Estis terure malvarme; negxis kaj komencis farigxi malluma vespero; estis la lasta vespero de l' jaro, novjara vespero.
En cxi-tiu malvarmo, en cxi-tiu mallumo iris en la strato malricxa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; sxi ja portis pantoflojn, kiam sxi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre grandaj pantofloj, laste sxia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la strato, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon sxi ne povis trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi gxin kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la knabineto kun la nudaj piedetoj, rugxaj kaj bluaj pro malvarmo; en la malnova antauxtuko sxi havis amaseton da alumetoj kaj paketon sxi portis en la mano; la tutan tagon neniu acxetis alumetojn de sxi, nek iu donacis al sxi monereton; malsata kaj suferante de l' frosto sxi iris kun malgxoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La negxfloketoj falis sur sxiajn longajn, blondajn harojn, kiuj cxarme bukligxis cxirkaux la nuko, sed pri cxi-tiu ornamo sxi tute ne pensis. El cxiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato odoris bonege ansera rostajxo; estis novjara vespero, kaj pri tio sxi la tutan tempon pensis.
En anguleto inter du domoj -- unu staris iomete pli antauxe en la strato ol la alia -- tie sxi sidigxis metante la piedetojn sub sin; sed nun sxi sentis la froston ankoraux pli multe, kaj domen sxi ne kuragxis iri, cxar sxi ja neniujn alumetojn vendis, nenian monereton sxi ricevis; sxia patro batus sxin sendube, kaj estis malvarme ankaux dome; tie la tegmento kusxis preskaux sur la kapo, kaj la vento fajfe mugxis tra la cxambreto, kvankam oni sxtopis per pajlo kaj cxifonoj la plej grandajn fendojn.
La manetoj de la knabineto estis preskaux tute senvivaj pro malvarmo. Ho! alumeto povus fari bone al sxi. Se sxi nur kuragxus eltiri unu solan el la paketo, ekbruligi gxin kontraux la muro kaj varmigi la fingretojn cxe la flamo! Sxi eltiris unu, ritsx! Kiel gxi sxprucetis, kiel gxi brulis! Estis hela, varma flamo -- kvazaux kandeleto, kiam sxi tenis la maneton cxirkaux gxi! Kia mirinda lumado! Al la knabineto subite sxajnis, kvazaux sxi estus sidanta antaux granda ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno. La fajro tie brulas gaje, gxi varmigas tiel bone; sed! -- kio estas do tio! La knabineto jam proksimigis la piedetojn al gxi por varmigi ilin ankaux -- -- sed ho ve! estingigxis la flamo, la kameno malaperis, kaj sxi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la mano.
Sxi ekbruligis alian alumeton, gxi brulis, gxi lumadis, kaj en la loko kie la radioj falis sur la domon, la muro farigxis diafana kiel krepo; sxi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita de brilblanka tuko, kun bela porcelanajxo, kaj bonege vaporetis ansera rostajxo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraux pli belega: la ansero saltis el la plado, skuigxante gxi iris sur la planko, portante en la dorso trancxilon kaj forketon; gxi venis rekte al la knabineto; -- sed tiam estingigxis la alumeto, kaj nur la dika, malvarma muro restis videbla.
La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen sxi sidis sub la plej belega Kristnaska arbo; gxi estis ankoraux pli granda kaj pli ricxe ornamita ol tiu, kiun sxi vidis tra la vitra pordo cxe la ricxa komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj brancxoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj ornamas la butikfenestrojn, sxin rigardis. La knabineto etendis ambaux manetojn; -- tiam estingigxis la alumeto; la multaj kandeletoj de l' Kristnaska arbo levigxis pli kaj pli alten; sxi vidis, ke ili estas nun brilaj steloj; unu stelo falis lasante sur la cxielo longan fajrostrion.
"En cxi-tiu momento mortas iu," diris la knabineto, cxar sxia mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al sxi, ofte diris: "Kiam stelo falas, animo flugas supren, al Dio!"
Ankoraux unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraux la muro; gxi briladis kaj lumis cxirkauxe, kaj en la lumado sxi vidis sian avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolcxa.
"Avino!" kriis la knabineto, "ho avino, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingigxos, for de mi kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostajxo, kaj la granda, dolcxa Kristnaska-arbo!" -- kaj rapidege sxi ekbruligis cxiujn alumetojn, kiuj restis en la paketo. Sxi volis nun firme teni la avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke farigxis multe pli lume ol cxe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel granda; sxi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo kaj gxojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis nenia malvarmo, nenia malsato, nenia timo; -- ili estis cxe Dio.
Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto cxe la domo, sidis la knabineto kun rugxaj vangoj kaj busxeto ridanta: -- senviva sxi estis, mortigita de l' frosto la lastan vesperon de l' malnova jaro. La novjara mateno ekbrilis super la mortinta knabineto, kiu sidis tie kun siaj alumetoj, el kiuj unu paketo estis preskaux elbruligita. "Sxi volis sin varmigi," oni diris. Sed neniu sciis, kiom da belajxoj sxi vidis, nek en kia brilo sxi eniris kun sia kara avino en la gxojegon de la Nova Jaro.
