Soldato iris marsxante sur la vojo: unu, du! unu, du! li forvojagxis kun tornistro sur la dorso kaj glavo cxe la koksoj, cxar li revenis de la milito, kaj nun li hejmen marsxis. Jen li renkontis maljunan sorcxistinon sur la vojo; sxi estis treege abomeninda, sxia sublipo pendis tute gxis la brusto. Sxi diris: "Bonan vesperon, soldato! kian belan glavon, kian grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato, kaj nun vi ricevos tiom da mono kiom vi deziras!"
"Multan dankon al vi, sorcxistino!" la soldato respondis.
"Cxu vi vidas la grandan arbon tie?" diris la sorcxistino montrante al li tiun arbon, kiu flanke staris cxe la vojo. "Interne gxi estas tute kava! Vi rampu nur gxis la pinto, jen vi vidos truon kaj tra gxi vi povos gliti gxis vi venos profunde en la arbo. Mi ligas nun sxnuregon cxirkaux vi, kaj tiel mi povos suprentiri vin tuj kiam vi min vokos."
"Sed kion mi devas fari en la arbo?" demandis la soldato.
"Alporti monon!" la sorcxistino diris, "cxar kiam vi venos al la fundo de l' arbo, vi trovigxos en granda subtera cxambro; gxi estas tute luma, cxar pli ol cent lampoj tie brilas. Jen vi vidos tri pordojn, vi povos ilin malfermi, cxar estas sxlosilo en cxiu seruro. Irante en la unuan cxambreton vi vidos grandan keston meze de la planko; sur la kesto sidas hundo, gxi havas okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj, sed tio ne devas vin timigi! Mi donas al vi mian bluan antauxtukon, vi povos gxin malfaldi sur la planko: tiam vi rapide iru al la hundo, forprenu gxin, metu gxin sur la antauxtukon, malfermu la keston kaj prenu tiom da moneroj kiom vi volas. Ili estas cxiuj el kupro; sed se vi preferas havi argxentajn, vi nur bezonas iri en la duan cxambreton; tie vi vidos ankaux hundon; gxi havas okulojn tiel grandajn kiel mueleja rado, sed tio ne devas vin timigi, vi metu gxin trankvile sur la antauxtukon kaj prenu el la mono! Sed se vi volas oran monon, vi povos ankaux tian havi, kaj tiel multe kiel vi povas porti; vi nur bezonas iri en la trian cxambreton. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto, havas du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo" en Kopenhago. Gxi estas vera hundo, vi povas pensi, sed tio ne devas vin timigi! Vi nur metu gxin sur la antauxtukon, tiam gxi tute nenion malbonan faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro kiom vi volas!"
"Estas efektive bonege!" diris la soldato. "Sed kion mi devas doni al vi, sorcxistino? Cxar certe vi ankaux volas ion havi, mi pensas!"
"Ne!" la sorcxistino diris, "ecx ne iun monereton mi deziras! Nur prenu por mi malnovan fajrosxtalon, kiun forgesis mia avino, kiam sxi laste tie estis!"
"Nu, donu al mi la sxnuregon!" diris la soldato.
"Jen gxi estas," respondis la sorcxistino, "kaj jen mia blua antauxtuko!"
Nun la soldato suprenrampis la arbon, glitis tra la truo kaj tuj poste li staris en la granda subtera cxambro, kie brilis pli ol cent lampoj.
Li malfermis la unuan pordon. Hu! jen li vidis la hundon kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj gxi strange lin rigardis. "Vi estas bela bubo!" diris la soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de l' sorcxistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis havi en la posxo, fermis la keston, remetis la hundon sur gxin kaj iris en la duan cxambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj tiel grandaj kiel mueleja rado!
"Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas al vi!" diris la soldato, "viaj okuloj povus dolorigxi!" kaj tuj li metis la hundon sur la tukon de l' sorcxistino, sed ekvidante la argxentajn moneretojn en la kesto, li forjxetis la kuprajn, kiujn li jam havis, kaj rapide li plenigis sian posxon kaj tornistron je pura argxento. Fine li iris en la trian cxambreton. Hu! -- Estis terure! La hundo tie efektive havis du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo", kaj en la kapo ili turnigxis kvazaux radoj!
