La Aventuroj de Alicio en Mirlando · Lewis Carroll (translated by Elfric Leofwin Kearney)

Chapter 11: Kiu Forsxtelis La Tortojn?

Kiam ili alvenis, la Keraj Geregxoj jam sidis sur sia trono, cxirkauxite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaux la tuta aro da ludkartoj.

Jen antaux la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda fercxeno, kaj gardis lin du soldatoj, cxiuflanke po unu. Apud la Regxo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu cxi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulajxon pergamenan. En la mezo de la jugxejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis sxi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn."

Tamen, konkludinte el la mienoj de la cxeestantoj ke tio ne okazos, sxi—por pasigi la tempon—komencis cxirkauxrigardi.

Gxis la nuna momento neniam en la tuta vivo sxi cxeestis jugxejon; tamen sxi estis iom leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente sxi konstatis ke sxi povas facile identigi preskaux cxion en la cxambro.

"Jen," sxi komencis, "sub la granda peruko, jen la jugxisto."

Sendube! Sed li estis ankaux la Regxo, kaj cxar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi kiel, vidu la ilustrajxon sur pagxo 120 [LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaux la krono certe ne sidis konvene.

"Kaj jen," pensis Alicio dauxrigante la klasifikon, "la jxurintarejo, kaj jenaj dekdu kreitajxoj—sxi nepre devis uzi tiun vorton, cxar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj—supozeble estas la jxurintoj."

Sxi du, tri fojojn ripetis la vortojn "jxurintoj, jxurintarejo," cxar sxi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj sxiaj samagxuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.

La dekdu jxurintoj skribadis (cxiuj senescepte) sur ardezajxoj.

"Kion ili faras?" sxi flustris al la Grifo, "ja antaux komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."

"Ili skribas cxiu sian propran nomon," la Grifo mallauxte respondis, "pro la timo ke antaux la finigxo de l' proceso ili forgesos gxin."

"La stultuloj!" Alicio komencis per lauxta indigna vocxo, sed tuj cxesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la jugxejo," kaj la Regxo, almetinte la okulvitrojn, cxirkauxrigardis por sciigxi kiu parolas.

Alicio povis certigxi, same kvazaux sxi rigardus la ardezojn de malantaux iliaj sxultroj, ke cxiuj jxurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj ecx sxi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finigxos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksajxon!"

La grifelo de unu jxurinto komencis grinci. Tion kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, cxirkauxirinte la jugxejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaux li, sxi tre baldaux sukcesis forsxteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte sxi klopodis ke la jxurinteto (gxi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien gxi malaperis. Li do, post longa cxirkauxsercxado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis tio, cxar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon.

"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Regxo.

Laux tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulajxon, kaj legis lauxte:

_La Kera Damo bakis tortojn
En iu somertago!
Lakeo sxtelis tiujn tortojn
Kaj kasxis sub kratago!_

"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Regxo, direktante siajn rigardojn al la jxurintoj.

"Ne, ne ankoraux," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaux tio estas multe da procedoj."

"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Regxo.

La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj lauxte kriis:--"Unua atestanto!"

La unua atestanto estis la Cxapelisto. Li venis en la cxambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano.

"Pardonu, via Regxa Mosxto," li komencis, "ke mi kunportas cxi tiujn teajxojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraux finis la temangxadon."

"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"

La Cxapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la jugxejon kaj starigxis kune, brako en brako.

"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris.

"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaux sammomente.

"Elskribu tion," diris la Regxo al la jxurintaro.

Laux tiu ordono, la jxurintaro elskribis cxiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj!

"Demetu vian cxapelon," diris la Regxo al la atestanto.

"Gxi ne estas mia," kontrauxdiris la Cxapelisto.

"Do, sxtelita!" ekkriis la Regxo, turnante sin al la jxurintoj: cxiuj notis ke la cxapelo estas sxtelita.

"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Cxapelisto klarigis. "Propran cxapelon mi havas neniun. Mi estas ja Cxapelisto."

Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Cxapeliston. Sub sxia rigardego tiu paligxis kaj tremis.

"Vi diru vian evidencon," diris la Regxo. "Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin."

Tiu minaco ja ne kuragxigis la atestanton. Li sencxese sxangxis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuzigxo, li ecx elmordis grandan pecon el la tetaso anstataux el la buterpano!

En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kauxzo? Post ne longe sxi konstatis ke ankoraux unu fojon sxi komencas kreski. Unue sxi preskaux decidigxis starigxi kaj eliri la jugxejon. Tamen post plua pripenso, sxi opiniis ke estos pli bone resti kie sxi nun sidas, gxis manko da spaco devigos la eliron.

