Fabeloj de Andersen · H. C. Andersen (translated by Frederik Skeel-Giørling)

Chapter 4: La princino sur pizo

Estis iam princo, kaj li deziris edzigxi kun princino; sed sxi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj longajn vojagxojn en la tuta mondo; sed cxie, kien li venis, li renkontis jen unu jen alian malfacilajxon. Ekzistis certe suficxe da princinoj, sed cxu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; cxe cxiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre cxagrena, kion oni povos bone kompreni, cxar lia plej sincera deziro estis ja edzigxi kun vera princino.

Ian vesperon la vetero farigxis treege malbela; fulmadis kaj tondris kaj sencxese falis de la cxielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna regxo iris por malfermi.

Ekster la pordego staris princino. Sed, ho cxielo, kian aspekton sxi havis! De sxiaj haroj kaj de la vestajxo gutegis la akvo; gxi tute trafluis sxiajn sxuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum sxi staris cxi-tie en la pluvego sxi diris, ke sxi estas vera princino.

Nu, cxi-tion ni facile ekscios! pensis la maljuna regxino; sxi nenion diris sed iris en la dormocxambron, kaj forpreninte la tutan litajxon sxi metis pizon sur la fundon de la lito. Sxi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn sxi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu ekzistas.

En cxi-tiu lito la princino devis dormi nokte. Je l' mateno oni sxin demandis, kiel sxi dormis.

"Ho, malbonege!" la princino respondis, "mi preskaux ne ripozigxis la tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio trovigxis en la lito."

"Mi kusxis sur ia malmolajxo, kaj mia tuta korpo farigxis bruna kaj blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!"

Nun oni povis kun certeco scii, ke sxi estas vera princino, cxar la pizon sxi estis eksentinta ecx malgraux la dudek matracoj kaj la dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo kiu ekzistas. Neniu ol vera princino povus posedi tian mirindan sentemecon!

Post cxi-tio la princo edzigxis kun sxi, cxar li ja sciis, ke lia edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de la regxo. Tie gxi trovigxas ankoraux nun se neniu gxin forsxtelis.