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.
"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti cxirkauxsendata de Kuniklo! Eble ankaux Dajna igos min porti por sxi depesxojn. Jen kio povus okazi. 'Frauxlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen gxis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al sxi resti en la domo."
Dum sxi parolis, sxi trovis sin en neta cxambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion sxi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, sxi estis tuj forlasonta la cxambron kiam okaze sxi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen sxi malsxtopis kaj almetis gxin al la lipoj. "Kiam ajn mi aux mangxas aux trinkas cxi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos cxi tiu boteleto. Mi tre esperas ke gxi denove grandigos min, cxar mi vere enuas esti tia malgrandajxeto kia nun mi estas."
Kaj tian efikon gxi fakte havis, efikon preskaux tujan; cxar antaux ol sxi eltrinkis duonon de la enhavo, sxi sentis la kapon premata kontraux la plafono, kaj devis klini la dorson por ke sxi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Suficxas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."
Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne cxesis, sed dauxradis gxis sxi devis stari sur la genuoj, kaj plu dauxradis gxis ecx por tio mankis spaco. Sxi klopodis kusxi sur la planko havante unu kubuton kontraux la pordo kaj la alian klinitan cxirkaux la kapo. Sed ankoraux plu sxi kreskis, kaj—jen, sxia lasta rimedo—sxi sxovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:
"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre felicxe por Alicio la sorcxboteleto jam plene efikis; sxi ne plu kreskis, tamen sxia nuna amplekso estis por sxi tre malkomforta, kaj cxar sxajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun cxambron, ni ne miru ke sxi nun farigxis tre malgaja.
"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "cxar tie ne okazis ke oni cxiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj cxirkaux-ordonigxis de musoj kaj kunikloj. Preskaux mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraux cxio, la cxitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi cxiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos gxin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"--diris sxi per malgaja vocxo "almenaux tie cxi ne estas spaco por kreski plu. Cxu sekvas do (pensis sxi) ke mi neniam farigxos pli agxa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam farigxi maljunulino! Sed aliflanke, devi cxiam lerni la lecionojn, ho, mi ne sxatus tion!"
"Vi stulta Alicio," sxi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn tie cxi? Apenaux estas spaco por vi, kie do lokigxus lernolibroj?" Kaj tiamaniere sxi dauxrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraux si.
[Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.]
Post kelkaj momentoj sxi cxesis paroli kaj auxskultis, cxar sxi auxdis ekster la cxambro ies vocxon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn--" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laux la sxtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por sercxi Marianon. Pro timo al li, sxi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuigxis. Sxi ja forgesis ke nun sxi estas preskaux miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi gxin.
Laux la auxdataj sonoj la Kuniklo alvenis gxis la pordo, kaj klopodadas malfermi gxin. Sed, cxar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj cxar Alicio forte premas gxin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Sxi auxdis gxin diri al si: "Do, mi cxirkauxiros kaj enigxos tra la fenestro."
"Vi ne faros tion" pensis Alicio. Atendinte gxis sxi auxdas la Kuniklon apude sub la fenestro, sxi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon sxi ricevis nenion, sed auxdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio sxi konkludis ke gxi falis en kukumejon, aux en ion tiuspecan.
Post unu momenton sxi auxdis tre koleran vocxon (certe la vocxon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia vocxo de sxi nekonata: "Se placxas, Mosxto, jen mi tie cxi. Mi fosas pomojn."
"Fosas pomojn? Cxi tien, sencerbulo, kaj eligu min el cxi tio." (Denove auxdigxas sonoj de frakasata vitro.)
"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"
"Brako, Ekscelenco." (Laux la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)
"Cxu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Gxi ja sxtopas la tutan fenestron."
"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraux cxio, gxi estas brako."
"Nu, gxi ne devas esti tie, kio ajn gxi estas. Vi iru tuj kaj forprenu gxin."
Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio auxdis flustrajxojn: ekze.,
"Mi ne sxatas gxin, Mosxto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, malkuragxulo."
En la fino sxi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Cxi tiun fojon sxi auxdis du timkriojn, kaj ankaux duobligxis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, cxar mi ja ne volas resti tie cxi eterne."
Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj vocxoj ne malmultaj ekparolis cxiuj kune. Sxi elauxdis nur la sekvantajn:
"Kie la alia sxtupetaro?--Mi ja devis alporti nur unu, la
alian Bil alportas—Bilcxo, gxin starigu tie cxi—Jen en
cxi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! antaux cxio necesas
kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne gxenu
vin, ili jam suficxe tauxgas—Vi, Bil, ekkaptu cxi tiun
sxnuron—Cxu la tegmento subtenos la premon?--Gardu vin,
jen malfiksigxinta ardezajxo—Ho, gxi jam falas, gardu la
kapojn sube--(Lauxta frakaso)--Nu, kiu fusxis tion?--Mi
kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?--Ne, mi
ne volas, vi rampu mem—Tion ne mi, Bil devas—Bil, la
mastro ordonas ke vi derampu."