"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun trovigxis sidanta apud sxi. "Apenaux mi povas spiri."

"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas."

"Vi ne rajtas kreski tie cxi," diris la Gliro.

"Sensencajxo," rediris Alicio pli kuragxe. "Ankaux vi kreskas."

"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laux normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' jugxejo. La Damo dume ecx ne unu momenton cxesis rigardegi la Cxapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la jugxejon, sxi diris al unu el la cxambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Auxdinte tiun ordonon la Cxapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaux sxuoj fortremigxis de la piedoj.

"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Regxo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, cxu vi estas nerve afliktata, aux ne."

"Se placxas al via Regxa Mosxto," la Cxapelisto tuj komencis per tremanta vocxo--"mi estas malricxulo—kaj apenaux mi komencis mian temangxon—t.e. komencis antaux nur kelkaj tagoj—kaj pro la fakto ke la buterpano farigxis tiel maldika—kaj ke la teo tvinklis tiel forte--"

"Kio tio estas pri tvinklo?" la Regxo demandis.

"Gxi komencigxis per la Te--" diris la Cxapelisto.

"Kompreneble 'tvinklo' komencigxas per T" diris vigle la Regxo. "Cxu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?--vi dauxrigu!"

--"Mi estas malricxulo," la Cxapelisto rekomencis "kaj preskaux cxio pli malpli tvinklis post la teo, sed la Martleporo diris--"

"Mi ne diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi diris--" insistis la Cxapelisto.

"Mi tion neas," diris la Martleporo.

"Li neas 'tion'" diris la Regxo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris--" kaj la Cxapelisto cxirkauxregardis por vidi cxu ankaux li neos—sed la Gliro nenion neis, cxar li profunde endormigxis.

"Kaj poste," la Cxapelisto dauxrigis, "mi trancxis pli da buterpano--"

"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu jxurinto.

"Tion mi ne povas memori," respondis la Cxapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Regxo, "mi ekzekutigos vin."

La kompatinda Cxapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:--

"Mi—se placxas al via Regxa Mosxto—estas tre malricxa--"

"Konsente, tre malricxa vi estas je la parolarto," diris la Regxo, "gxin vi certe ne posedas."

Cxe tiu regxa sxerco, unu kobajo aplauxdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Cxar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la jugxejo grandan kanvassakon, kunligeblan cxe la busxo per sxnuretoj. En tiun sakon oni sxovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)

"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la jxurnaloj ke cxe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplauxdis, sed la aplauxdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la jugxejo.' Kaj gxis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas."

"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Regxo, "estas permesite al vi deiri."

"Mi ja ne povas," kontrauxdiris la Cxapelisto, "deiri pli malsupren, cxar jam mi staras sur la planko."

"Tamen vi povas decidi desidi tie," respondis la Regxo.

Cxe tio la alia kobajo aplauxdis kaj—estis subpremita.

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."

"Mi preferus hejmenigxi por dauxrigi la temangxadon," diris la Cxapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Regxo, kaj la Cxapelisto tuj eligxis la jugxejon, ecx ne revestinte la sxuojn.

--"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaux ol la oficisto atingis la pordon, jam la Cxapelisto tute malaperis.

"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Regxo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Sxi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaux la enveno; cxar sxi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komencigxis forta kaj konstanta ternado.

"Vi eldiru vian evidenc--" la Regxo nur komencis.

"Rifuzas!" diris la kuiristino.

La Regxo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallauxta vocxo diris:--

"Cxi tiun atestanton via Regxa Mosxto devas kros-ekzameni."

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Regxo diris rezignacie, "mi faros gxin laux mia eblo."

[Ilustrajxo: LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraux la kuiristino, gxis liaj okuloj preskaux tute fermigxis, li demandis per tre profunda vocxo:--"El kio oni faras tortojn?"

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma vocxo malantaux sxi.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la jugxejo! Subpremu lin! Pincxu lin! Sxiru al li la vangharojn!"

Dum kelkaj momentoj la tuta jugxantaro konfuzigxis, klopodadante eligi la Gliron. Kiam fine cxio retrankviligxis, la kuiristino jam malaperis.

"Ne grave estas," diris la Regxo. Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide dauxrigis, kaj aldonis per mallauxta vocxo al la Damo:

"Bonvolu, mia karulino, mem krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro la kapo al mi preskaux krevas."

Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfusxas la liston, kaj sxi tre miris kian sxajnon havos la venonta atestanto; "cxar," sxi diris al si, "oni gxis nun ricevis tre malmulte da evidenco."

Imagu al vi sxian surprizon kiam sxi auxdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla vocxeto ellegi la nomon "Alicio."