La Aventuroj de Alicio en Mirlando · Lewis Carroll (translated by Elfric Leofwin Kearney)

Chapter 2: La Lageto Farita El Larmoj

"Neniam mi spertis tiajxo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco sxi ecx forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongigxas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaux, piedetoj miaj!" (Kiam sxi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongigxo ili jam farigxis tute malproksimaj, kaj apenaux sxi povis vidi ilin.)

"Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaux vestos al vi la sxtrumpojn kaj sxuojn? Kompreneble ne mi; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; cxar se ili ofendigxos, ili eble rifuzos marsxi laux mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj."

Sxi ecx elpensadis detale kiel sxi faros la necesajn arangxojn. "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio sxajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankaux la adreso estos tre stranga:

_Al lia Mosxto la Dekstra Piedo Alicia,
sur la Tapisxeto
apud Fajrgardilo
(Kun amsalut' de Alicio)._

Ho, kian sensencajxon mi parolas!"

En tiu momento sxia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto sxi levis la oran sxlosileton kaj rapidis al la gxardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, sxi apenaux povis, kusxante sur la planko, rigardi per unu okulo en la gxardenon, kaj la tasko enigxi en gxin farigxis ja pli ol iam utopia. Sxi sidigxis kaj denove ekploris.

"Vi devas honti," sxi diris al si, "vi granda bubino!" (sxi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj cxesu!" Malgraux tiu akra sinriprocxo, sxi ne cxesis la ploradon, gxis sxi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin cxirkaux sxi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaux la tutan plankon de la halo.

Post ne longa tempo sxi auxdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forvisxis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino! Se mi igos sxin atendi, sxi tute furiozigxos!"

Cxar Alicio jam farigxis preskaux senespera, sxi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo suficxe apudigxis, sxi ekparolis per tre mallauxta timplena vocxo: "Se al vi placxos, Sinjoro:--"

La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per cxiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!

Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj cxar estis en la halo tre varme, sxi longadauxre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:--

"Hieraux cxio okazis lauxrutine, sed hodiaux ja cxio estas stranga! Cxu dum la nokto mi sxangxigxis? mi esploru tion. Cxu vere mi estis sama kiam mi levigxis hodiaux matene? Mi kvazaux memoras ke mi sentis min iom sxangxigxinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj sxi kategorie pripensis cxiujn samagxajn knabinetojn kiujn sxi konas, por certigxi cxu sxi sxangxigxis en iun el ili.

"Mi certe ne estas Ado, cxar sxia hararo falas sur la sxultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaux mi ne estas Mabelo, cxar mi scias multe da lernajxoj, kaj sxi scias ja tre, tre malmulte. Ankaux sxi estas si, kaj mi mi, kaj... ho, mi tute konfuzigxas! Mi provu cxu mi ankoraux scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas cxefurbo de Parizo, Parizo cxefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre sxangxigxis en Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'"

Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam sxi ripetas parkerajxojn, sxi komencis tiun konatan poemon. Sed sxia vocxo sonis rauxka kaj nepropra, kaj ecx la vortoj ne tute similis la originalajn.

_Rigardu! Jen la krokodil'!
La voston li netigas;
Sxprucante akvon el la Nil'
La skvamojn li briligas._

_Senmova restas la busxeg',
Li ungojn kasxas ruze;
Jen fisxoj nagxas tra l' kaveg'
Frapfermas li amuze._

"Jen certe ne la gxustaj vortoj," diris Alicio malgxoje, kaj denove la okuloj plenigxis de larmoj, dum sxi dauxrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraux cxio; sekve mi devos logxi en tiu sxia mallargxa maloportuna domacxeto; mi havos neniun sxatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidigxis. Se mi estos Mabelo, mi restos cxi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon cxe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa vocxo 'Resupreniru, karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj poste, se mi sxatos esti tiu persono, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos cxi tie, gxis mi farigxos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie cxi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon."

Dirante tion sxi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke sxi vestis—dum sxi babilas—unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.

"Kiel ajn mi faris tion?" pensis sxi. "Mi ja denove malkreskas."

