La Aventuroj de Alicio en Mirlando · Lewis Carroll (translated by Elfric Leofwin Kearney)

Chapter 10: La Omara Kvadrilo

La Falsa Kelonio profunde ekgxemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedajxo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorgxemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.

"Li kondutas same kvazaux li havas oston en la gorgxo," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la vocxpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis:

"Eble vi ne logxis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaux vi neniam estas prezentita al Omaro--(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis--' sed rapide haltigis sin kaj diris anstatauxe 'Mi neniam')--do vi ecx ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo."

"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca gxi estas?"

"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formigxas en unu rangon laux la marbordo--"

"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis cxiujn meduzojn--"

--"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.

--"Oni du fojojn antauxen iras--"

--"cxiu kun sia kundancanta omaro,"--ree interrompis la Grifo.

--"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio--"du fojojn antauxen iras, turnigxas kun la kunulo--"

--"Sxangxas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.

--"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja jxetas la--"

--"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.

--"Kiel eble plej malproksimen en la maron--"

--"Nagxsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraux pli ekscitite.

--"Renversas sin en la maro--" dirante tion ecx la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj.

--"Denove sxangxas la kunulon--" Cxi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke sxajnis al Alicio ke sxiaj oreloj krevas.

--"Renagxas al tero, kaj—jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallauxtigis la vocxon, kaj ambaux bestoj kiuj jxus freneze cxirkauxsaltis, ree sidigxis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.

"Gxi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.

"Cxu vi volus vidi iometon da gxi?" demandis la Falsa Kelonio.

"Ho, mi tre sxatus gxin," respondis Alicio.

"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"

"Ho, vi kantu," diris la Grifo, "cxar mi forgesis la vortojn."

Ili do komencis danci cxirkaux Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj pasxoj, ili piedpremis al sxi la piedfingrojn. Ambaux markis la taktojn svingante la dekstran antauxpiedajxon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:--

_"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende gxemas;
"Cxar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas!
Kelonioj kaj omaroj je fervoro cxiuj bolas,
Kaj atendas vin sur sablo! Cxu vi ankaux danci volas?
Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni?
Vi konsentas. Cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni._

_Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita!
Esti kun omar' kunulo for en maron forjxetita!"
"Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme,
"Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme.
Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni,
Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni._

_Fisxamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj;
Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj!
Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo!
Do, ne timu! Cxar sur ambaux bordoj jen por vi patrujo.
Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni?
Vi konsentas, cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"_

Kiam la dancado finigxis, Alicio interne sentis ke gxi estas teda kaj ecx ne sendangxera por sxi; tamen sxi diris gxentile:--

"Mi tre dankas; mi tre interesigxis vidante la dancadon; kaj speciale placxis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango."

"Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin?"

"Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en la frit--"

"Pri Lafrito, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas?"

"Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn en la busxoj; ankaux ili estas kovritaj per paneroj."

"Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro la marvisxo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi ne eraras, kaj la kauxzo ja estas--"

En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante al la Grifo: "Vi diru al sxi pri la kauxzo kaj cxion tion."

"La kauxzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun omaroj; do, oni jxetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre longan falon; do, la vostoj fiksigxis en la busxoj, kaj oni ne povis malfiksi ilin; do—jen cxio."

"Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Gxis hodiaux mi sciis tre malmulte pri merlangoj."

"Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi placxos," diris la Grifo. "Cxu vi scias kial oni nomas tiun fisxon merlango?"

"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"

"Cxar gxia lango estas cxiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj la maron gxi prefere silabas per 'e' nur pro gxia partianeco por la Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira vocxo gxi kantis 'pli apude al Francujo.'"

(En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni gxin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon uxhajting. Jen la teksta dialogo:--

"Cxu vi scias kial oni nomas gxin merlango?" diris la Grifo.

"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"

"Gxi poluras la bot-kaj sxuojn," diris tre solene la Grifo.

"Pol-ur-as la bot-kaj sxu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kasxitan signifon.

"Per kio oni poluras viajn sxuojn?" demandis la Grifo.

Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaux ol respondi:

"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aux iu alia nigrigilo."

"Tie cxi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda vocxo, "oni poluras botojn per blankigilo. Do, vi nun komprenas.")

"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole.

"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinajxojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la dangxero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn pie diri la veron—ni metas sub la piedoj algojn, efektive cxion verdan, cxar, bedauxrinde, ne cxiuj niaj gejunuloj estas instinkte verd-iremaj."

"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraux pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantauxen Sinjoro! oni ne bezonas vin.'"

"La Merlangoj ja cxiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojagxi ien en la maro."

"Cxu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite.

