Fabeloj de Andersen · H. C. Andersen (translated by Frederik Skeel-Giørling)

Chapter 2: Rakonto pri patrino

Patrino sidis cxe sia infaneto, sxi estis tiel malgxoja, sxi tiom timis, ke gxi mortos. La infaneto estis pala, gxiaj okuletoj malfermigxis; nur malforte gxi spiris, kaj kelkafoje profunde kvazaux ekgxemante; kaj ankoraux pli malgxoje la patrino rigardis sian karuleton.

Jen iu frapis la pordon, kaj venis malricxa, grandagxa viro, envolvita en cxevala kovrilo, cxar gxi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; cxio ekstere estis kovrita je glacio kaj negxo, kaj la vento akre blovis tiel ke la vizagxo doloris.

Cxar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino versxis bieron en krucxon kaj sxi metis gxin en la fornon por gxin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidigxis sur segxon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj sxi levis la maneton.

"Cxu ne ankaux vi kredas, ke mi lin konservos?" sxi diris, "Dio ne forprenos lin de mi!"

Kaj la viro -- kiu estis la Morto mem -- strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes aux ne egale. La patrino malsupren rigardis, kaj la larmoj fluis sur sxiaj vangoj; -- sxia kapo farigxis tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn sxi ne fermis la okulojn, kaj nun sxi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam sxi subite suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! sxi kriis rigardante cxirkaux si, sed la viro estis for, sxia infaneto malaperis, li estis gxin preninta kun si, kaj en la angulo de la cxambro sencxese la radaro de l' antikva horlogxo zumante turnigxis, la granda plumbopezilo subiris rekte gxis la planko, bum! kaj jen ankaux la horlogxo cxesis funkcii.

Sed la malfelicxa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian infaneton.

Ekstere, meze de l' negxamasoj, sidis virino en longa, nigra vestajxo, kaj sxi diris: "La Morto estis en via cxambro; mi vidis, ke gxi rapidege forkuris kun via infaneto; gxi iras pli rapide ol la vento; gxi neniam reportos kion gxi prenis!"

"Diru nur, kiun vojon gxi iris!" petis la patrino, "nomu sole la vojon, kaj mi retrovos gxin!"

"Mi konas la vojon", respondis la virino en la nigra vestajxo, "sed antaux ol mi nomos gxin, vi devas kanti al mi cxiujn kantetojn, kiujn vi kantis al via infaneto; mi sxatas auxdi ilin, mi jam ilin auxdis antauxe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron dum vi kantis!"

"Cxiujn, cxiujn mi kantos!" diris la patrino, "sed ne haltigu min, tiel ke mi povos gxin atingi kaj trovi mian infaneton!"

Sed la nokto sidis mute kaj silente; tiam la patrino tordis siajn manojn, sxi kantis kaj ploris, kaj estis multe da kantetoj sed ankoraux pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: "Iru dekstren, en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!"

Profunde en la arbaro la vojoj krucigxis, kaj sxi ne sciis plu kiun vojon sxi devas sekvi; tie staris dornarbetajxo, nek foliojn nek florojn gxi havis, estis ja ankaux malvarma vintro, kaj sur la brancxoj pendis glaciaj kristaloj.

"Cxu vi ne vidis la Morton preterpasi kun mia infaneto?"

"Certe", respondis la dornarbetajxo, "sed mi ne diros, kiun vojon gxi pasis, se vi ne antauxe min varmigas cxe via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute glaciigxas."

Kaj sxi premis la dornarbetajxon al sia koro, tiel firme, por ke gxi bone varmigxu, kaj la dornoj trapikis sxian korpon, kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto fresxaj verdaj folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis cxe la koro de l' malgxoja patrino, kaj la dornarbetajxo montris al sxi la vojon kiun sxi devas iri.

Sxi foriris kaj atingis grandan lagon, kie trovigxis nek sxipo, nek boato. La glacio ne estis suficxe forta por porti sxin kaj la lago estis tiel profunda ke sxi ne povus gxin trapasi, tamen sxi devis, por retrovi sian infaneton; jen sxi kusxigxis por eltrinki la tutan akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malgxoja patrino pensis, ke povus okazi ia miraklo.

"Ne, tio neniam prosperos al vi!" diris la lago, "pli bone estos se mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej brilaj kiujn mi vidis. Ploru gxis ili elfalos kaj donacu ilin al mi; se vi volas tion fari mi rekompence portos vin al la granda florujo, kie la Morto logxas kaj prizorgas florojn kaj arbojn; cxiu el ili estas homa vivo!"

"Ho! cxion mi donos por veni al mia infaneto!" diris la ploranta patrino, kaj sxi ploregis ankoraux pli multe kaj sxiaj okuloj elfalis gxis la fundo de l' lago kaj farigxis du multekostaj perloj; sed la lago sxin levis kvazaux sxi estus sidanta en balancilo, kaj sxi flugis al la kontrauxa bordo. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, cxu gxi estas ia monto kun arbaroj kaj kavajxoj, aux cxu gxi estas konstruita el cxarpentajxo, sed la malfelicxa patrino ne povis tion vidi; sxi ja estis plorinta gxis la okuloj elfalis.

"Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?" sxi diris.

"Cxi-tien gxi ankoraux ne alvenis!" diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l' Morto.

"Kiamaniere do vi povis trovi cxi-tiun lokon, kaj kiu vin helpis?"

"Dio min helpis!" sxi respondis. "Li estas kompatema, kaj tia certe ankaux vi estos! Diru, kie mi povos trovi mian infaneton?"