"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Cxiujn malagrablajxojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallargxa, sed malgraux cxio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Sxi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis gxis sxi auxdis tutapude en la tubo cxirkauxgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca gxi estis, sxi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' sxi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende auxskultis.
Unue sxi auxdis lauxtan hxoron:
"Jen Bil tie supre! Pafigxis el tubo!! Falas teren!!!"
Poste la vocxo de l' Kuniklo diranta tutsole: "Kaptu lin, vi cxe la barilo." Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza vocxaro:
"Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi
okazis, kunulo—Diru al ni--"
Auxdigxis responde tre malforta sibla vocxo ("jen la vocxo de Bil," pensis Alicio).
"Nu, apenaux mi scias—ne pli, dankojn—jam
mi refortigxas—mi estas tro konfuzita por
rakonti—io—kvazaux risorte—atakis min—kaj
mi pafigxis supren kiel raketo—jen cxio."
"Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.
"Ni devas ekbruligi la domon," diris la vocxo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej lauxte "se vi tion atencos, mi instigos kontraux vi Dajna'n."
Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. Laux sxi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.
Post unu, du momentoj denove komencis cxirkauxmovigxo, kaj la Kuniklo auxdigis sin dirante: "Suficxos por komenco unu plena pusxcxaro."
"Plena pusxcxaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne dauxris longe, cxar en tiu sama momento, ensxutigxis tra la fenestro, kun kvazaux-hajla bruo, amaso da sxtonetoj, kaj kelkaj el ili ecx frapis al sxi la vizagxon. Sxi diris al si: "Tion mi tuj cxesigos," kaj aldonis lauxte: "Se vi ree faros tion, mi Dajna'n...."
Denove la tuja kaj plena silento!
Alicio surprize rimarkis ke la sxtonetoj kusxantaj sur la planko cxiuj sxangxigxas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la felicxa ideo "Se mi mangxos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpsxangxo, kaj cxar nun tia sxangxo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga."
Sxi do englutis unu, kaj kun granda gxojo konstatis ke sxi tuj komencas malkreski. Tuj kiam sxi estis suficxe malalta por trairi la pordon, sxi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante sxin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkajxon el boteleto. Cxiuj sin jxetis al Alicio, sed sxi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaux trovis sin staranta sekure en densa arbaro.
"Kaj nun," diris al si Alicio cxirkauxvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski gxis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan gxardenon."
Sendube tre bona plano! sed, bedauxrinde, sxi ne havis ecx la plej malgrandan ideon kiamaniere sxi devos plenumi gxin. Dum sxi sercxe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris sxian atenton.
Jen grandega hundido de alte rigardis sur sxin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tusxi sxin. "Ho, vi dorlotajxeto," diris sxi en sia plej dorlota vocxo, kaj penis fajfi al gxi. Sed interne sxi tre timis pensante ke gxi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formangxi sxin, malgraux la dorloto.
Apenaux konsciante kion sxi faras, sxi levis malgrandan brancxeton kaj tenis gxin antaux la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun lauxta gxojbojo, kaj jxetinte sin sur la brancxeto sxajnigis mortskui gxin.
Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaux granda kardo. Tuj kiam sxi reaperis sur la alia flanko, brancxeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro gxia arda deziro gxin kapti, tute renversigxis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaux oni ludus kun tircxevalo, kaj en cxiu momento atendante ke sxi estos piedpremata, ree cxirkauxkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinjxetoj; cxiufoje gxi nur malmulte antauxen kuris, sed multe kuris malantauxen. Sencxese gxi rauxke bojadis, gxis fine gxi sidigxis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendigxanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.
Tiu momento sxajnis al Alicio oportuna por forkuro. Sxi tuj ekkuris, kaj ne cxesis kuradi gxis sxi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado farigxis apenaux auxdebla.
"Tamen gxi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraux ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el gxiaj folioj sxi dauxrigis: "Mi tre volus instrui al gxi lertfarajxojn, se nur mi estus... tauxgegranda. Ho, preskaux mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aux mangxu ion. Sed jen la cxefa demando: kion trinki aux mangxi."
Alicio cxirkauxrigardis sur cxiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion sxi vidis kiu havis la aspekton esti la tauxga mangxajxo. Sed jen, apud sxi, staris granda fungo, egale alta kun sxi mem. Esplorinte gxin, sube kaj cxirkauxe, sxi decidigxis esplori ankaux la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, sxi havis la okulojn gxuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, sxi ekvidis grandan bluhauxtan rauxpon kiu serene fumas longan turkan pipon.