La Aventuroj de Alicio en Mirlando · Lewis Carroll (translated by Elfric Leofwin Kearney)

Chapter 1: Mirinda Falego!

Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuigxis pro senokupo. Unu, du foje sxi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en gxi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis sxi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Sxi do ekpripensis—ne tre vigle cxar la tago estis varma, kaj sxi sentis sin tre dormema—cxu la plezuro fari cxenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerugxaj okuloj.

Tio ja ne estis tre mirinda, ankaux ne sxajnis al Alicio tre eksterordinare auxdi la kuniklon diranta al si:--

"Ho, ve! mi malfruos!"

(Kiam poste sxi pripensadis la aferon, sxajnis al sxi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, gxi sxajnis al sxi tute ordinara.)

Tamen, kiam la kuniklo el sia vesxta posxo eligis posxhorlogxon, kaj, rigardinte gxin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, cxar subite frapis sxin la ideo, ke neniam antauxe sxi vidis kuniklon kiu havas vesxtposxon kaj posxhorlogxon. La scivolemo en sxi ekflamigxis! Tuj sxi ekkuris post gxi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskajxa barilo gxustatempe por vidi la kuniklon malaperi en gxin.

Ne konsiderinte ecx unu momenton, kiamaniere sxi reeligxos, Alicio postkuris gxin en la tuneleton.

La tunelo, cxe la unuaj pasxoj, kondukis rekte antauxen, same kiel fervoja tunelo, sed poste deklinigxis malsupren kaj farigxis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceligxi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan sxakton.

Mi jxus diris "tre profundan." Nu, aux la sxakto estis efektive tre profunda, aux sxi falis tre malrapide; cxar dum la dauxro de tiu stranga defalo, ne mankis al sxi tempo por trankvile cxirkauxrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, sxi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio sxi alvenas; sed klopodis vane, cxar estis tie tro mallume. Tiam sxi ekobservis la murojn de la sxakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de sxrankoj kaj librobretoj; ankaux, tie cxi kaj tie, sxi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste sxi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktajxujon; sur gxi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por sxi granda cxagreno; cxar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis—nur blankan malplenon! Sxi ne volis lasi fali la fajencajxon, pro la timo mortigi per gxi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti gxin, preterpasante, en sxrankon.

[Ilustrajxo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO,
FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.]

"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri cxi tiu falego, cxiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ecx pri falo de l' supro gxis malsupro de l' sxtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ecx de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (Tion oni povas kredi.)

Malsupren, ankoraux malsupren! Cxu neniam la falo finigxos? "Mi volus scii," diris sxi lauxte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimigxas la ter-centron. Tio estus, laux mi, preskaux ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antauxe lernis en la lerncxambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis—pro manko da auxskultantoj—oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por sxi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la gxusta interspaco, sed en kian latitudon aux longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaux donis al sxi agrablajn sentojn.)

Post ne longe sxi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marsxas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj." (Cxe eksono de tiu strangajxo sxi certe ne sopiris auxskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi cxu tiu cxi lando estas Nov-Zelando aux Auxstralio?'" (Sxi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Cxu vi povus tion fari?) "Sed sxi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus sercxi la nomon ie sur la muroj surskribitan."

Malsupren, ankoraux malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaux denove ekparolis: "Hodiaux vespere Dajna tre sopiros min." (Dajna estas sxia kato.) "Mi esperas ke cxe la temangxo oni ne forgesos sxian subtason da lakto. Dajna, vi karul', ho se vi nur estus tie cxi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed cxu katoj mangxas vespertojn?" Alicio okaze nun farigxis dormema, kaj dorme ripetadis:--"Cxu katoj mangxas vespertojn? Cxu katoj mangxas vespertojn?" kaj iafoje sxi cxuis anstatauxe "Cxu katojn mangxas vespertoj?" (Cxar sxi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "cxuon" sxi esprimis.) Sxi sentis sin ekdormanta, kaj jxus komencis songxi ke sxi marsxas mano en mano kun Dajna kaj diras al sxi tre solene:--"Dajna, vi diru al mi la veron; cxu iam vi mangxis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite sxi falis plomp! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finigxis!

Pro la folioj sxi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn sxi rigardis supren. Super la kapo cxio estis malluma, sed rekte antaux sxi vidigxis longa koridoro, kaj jen forkuras tra gxi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte ecx unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj auxdis ke gxi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, cxielo savu miajn orelojn!"