Enhavo.
pagxo
Hans Christian Andersen 3
La brava stansoldato 5
Rakonto pri patrino 13
La fajrosxtalo 23
La princino sur pizo 36
La knabineto kun la alumetoj 38
Esperanto Verlag Möller & Borel
Berlin SW., Lindenstrasse 18/19.
Verkaro de D-ro L. L. Zamenhof.
Fundamento de Esperanto: Sm
Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola, bindita 1,30
Eldonoj Greka, Hispana, Itala, Rumana, cxiu volumo brosxurita 0,50
Oni vendas aparte:
Ekzercaro (kvinlingva) 0,30
Universala Vortaro (kvinlingva) 0,45
Wörterbuch Deutsch-Esperanto bindita 1,25
brosxurita 1,--
Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch
bindita 0,65
brosxurita 0,50
Fundamenta Krestomatio bindita 1,80
brosxurita 1,40
Georgo Dandin, komedio en tri aktoj de Molière 0,55
Hamleto, tragedio en kvin aktoj de Shakespeare 0,80
Ifigenio en Tauxrido, dramo en kvin aktoj de Goethe bindita 1,15
brosxurita 0,90
La Predikanto, libro el "La Biblio" 0,35
La Psalmaro, libro el "La Biblio" 1,10
La Rabistoj, dramo en kvin aktoj de Schiller 0,90
La Revizoro, komedio en kvin aktoj de Gogol 0,70
La Sentencoj de Salomono, libro el "La Biblio" 0,70
La Virineto de Maro, fabelo de Andersen,
kun ilustrajxoj de Hilda May Brodie 0,70
Verkoj de Kabe (D-ro K. Bein).
Sm
Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, trad. el germana lingvo 0,75
Unua Legolibro, gradigitaj legajxoj kun frazlibro kaj modeloj de leteroj 0,75
La fundo de l' mizero, de Sierosxevski 0,35
La interrompita Kanto, trad. el Orzeszko 0,35
Internacia Krestomatio 0,50
Pola Antologio 0,85
La Faraono, trad. el Prus, tri volumoj po 0,90
Versajxoj en Prozo, trad. el Turgenev 0,40
Bona Sinjorino, trad. el Orzeszko (Esperanta Biblioteko Internacia) 0,10
Kolekto de "La Revuo".
INSTRUA FAKO.
Sm
Esperanta Sintakso, laux verkoj de D-ro Zamenhof kaj aliaj auxtoroj. En Esperanto verkita de Paul Fruictier 0,60
Konkordanco de Ekzercaro, ellaboris A. E. Wackrill 0,50
Frazaro, de H. de Coppet 0,50
Du mil novaj vortoj cxerpitaj el la verkaro de D-ro Zamenhof, netroveblaj en Universala Vortaro, ellaboris P. Boulet 0,70
Kolekto de "La Revuo".
LITERATURA FAKO.
Sm
Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de Tristan Bernard, tradukita de Gaston Moch 0,50
Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. Svjentohxovski, tradukita de D-ro Leono Zamenhof 1,--
Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. Lambert 0,90
Imenlago, novelo de Theodor Storm, tradukita el la germana lingvo de Alfred Bader 0,35
La Faraono, romano de Prus, tradukita de D-ro Bein. Tri volumoj (cxiu) 0,90
La Regxo de la montoj, de Ed. About, tradukita de G. Moch. Ilustr. de Doré 1,55
La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustrajxoj. Originale verkitaj de Frederiko Pujxula-Valjes 0,50
La Tria, Memorajxoj pri la tria Kongreso, ilustr. 0,75
Lauxroj, kolekto de verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo" 0,90
Libro de l' Humorajxo, originale verkita de P. de Lengyel 1,--
Makbeto, dramo en kvin aktoj de Shakespeare, tradukita de D-ro H. Lambert 0,90
Literaturajxoj.
