La Aventuroj de Alicio en Mirlando · Lewis Carroll (translated by Elfric Leofwin Kearney)

Chapter 3: Post Stranga Vetkuro Sekvas Stranga Mus-Tejlo

La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluigxinta al la korpo: cxiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekigxi? Ili interkonsiligxis pri tio, kaj post kelke da minutoj sxajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaux al personoj jam longe konataj. Sxi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino farigxis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli agxa, kaj pro tio mi scias pli." Cxar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj cxar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.

Fine la Muso, kiu sxajne estis auxtoritatulo, ekkriis: "Vi sidigxu cxiuj, kaj auxskultu min. Mi tre baldaux igos vin suficxe sekaj!"

Ili do sidigxis, cxiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, cxar sxi havis fortan antauxsenton, ke sxi nepre suferos malvarmumon, se sxi ne baldaux resekigxos.

"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "cxu cxiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigajxo kiun mi konas. Silentu cxiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaux subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimigxis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkigxo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio--'"

"Ho, ve!" gxemis la Loro, frosttremante.

"Pardonu," diris la Muso tre gxentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "cxu vi parolis?"

"Ne mi," la Loro rapide respondis.

"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi dauxrigu. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio farigxis liaj partianoj, kaj ecx Stigando la patrujama cxefepiskopo de Canterbury trovis gxin[2] konsilinda--"

"Trovis kion?" diris la Anaso.

"Trovis gxin," la Muso respondis iom malafable. "Cxu vi ne komprenas kion signifas 'gxi'?"

"Nu, mi tre bone komprenas kion 'gxi' signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte 'gxi' estas rano aux vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la cxefepiskopo?"

"Tiun demandon la Muso ne atentis sed dauxrigis rapide: 'trovis gxin konsilinda iri kun Edgar Atheling por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj--' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" gxi diris abrupte, alparolante Alicion.

"Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie. "Via rakonto ne sekigas min."

"Kon-sid-er-ad-inte la jxus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke cxi tiu kunsido tuj fermigxu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn."

"Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem."

La Agleto deklinis la kapon por kasxi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis auxdeble. La Dodo per vocxo ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kauxko'-vetkuro."

"Kio do estas Kauxko?" diris Alicio. Tiun demandon sxi faris, ne dezirante la informon, sed nur cxar sxi rimarkis ke la Dodo pauxzas kaj sxajne opinias ke iu devas paroli, kaj cxar neniu alia montris la inklinon paroli.

La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi gxin estas per la ago mem." (Kaj cxar ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo arangxis gxin.)

Unue, gxi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, gxi starigis cxiujn partoprenontojn cxe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laux angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" sed cxiu devis komenci kaj cxesi la kuradon laux sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finigxis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, cxiuj tute resekigxis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kauxko finigxis."

Cxiuj amasigxis cxirkaux la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis?"

Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Gxi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Sxejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:--"Cxiuj venkis, kaj cxiu devas ricevi premion."

Plena hxoro da vocxoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos?"

"Ja sxi kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasigxis cxirkaux sxi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, ensxovis la manon en sian posxon kaj felicxe trovis tie pakajxeton da sukerajxoj (kiujn per bonsxanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin sxi disdonacis kiel premiojn. Suficxis gxuste por donaci al cxiuj po unu.

"Sed sxi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.

"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

"Kion alian vi havas en la posxo?" Alicio respondis malgxoje ke "nur fingroingon." "Gxin transdonu al mi," diris la Dodo.

Denove cxiuj amasigxis cxirkaux sxi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti cxi tiun elegantan fingroingon." Cxe la fino de tiu mallonga parolo cxiuj aplauxdis.

[Ilustrajxo: LA DODO SOLENE PREZENTAS
AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON.]

Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed cxiuj tenadis sin tiel serioze ke sxi ne kuragxis ridi. Ankaux cxar sxi ne povis elpensi ion dirindan, sxi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.

Kaj nun sekvis la mangxado de la sukerajxoj. Tio kauxzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokigxis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen cxio fine elfarigxis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke gxi rakontu al ili ion plu.

"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kauxzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn sxi aldonis per tre mallauxta flustro, ektimante ke gxi ree ofendigxos.

"Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malgxoja."

"Mi vidas ke gxi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro gxian voston, "sed kial vi gxin nomas malgxoja?" Kaj dum la dauxro de la rakonto sxi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke sxia koncepto pri gxi enhavis kune la ideojn de ambaux tejlajxoj. Jen la vostrakonto aux rakontvosto:

Furi' diris al
Mus', kiun
trafis
li jxus,
'Ni havu
proceson,
procesos mi
vin! Ne ekpenu
rifuzi; tio,
nur por amuzi
min, estas
necesa; defendu
do vin!'
'Ne utilus,
sinjor';
diris mus' kun
fervor'--
'Sen jugxistoj
procesi
tempperdo
ja estas.'
'Mi vin
jugxos
tutsole'
--diris li
ruzparole.
Li muson
kondamnis;
nun
sola
li
restas.

"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?"

"Pardonu," respondis sxi tre humile, "vi jam alvenis cxe la kvina vostkurbo, cxu ne?"

"Mi ne!" ekkriis la Muso.

"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jxetante post si la riprocxon:

"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajxo."

"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocxo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataux respondi, la Muso nur grauxlis kolere.

"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio lauxte kriis al la foriranta Muso. Poste cxiuj kriis hxore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pasxojn, kaj malaperis.

La Loro malkontente diris: "Estas domagxo ke gxi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la busxon, panjo; vi ja difektus la paciencon ecx al ostro."

"Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie cxi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaux sxi volis mem auxdi siajn pensojn, "sxi ja kapablus tuj reporti gxin."

"Kiu do estas Dajna, se estas permesite tion demandi," diris gxentile la Loro. Alicio respondis avide, cxar cxiam sxi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "Dajna estas mia kato. Sxi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus ecx imagi; kaj se vi vidus sxin birdkaptanta,..."

Tiuj vortoj kauxzis inter la cxeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, cxar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorgxo, sxi devas hejmenigxi. La kanario kriis per trempepanta vocxo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kusxigxi."

Pro diversaj tiaj pretekstoj cxiuj foriris unu post alia, gxis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta Dajna'n!" sxi diris melankolie. "Supre en la hejmo cxiuj sxatas sxin, cxi tie funde, neniu. Tamen, laux mi, sxi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna, vi kara Dajna, cxu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malgxoja, sxi denove ekploris.

Post iom da tempo, ekauxdante kelkajn piedpasxetajxojn, sxi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.