"Bonan vesperon!" diris la soldato kaj li salutis militiste per la mano, cxar tian hundon li neniam antauxe estis vidinta; sed post kiam li iomete gxin rigardis, li pensis ke povas esti suficxe. Li metis la hundon sur la plankon, kaj malfermis la keston. Ho! granda Dio! kian amason da mono! Li ja povus acxeti la tutan urbon Kopenhago, la sukerajn porkidojn de l' kukistinoj, cxiujn stansoldatojn, vipojn kaj ludcxevalojn de la tuta mondo. Jen efektive multego da mono! La soldato nun forjxetis cxiujn argxentajn monerojn, kiujn li havis en la posxo kaj tornistro, kaj anstatauxe li prenis oron, kaj plenigis la posxojn, la tornistron, la cxapon kaj la botojn, tiel ke li preskaux ne povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis sur la keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo:
"Nun, suprentiru min, sorcxistino!"
"Cxu vi havas la fajrosxtalon?" sxi demandis. "Ne," li diris, "estas bone, ke vi memorigas min pri tio; mi tute gxin forgesis!" Kaj li denove iris en la fundon de l' arbo kaj prenis la sxtalon. La sorcxistino suprentiris lin, kaj jen li ree staris sur la vojo kun posxoj, tornistro, cxapo kaj botoj tute plenaj je mono. "Kion vi intencas fari per la fajrosxtalo?" demandis la soldato.
"Tio ne koncernas vin!" respondis la sorcxistino, "nun vi ja ricevis la monon! Donu vi nur al mi la fajrosxtalon!"
"Tute ne!" la soldato diris, "rakontu tuj por kio vi intencas uzi gxin, alie mi eltiras mian glavon kaj detrancxas vian kapon!"
"Ne, mi ne volas ion diri!" estis la respondo de l' sorcxistino.
Tiam la soldato detrancxis sxian kapon, kaj jen sxi kusxis! Sed la monon li kolektis en sxia antauxtuko, prenis la pakajxon sur la dorso, metis la fajrosxtalon en sian posxon kaj marsxis rekte al la urbo.
Estis belega urbo, kaj en la plej komforta gastejo li logxigxis; tie li havis la plej bonajn cxambrojn kaj delikatan mangxajxon, cxar nun li estis ricxa, li ja posedis tiom da mono.
La servisto, kiu devis ciri liajn botojn, pensis, ke estas strange, ke tia ricxa sinjoro havas nur tiel mirinde malnovajn botojn, sed la soldato ankoraux ne estis acxetinta al si novajn; la proksiman tagon li ricevis bonajn botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis vere nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri cxiuj belaj aferoj de la urbo, pri la regxo kaj lia cxarma filino, la princino.
"Kie oni povas vidi sxin?" demandis la soldato.
"Oni tute ne povas vidi sxin!" ili cxiuj diris, "sxi logxas en granda kupropalaco, kiu estas cxirkauxata de multaj turoj kaj muroj! Neniu krom la regxo povas iri en la palacon, cxar estas antauxdirite, ke sxi iam edzinigxos kun tute simpla soldato, kaj tion la regxo ne volas!"
"Mi tre dezirus vidi sxin!" pensis la soldato, sed li ja ne povis havi la permeson.
Li komencis nun tre gajan vivon, ofte li vizitis la teatron, veturis en la gxardeno de la regxo kaj donis multe da mono al malricxaj homoj, kaj tio estis bone farita! Li memoris de antauxaj tagoj, kiel mizere estas ne posedi monereton! -- Li ja estis ricxa, portis belajn vestojn kaj havis baldaux multajn amikojn, kaj ili cxiuj diris, ke li estas cxarma viro, vere nobla Mosxto, kaj tion la soldato tre plezure auxdis. Sed cxar li cxiun tagon elspezis multe da mono sen havi ian enspezon, li fine nur posedis du denarojn, kaj li devis forlasi la belan apartamenton, kie li havis sian logxejon, kaj logxigxi en malvasta cxambreto rekte sub la tegmento. Tie li mem devis purigi siajn botojn kaj fliki ilin per kudrilo, kaj neniu el la amikoj vizitis lin, cxar la sxtuparo estis al ili tro alta.