"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "cxar dum la vojagxo li eble bezonos reklami siajn komercajxojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi sengxene al la demando: 'Cxu vi havas afisxon?' nur montrante al gxi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakajxoj, jena fisxo!'"

Cxar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fisxa afisxo, la Falsa Kelonio ofendigxis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili sian historion.

"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiauxa mateno," diris Alicio naive, "cxar ne utilus priparoli la antauxajn tagojn, ecx la hierauxan, pro tio ke mi ne estis la sama persono."

"Cxion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio.

"Ne, ne! la aventurojn antaux cxio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon."

Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam sxi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco sxi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaux bestoj tre alproksimigxis al sxi—cxe cxiu flanko po unu—kaj tre largxe malfermis la okulojn kaj busxojn. Tamen dum la rakontado sxi iom post iom farigxis pli sinfida.

La auxskultantoj restis tute trankvilaj gxis sxi rakontis pri la deklamo (antaux la Rauxpo) de la poemo "Patro Vilcxo." Kiam sxi diris al ili ke la vortoj elvenis el la busxo tute malpravaj, la Falsa Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto."

"Apenaux povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo.

"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis.

Post kelkaj momentoj gxi diris:--

"Mi do tre sxatus auxskulti, se la Frauxlino volus nun deklami ian versajxon. Vi ordonu ke sxi komencu."

Li rigardis la Grifon kvazaux li kredas ke gxi havas la rajton ordoni sxin.

"Vi starigxu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu 'la Dormemulo.'"

"La kreitajxoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkerajxojn same kiel se mi estus en la lernejo."

Tamen sxi levigxis kaj komencis la deklamon, sed sxia kapo plenigxis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaux sxi konsciis kion sxi diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:--

_Jen la vocx' de l' Omar'! mi auxdis la krion,
"Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!"
La hararon netigas en cxiu okazo
La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo.
Kiam seka la sablo, li kvazaux monarhxo
Malestime parolas ecx pri la sxarko.
Kiam tajdo kun sxarkoj amase enfluas
Malfiera la vocxo per kiu li bruas._

"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn mi lernis en la infaneco," diris la Grifo.

"Tiujn vortojn mi neniam auxdis gxis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "gxi ja estas nur sensencajxo."

Alicio diris nenion. Fininte la verson, sxi sidigxis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris cxu iam sxia vivo refarigxos ordinara.

"Mi tre volus scii la klarigon de cxio tio," diris la Falsa Kelonio.

"Sxi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson."

"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi gxin per la nazo."

Alicio havis nenion por diri; sxi nur rigardis ilin senhelpe.

"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "gxi komencigxas per la vortoj 'Lian domon pasante--'"

Alicio ne kuragxis malobei, kvankam sxi estis certa ke cxio nepre elvenos malprave. Per tremanta vocxo sxi eldiris:--

_Lian domon pasante, per unu okulo
Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo.
La pantero englutis ja cxion gluteblan,
Al la gufo lasante nenion mangxeblan.
La festeno finigxis: al la guf' li permesis
La kuleron enposxi; li mem ne forgesis
La trancxilon enpaki virinan en mufon
Kaj per tio li ankaux distrancxis la--!_

En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis sxin:--

"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versacxojn, ne dume klarigante ilin? Gxi estas ja la plej konfuziga lingvajxo kiun iam en la vivo mi auxskultis."

"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaux mi opinias ke estos bone ne plu dauxrigi tiun deklamajxon." Ankaux Alicio tre gxoje konsentis.

"Cxu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?" proponis la Grifo "aux cxu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi?"

"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos." Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite:

"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por sxi 'Kelonia Supo.'"

La Falsa Kelonio ekgxemis profunde, kaj kantis per vocxo iafoje plorsufokita:

_Supo alloga de verda kolor'
Preta je la sepa hor'!
De la vespero la cxefa glor'!
Supo vespera, bela vi Sup'!
Supo vespera, bela vi Sup'!
Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera
Bela, ho bela vi Sup'!_

_Ho, bela Supo! pli bona ol truf',
Ol supo el bovida huf'!
Cxion fordonus mi por suf--
--icxe da vi, ho bela vi Sup'!
--icxe da vi, ho, bela vi Sup'!
Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!
Bela, ho bela vi Sup'!
--VI SUP'!_

"Denove la hxoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio nur komencis rekanti gxin, de iu malproksima loko auxdigxis lauxta ekkrio:--

"La proceso komencigxas!"

"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte sxin per la mano, gxi rapidis for, ne atendante la finon de la hxoro.

"Pri—kio—oni—pro—cesas?" Alicio dum la kurado demandis spiregante; sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin—pli kaj pli mallauxte—la vocxo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantajxon:

_Su-upo ve-espera! Supo ve-espera!
Bela, ho bela vi Sup'!_