Sm
Sub la negxo. Taglibro de juna logxanto de la Jura montaro de J. J. Porchat, esperantigis J. Borel 0,50
Solvo de la problemo de lingvo internacia, de *** kun germana traduko de Profesoro Christaller 0,40
Tri unuaktaj Komedioj: "La malfelicxuloj" de A. v. Kotzebue -- "Tie cxi oni parolas Esperante" de T. Williams -- "La Renkonto" de M. Hankel 0,40
Cxu unu lingvo internacia aux tri? de Prof. L. Couturat 0,10
Advokato Patelin. Triakta proza komedio, de Brueys kaj Palaprat, tradukita de M.-J. Evrot 0,35
L' Avarulo, de Molière, tradukita de S. Meyer 0,35
Cikado cxe Formikoj, Unuakta komedio de Labiche kaj Legouvé 0,30
Cxu li? Romano originale verkita de D-ro Valienne 1,75
Diversajxoj. Rakontetoj tradukitaj de Lallemant kaj Beau 0,60
Don Juan, de Molière, trad. de D-ro Boirac, rektoro de l' universitato de Dijon (Versajxoj) 0,70
Elektitaj fabloj de La Fontaine, esperantigitaj de G. Vaillant 0,35
Eneido de Virgilio, tradukita de D-ro Vallienne. (Versajxoj) 1,30
Esperantaj prozajxoj "kolekto da tekstoj de plej bonaj auxtoroj" 1,--
Kastelo de Prelongo, granda romano originale verkita de D-ro Vallienne 1,75
Kiel ni plibeligos la vivon, originale verkita de Sagxulo 0,25
Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, ellaboris A. Grabowski 0,85
La kvar Evangelioj, kunigitaj en unua rakonto kaj tradukitaj de la pastro R. Laisney 0,75
Monadologio de Leibniz, traduko de D-ro Boirac, rektoro de l' universitato de Dijon 0,25
Libro de l' Humorajxo, originale verkita de Paul de Lengyel, nova eldono 1,--
La Nevo kiel Onklo, komedio en 3 aktoj de Schiller, trad. de Stewart 0,50
Vojagxo interne de mia cxambro, de X. de Maistre, tradukita de S. Meyer 0,35
Akvo dormanta, sceno el la Meksikana vivado, trad. Lotus 0,25
Aventuroj de l' lasta Abenceragxo, de Chateaubriand, trad. de R. Deshays 0,25
Du rakontoj de D. de Rothau. La blanka Kastelo. Esperantista hotelo 0,50
Du slavaj rakontoj. La Rakonto de Filip Vasilicx de M. Gorki. Cxu li venas de J. Vazov 0,30
Edzigxo kontrauxvola, unuakta Komedio de Molière, trad. de Dufeutrel 0,30
El la historio de Esperanto (Letero pri la deveno de Esperanto). Paroladoj de D-ro Zamenhof kaj D-ro Bein (Kabe) en la Boulogna kongreso 0,15
En Svislando, kvin rakontoj el verkoj de svisaj auxtoroj elektis kaj trad. E. Ramo 1,35
Esperantaj Perleroj el "Lingvo Internacia". Aforismoj, Proverboj, Poezioj, 3 Serioj po 0,15
Euxgenino Grandet, scenoj de la vivo de provinco de H. de Balzac, trad. E. Gasse 0,75
Jxurnaloj tute en Esperanto.
Oficiala Gazeto Esperantista: Organo de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj. 51 Rue de Clichy, Paris. 2,-- Sm.
Dia regno: Mühlheim (Rhein). P. Hübner, Friedrich-Wilhelm-Strasse 66. 0,90 Sm.
Esperanto: Genève (Svis.), oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, duonmonata. H. Hodler, 8, rue Bovy-Lysberg. 1,90 Sm.
Esperanta Ligilo: Paris (V) (Franc.), monata organo en reliefpunktoj por blinduloj. Cxefredaktoro: Th. Cart, 12. rue Soufflot. 1,20 Sm.
Espero Katolika: Paris, monata. Administracio 23 rue Joubert, Paris. Redakcio Claudius Colas, 10 rue Béranger, Paris. 2,-- Sm.
Espero Pacifista: Neuilly-sur-Seine (Franc.), monata organo de "Pacifisto". G. Moch, 26, rue de Chartres. 2,-- Sm.
Hispana Revuo: Madrid (Hisp.), ilustrata monata revuo. Josefo Menendez, Strato Echegary 17, I. 1,30 Sm.
Internacia Pedagogia Revuo: Bystrice-Hostyn, Moravio, Auxstrio. Theodor Cxejka. Membroj 1,-- Sm. Nemembroj 1,50 Sm.
Internacia Scienca Revuo: Genève (Svis.), monata R. de Saussure, 8, rue de Bovy-Lysberg. 2,75 Sm.
Internacia Socia Revuo: Paris (III) (Franc.), monata. R. Louis (Maison Commune), 49 Rue de Bretagne. 1,40 Sm.
Juna Esperantisto: Paris (Franc.), monata gazeto por junuloj, instruistoj kaj Esperantolernantoj. Presa Esperant. Societo, 33 rue Lacépède. 1,-- Sm.
La Bela Mondo: Dresden (Germ.), ilustrata monata gazeto. F. Emil Boden, Dresden-A., Bismarckplatz 12. 3,-- Sm.
La Revuo: Paris (Franc.), internacia monata literatura gazeto, 48 pagxoj. Administracio: Librejo Hachette & Co., 79, Boulevard St. Germain. 2,75 Sm. Por Germanujo kaj Auxstrujo cxe Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin S.W. 68, Lindenstr. 18-19.
La Spritulo: Leipzig (Germ.), monata gazeto por sxerco, humoro kaj satiro. Richard Bresch, Körnerstrasse 31, Leipzig. 1,20 Sm.
Lingvo Internacia: Paris (Franc.), monata organo. Kun aldono literatura. Presa Esperantista Societo. 33, rue Lacépède. 3,-- Sm.
Vocxo de Kuracistoj: Lwów (Galicio). D-ro Stefan Mikolajski, Lwów, strato Sniadeckich 6. 1,50 Sm.
Presejo de Möller & Borel G. m. b. H., Berlin SW., Lindenstr. 18/19.
End of Project Gutenberg's Fabeloj de Andersen, by Hans Christian Andersen