Sxi starigxis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun sxi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraux rapide malkreskas. Certigxinte ke tion kauxzas la ventumilo, sxi tuj lasis gxin fali, kaj per tio apenaux sxi evitis la malagrablajxon malkreski gxis nulo.

"Jen evito vere mirakla! Cxar preskaux mi nuligxis!" diris Alicio, iom timigita per la subita sxangxo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraux ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la gxardenon." Sxi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! gxi refermigxis, kaj jen la ora sxlosileto kusxis, kiel antauxe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol cxiam," sxi plordiris, "cxar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble."

En la momento kiam sxi diris tion, sxia piedo glitis, kaj sxi trovis sin plauxde enfalinta en salan akvon. Subakvigxinte gxis la mentono, sxi unue supozis ke sxi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmigxi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis cxe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmasxinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantauxe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaux cxio, stacidomo.) Tamen post nelonge sxi sciigxis ke sxi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn sxi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" diris sxi, cxirkauxnagxante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaux cxio ja estas stranga."

En tiu momento sxi ekauxdis ke io ne tre malproksime de sxi cxirkauxbaraktas en la lageto, kaj sxi nagxis en la direkto de la plauxdado por esplori kio gxi estas: unue sxi supozis ke la besto nepre estos aux rosmaro aux hipopotamo; sed rememorante ke sxi mem nun estas tre malgranda, sxi fine konstatis ke gxi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel sxi mem.

"Cxu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli cxi tiun muson? Cxio estas tiel neordinara cxi tie, ke kredeble gxi havas la kapablon paroli, kaj almenaux ne malutilos provi gxin." Do sxi ekparolis per: "Ho muso, cxu vi konas la elirejon el tiu cxi lageto? Mi tre lacigxas, ho Muso, cxirkauxnagxante en gxi." (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; sxi neniam gxis tiu tago alparolis muson, sed sxi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Muso—de muso—al muso—muson—ho muso!")

La Muso rigardis sxin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al sxi palpebrumante per unu okuleto.

"Gxi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve gxi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraux la fakto ke sxi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj!) Sxi do rekomencis france, dirante "ou est ma chatte?" (la unua frazo en sxia lernolibro).

La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj gxia tuta korpo timskuigxis.

"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke sxi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn."

"Ne—amas—katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla vocxo. "Cxu vi, se vi estus mi, amus la katojn?"

"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne kolerigxu. Malgraux cxio, mi tre sxatus montri al vi nian katon Dajna; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi sxin. Sxi estas la plej kara dorlotajxo en tuta la mondo,"--Alicio malvigle sencele nagxetis dum sxi parolis--"kaj tiel komforte sxi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj visxante la vizagxon; ankaux tiel bela molajxo por dorloti sur la genuoj, ankaux tiel lerta muskaptisto—ho, pardonu," denove ekkriis Alicio, cxar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve sxi estis certa ke gxi tre profunde ofendigxis, kaj sxi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna."

"Ni ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis gxis la lasta vostharo. "Cxu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon? Cxiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malgxentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam auxdigu antaux mi ecx la nomon kato!"

"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. "Cxu vi... cxu vi sxatas... la hundojn?"

La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide dauxrigis:--

"Proksime de nia domo logxas bela, cxarma, hundeto, kiun mi tre sxatus ke vi vidu. Gxi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Gxi kapablas realporti la ajxojn forjxetitajn; gxi petas mangxajxon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn cxiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori ecx la duonon da ili. Gxi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro gxiaj kapabloj gxi valoras mil spesmilojn. Li certigas ke gxi mortigas cxiujn ratojn kaj... Ho, ve! ve! Denove mi ofendis gxin." Cxar jen! la Muso nagxas for, for per cxiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plauxdbruon.

Sxi realvokis gxin per sia plej dolcxa tono. "Vi kara Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne placxos." Auxdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renagxis al sxi. Gxia vizagxo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallauxta tremanta vocxo gxi diris: "Ni nagxu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnagxon, cxar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso nagxis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangajxoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua nagxis Alicio; post sxi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo cxiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.