Estis tute malluma vespero, kaj li povis ecx ne acxeti kandelon, sed tiam li memoris, ke en la fajrosxtalo, kiun li prenis en la kava arbo, kusxas peceto de kandelo. Li ekprenis la fajrosxtalon kun la kandelpeceto, sed en la sama momento kiam li provis ekflamigi kaj fajreroj flugis el la siliketo, la pordo subite malfermigxis, kaj tiu hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj kaj kiun li estis vidinta malsupre en la arbo, staris antaux li kaj diris: "Kion ordonas mia majstro?"
"Kion mi vidas!" diris la soldato, "estas ja stranga fajrosxtalo; cxu mi tiel povos havi kion mi deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da mono," li diris al la hundo, -- kaj tuj gxi forigxis! Baldaux gxi revenis, tenante en la busxo grandan sakon da mono.
Nun la soldato komprenis, kian bonegan fajrosxtalon li posedas. Se li unufoje flamigos, alvenos la hundo, kiu sidis sur la kesto kun kupromono; se li dufoje flamigos, alvenos tiu hundo, kiu havis argxenton, kaj se li trifoje flamigos, alvenos tiu, kiu havis puran oron. -- Nun la soldato relogxigxis en la bela apartamento, denove li portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj tiel multe lin sxatadis. --
Iam li pensis: Estas vere stranga afero ke oni ne povas vidi la princinon! Ili diras, ke sxi estas tiel belega! Sed kion povas tio helpi, se sxi devas cxiam sidi en la granda kupropalaco kun la multaj turoj. -- Cxu mi do tute ne povos vidi sxin? -- Nu, kie estas mia fajrosxtalo? Li flamigis per gxi, kaj tuj alvenis la hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj.
"Estas meze de la nokto," diris la soldato, "sed mi tre sincere deziras vidi la princinon, nur unu minuton!"
Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj antaux ol la soldato povis pripensi, gxi revenis kun la princino; sxi sidis dormante sur la dorso de l' hundo, kaj sxi estis tiel belega, ke cxiu povus vidi ke sxi estas vera princino; la soldato kisis sxin, li tute ne povis sin deteni, cxar li estis vera soldato.
La hundo forkuris kun la princino, sed kiam farigxis mateno kaj la geregxoj trinkis teon, la princino diris, ke sxi nokte havis tiel strangan songxon pri hundo kaj soldato. Sxi rajdis sur la hundo, kaj la soldato kisis sxin.
"Estas ja bela historio, mi devas konfesi!" diris la regxino, kaj la sekvantan nokton maljuna korteganino devis sendorme pasigi apud la lito de l' princino por vidi, cxu reale estus songxo aux kio povus alie esti.
La soldato terure sopiris je la belega princino, kaj denove la hundo venis dum la nokto, forprenis sxin el la lito kaj kuris tiel rapide kiel eble, sed la maljuna korteganino surmetis grandajn botojn kaj egale rapide sxi kuradis post ili. Vidante ke ili malaperas en grandan domon sxi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko! kaj per kreto sxi desegnis grandan krucon sur la pordego. Tiam sxi iris domen kaj kusxigxis, kaj la hundo ankaux revenis kun la princino, sed kiam gxi vidis, ke granda kruco estas desegnita sur la pordego de l' domo kie logxas la soldato, gxi mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur cxiuj pordegoj de la urbo, kaj tio estis sagxe farita, cxar nun la korteganino ja ne povos retrovi la gxustan pordegon.
Frue, matene venis la regxo kaj regxino, la maljuna korteganino kaj la oficiroj por vidi la domon, kien la princino estis alportita.
"Jen gxi estas!" diris la regxo, kiam li vidis unu pordegon kun kruco. "Ne, -- estas tie, edzeto!" diris la regxino, vidante alian kun kruco.
"Sed jen estas unu, kaj ankaux jen unu!" diris la ceteraj; kien ajn ili rigardis, ili trovis krucojn sur la pordegoj: Tiam ili bone povis kompreni, ke estas tute senutile plie sercxi.