En tiu momento sxi estis preskaux apuda; tamen, kiam sxi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj sxi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Cxirkaux la halo estis pordoj; sed cxiuj estis fermitaj. Alicio do marsxis laux unu flanko kaj remarsxis laux la alia penante malfermi la pordojn; sed cxiu el ili estis sxlosita, kaj Alicio malgxoje marsxis laux la mezo kaj demandis al si, cxu sxi jam neniam povos eliri la halon.

Subite sxi rimarkis antaux si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kusxis sur gxi unu ora sxlosileto. Tuj la ideo frapis sxin ke gxi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aux la seruroj estis tro grandaj, aux la sxlosileto tro eta, cxar neniun el ili gxi malfermis. Tamen, cxirkauxirante la duan fojon, sxi venis al malalta kurteno, kiun sxi antauxe ne rimarkis, kaj malantaux la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; sxi ensxovis la oran sxlosileton, kaj (ho, la gxojo!) gxi tauxgis.

Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke gxi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, sxi direktis la rigardojn,--tra la koridoreto—en—la plej belan gxardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel sxi sopiris eligxi tiun malluman halon, kaj cxirkauxvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolcxaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto sxi ne povus trairigi ecx la kapon! "Kaj ecx se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus tio sen la sxultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon teleskopigxi. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Cxar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis cxe sxi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaux nenio. Kompreneble neniel utilus staradi cxe la pordeto, sekve sxi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur gxi alian sxlosilon, aux eble libreton pri la arto teleskopigxi; cxi tiun fojon sxi trovis sur gxi boteleton ("kiu certege ne kusxis tie antauxe," diris Alicio) kun surskribajxo, ligita cxirkaux la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.

"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la sagxulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi cxu oni surskribis gxin per 'veneno.'" Cxar sxi ja antauxe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aux mortbruligxis, aux estis englutitaj de sovagxaj bestoj, aux suferis diversajn aliajn malagrablajxojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni gxin tenas tro longe; ankaux tio cxi, ke se oni tre profunde trancxos la fingron, gxi kredeble sangos; kaj neniam sxi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaux certe estas ke pli malpli frue gxi malordigos la internajxon.

Do, certigxinte ke cxi tiun botelon oni ne markis per 'veneno', Alicio kuragxis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta gxi estas," diris sxi. (Sxajnis al sxi esti rava miksajxo farita el cxeriztorto, sukerita ovajxo, ananaso, butersukerajxo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaux la boteleto malplenigxis!)


"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopigxas!" Kaj fakte gxuste tio okazis. Sxi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Sxia vizagxo heligxis, cxar nun sxi havas altecon gxuste tauxgan por transiri la pordeton en tiun belegan gxardenon. Tamen sxi decidis atendi ankoraux kelkajn momentojn por sciigxi cxu sxi malkreskos plue. Sxi sentis pri tio kelkan timon, "cxar"--diris sxi--"povas okazi ke mi malkreskos gxis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj sxi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis gxin!

Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, sxi decidis tuj iri en la gxardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, sxi eltrovis ke sxi ne havas la oran sxlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi gxin, (jen alia eltrovo!) sxi tute ne povis atingi gxin. Vidi gxin tra la vitro sxi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed gxi estis tro glitiga; kaj fine, ellacigxinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidigxis sur la planko kaj ekploris.

"Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Mi ordonas al vi tuj cxesi la ploron." Sxi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laux la konsilo!) kaj kelkfoje riprocxis sin tiel forte, ke sxi efektive devis plori; kaj sxi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke sxi trompis sin dum iu vetludo kiun sxi ludis kontraux si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre sxatis sxajnigi ke sxi estas du personoj.) "Sed tiu sxajnigo ne utilus nun"--sxi malgxoje ekpensis--"cxar ja restas da mi apenaux suficxe por fari ecx unu respektindan personon!"

Baldaux tamen sxia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kusxas sub la tablo: malferminte gxin, sxi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Mangxu Min."

"Nu," diris Alicio, "mi vin mangxos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la sxlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambauxokaze mi enigxos la gxardenon, kaj se nur okazos tio, ne tre gravas la kielo." Sekve sxi mangxis peceton de la kuko dirante al si "Laux kiu direkto, laux kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciigxi cxu gxi plialtigxas aux male; kaj tre surprizis sxin la konstato ke sxi restas konstante samalta. Kiam oni mangxas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por sxi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinarajxoj. Do, por ion okazigi, sxi laboradis per la dentoj gxis de la kuko neniom restis.