"Mi ne scias," diris la sarkistino, "kaj vi ja ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj velkis cxi-tiun nokton, la Morto baldaux venos por ilin replanti! Vi certe scias, ke cxiu homo posedas sian propran vivarbon aux floron, kiu estas konforma al gxia animo; ili aspektas kiel aliaj kreskajxoj sed ili havas koron frapantan; infana koro povas ankaux frapi! Sercxu laux tiu informo, eble vi povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi se mi diras nun, kion plie vi devas fari?"

"Mi ne posedas ion por fordoni", diris la malgxoja patrino, "sed mi estas preta iri por vi gxis la fino de l' mondo."

"Bone, sed tie mi havas nenion por fari," diris la sarkistino; "donu al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas io almenaux!"

"Se vi nur postulas tion de mi," sxi diris, "mi gxin fordonos kun gxojo!" Kaj sxi donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn harplektojn kaj ricevis intersxangxe la blankajn de l' maljunulino.

Tiam ili iris en la grandan florujon de l' Morto, kie floroj kaj arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitroklosxoj, kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreskajxojn; unuj estis tute fresxaj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj, kaj nigraj kankroj cxirkauxpremis la trunketojn: kreskis ankaux belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj floranta timiano; cxiu arbo, cxiu floro havis sian nomon, cxiu estis la vivo de iu homo; la homo ankoraux estis vivanta, unu en Hxinujo, alia en Grenlando, en cxiuj lokoj de la mondo. Trovigxis altaj arboj kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis pretaj por krevigi la kuvon; ankaux en multe da aliaj lokoj staris malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko cxirkauxe kaj dorlote flegitaj. Sed la malgxoja patrino klinigxis super cxiu el la plej malgrandaj kreskajxoj, kaj sxi auxdis, kiel frapas la homa koro interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskajxetoj sxi rekonis la koron de sia infaneto.

"Jen gxi estas!" sxi kriis etendante la manon super blua krokuseto, kiu tute kurbigxis kontraux la tero, malsanete kaj lace.

"Ne tusxu la floron!" diris la sarkistino, "sed atendu cxi-tie, kaj kiam la Morto venos, vi zorgu ke gxi ne forsxiru la kreskajxon; minacu gxin, ke vi forsxiros la aliajn florojn, tiam gxi ektimigxos; gxi havas respondecon antaux Dio pri ili; neniu el ili povas esti forsxirata sen la permeso de Dio!"

Subite glacia vento trablovis la gxardenon, kaj la blinda patrino sentis, ke estas la Morto, kiu venas.

"Kiamaniere vi povis trovi la vojon cxi-tien?" gxi demandis, "kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?"

"Mi estas patrino!" sxi diris. Kaj la Morto etendis sian longan brakon kontraux la malsaneta floreto, sed sxi tenis siajn manojn cxirkaux gxi, tiel firme, kaj tamen zorgante por ne ektusxi la foliojn. Sed la Morto blovis sur sxiaj manoj, kaj sxi sentis, ke estas akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte sxiaj manoj subfalis.

"Vi ne povas ion fari kontraux mi!" diris la Morto. -- "Sed la bona Dio povas!" sxi respondis.

"Mi nur plenumas Lian volon!" diris la Morto. "Mi estas Lia gxardenisto! Mi prenas cxiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj replantas ilin en la gxardenon de l' Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel ili tie kreskas, kaj kio ili farigxos, mi ne povas rakonti!"

"Redonu al mi mian infaneton!" diris la patrino, kaj sxi ploris kaj petegis; sed subite per cxiu mano sxi ekkaptis du belajn floretojn kiuj kreskis en la proksimeco, kaj sxi kriis al la Morto: "Mi forsxiros cxiujn viajn florojn, cxar mia koro malesperas!"

"Ne tusxetu ilin!" diris la Morto. "Vi diras, ke vi estas malfelicxa, kaj nun vi volas, ke alia patrino farigxu egale malfelicxa kiel vi!"

"Alia patrino!" sxi diris lasante la florojn en la sama momento.

"Jen estas viaj okuloj!" diris la Morto, "mi trovis ilin en la lago, ili tiel bele brilis: mi ne sciis ke estas la viaj, reprenu ilin, ili estas ankoraux pli brilaj ol antauxe. Rigardu nun en la profundan puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis forsxiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian homan vivon; vi vidos, kion vi volis detrui!"

Sxi rigardis en la puton, kaj sxi sentis sinceran felicxon cxar sxi vidis, kiel la vivo de unu el ili farigxas granda beno al la mondo: ho! kia felicxo kaj gxojo! Kaj sxi vidis la vivon de l' alia; gxi estas plena je mizero, doloro kaj teruro.

"Ambaux sortoj estas laux la volo de Dio!" diris la Morto.

"Kiu el ili estas la floro de l' mizero, kaj kiu estas tiu de l' felicxo?" sxi demandis.

"Tion mi ne diras!" respondis la Morto, "sed unu el ili estis la floro de via propra infaneto; la sorton, la estontecon de via infaneto, vi vidis!"

Terurigite la patrino kriis: "Ho, diru, kiu el ambaux estis mia infaneto! savu la senkulpan estajxon, savu gxin el la mizero! forprenu gxin nur, mi petegas! Ho, konduku gxin en la regnon de Dio! Forgesu mian ploron, mian doloron, cxion, kion mi faris kaj diris!"

"Mi ne vin komprenas!" diris la Morto. "Cxu vi volas, ke via infaneto revenu al vi, aux cxu mi devas gxin forpreni kun mi?"

Tiam la patrino tordis siajn manojn kaj genufleksante sxi pregxis al Dio:

"Ne auxskultu min, se mi postulis ion, kio estas kontraux Via volo! Vi sola estas superega kaj sagxa! Ne auxskultu min, ne auxskultu min!"

Kaj sxi apogis la vizagxon sur sia genuo, kaj la Morto kondukis la infaneton, for, for en la nekonatan landon.