Tamen la regxino estis sagxa virino, kiu povis arangxi multe da aferoj. Sxi prenis sian oran tondilon, distrancxis grandan silkotukon kaj kudris el gxi belan saketon; la saketon sxi plenigis je greneretoj, sxi fiksis gxin sur la dorso de l' princino, kaj kiam tio estis preta, sxi faris tre malgrandan truon en la saketo, tiel ke la greneretoj povos elsxutigxi la tutan vojon, kiun sekvos la princino.
En la nokto la hundo revenis, prenis la princinon sur la dorso kaj kuregis kun sxi al la soldato, kiu tiom amis sxin kaj deziris, ke li estu princo por edzigxi kun sxi.
La hundo tute ne rimarkis ke elsxutigxis la greneretoj sur la vojo, de l' palaco kaj rekte gxis la fenestro de la soldato. Je la mateno la geregxoj facile vidis, kien la princino estis alportita, kaj ili ekkaptis la soldaton kaj metis lin en malliberejon.
Jen li sidis. Hu! kiel mallume kaj enuige estis tie, kaj tiam oni diris al li: "Morgaux vi estos pendigata!" Ne estis agrable al li tion auxdi, kaj sian fajrosxtalon li estis forgesinta en la gastejo. Matene, inter la ferstangoj de l' fenestreto, li povis vidi kiel rapidis la popolo el la urbo por cxeesti la ekzekutadon. Li auxdis la tamburadon kaj vidis marsxi la soldatojn. Cxiuj homoj forkuris; estis inter ili ankaux sxuistlernanto kun leda antauxtuko kaj pantofloj; li tiel rapide trotis, ke li perdis unu pantoflon, kiu falante trafis la muron, post kiu sidis la soldato, rigardante el la fenestreto!
"Hej, sxuisteto! vi ne bezonas tiel rapidegi," diris la soldato, "cxar nenio okazos antaux ol alvenos mi; sed, auxskultu, faru al mi serveton: iru en mian logxejon kaj alportu cxi-tien mian fajrosxtalon, vi havos rekompence dek monerojn! Sed -- rapidegu!" La sxuisteto tre volonte deziris la promesitan rekompencon, li rapidege kuris por alporti la fajrosxtalon, donis gxin al la soldato, kaj -- auxskultu bone kio nun okazas!
Ekster la urbo estis starigita granda pendigilo; cxirkauxe atendis la soldatoj kaj multaj miloj da rigardantoj. La regxo kaj la regxino sidis sur belega trono antaux la jugxisto kaj la tuta konsilantaro.
La soldato jam staris supre sur la esxafodo, sed kiam la ekzekutisto komencis meti la pendsxnuregon cxirkaux lia kolo, li diris, ke oni ja cxiam permesas al krimulo esprimi modestan deziron kaj gxin plenumi. Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la lasta pipo, kiun li povus fumi en cxi-tiu mondo.
Tion la regxo ne volis rifuzi, kaj jen la soldato prenis sian fajrosxtalon kaj flamigis: unu, du, tri! tuj alvenis cxiuj tri hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, unu kun okuloj kiel mueleja rado kaj unu kun okuloj tiel grandaj kiel la "Ronda Turo"!
"Vi helpu min rapide, por ke mi ne estu pendigata!" diris la soldato, kaj tuj la hundoj furioze saltegis kontraux la jugxisto kaj la tuta konsilantaro, unu estas ekprenita cxe la piedoj, alia cxe la nazo, kaj cxiuj jxetitaj alten en la aero, kaj tute frakasitaj ili disfalis sur la tero.
"Mi ne volas! Mi ne volas!" kriis la regxo, sed la plej granda hundo prenis lin kaj la regxinon kaj ilin jxetis post la ceteraj; ecx la soldatoj terurigxis kaj la popolo kriegadis: "Kara soldateto, vi farigxu nia regxo kaj edzigxu kun la belega princino!" Tiam ili sidigis la soldaton en la kalesxo de l' regxo, la tri hundoj gaje dancis antaux gxi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj cxiuj soldatoj salutis. Sed la princino forlasis la kupropalacon kaj farigxis regxino. La edzigxa festo dauxris ok tagojn, kaj la hundoj cxeestis la festenadon, kaj ili faris grandajn okulojn.