Estis iam dudek kvin stansoldatoj, ili cxiuj estis fratoj, cxar ili devenis de malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la vizagxo rigardis rekte antauxen; rugxa kaj blua, vere bela estis la uniformo. La unua parolo, kiun ili auxdis en cxi-tiu mondo, kiam estis forprenita la kovrilo de l' skatoleto kie ili kusxis, estis la vorto: Stansoldatoj! gxin kriis knabeto kaj kunfrapis la manojn; li donace ricevis la soldatojn, cxar estis lia naskigxotago, kaj nun li starigis ilin sur la tablo. Cxiuj soldatoj tute egale aspektis; nur unu iomete diferencis de l' aliaj; li havis unu solan piedon, cxar li estis fandita laste, kaj tiam ne restis suficxe da stano; tamen li staris tiel firme sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas precipe li, kiu farigxis fama.
Sur la tablo, kie ili staris, trovigxis multe da diversaj ludiloj, sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis arbetoj cxirkaux speguleto, kiu reprezentis lagon; cignoj el vakso nagxis sur gxi kaj sin spegulis. Cxio estis cxarma, sed la plej cxarma tamen estis frauxlineto, kiu staris en la malfermita pordo de l' palaco; ankaux sxi estis farita el papero, sed sxi havis belan jupeton el la plej hela stamino kaj bluan rubandeton kiel mantelon cxirkaux la sxultroj; meze de l' mantelo estis alkudrita brilanta ora perlo, kiu estis tiel granda kiel sxia vizagxo. La frauxlineto etendis siajn brakojn supren, cxar sxi estis dancistino, kaj unu piedon sxi tiel alten levis, ke la stansoldato ne povis gxin trovi kaj kredis, ke sxi havas nur unu piedon kiel li.
"Certe, sxi estus vera edzino por mi!" pensis la stansoldato, "sed sxi estas tre nobla, sxi logxas en palaco, mi havas nur skatoleton, kaj en gxi ni estas jam dudek kvin, ne estas deca loko por sxi! tamen, mi deziras konatigxi kun sxi!" kaj jen li sin kusxigis, tute longa kiel li estis, post flartabakujo, kiu staris sur la tablo; de tie li povis bone rigardi la noblan frauxlineton, kiu sencxese staradis sur unu piedo sen malekvilibrigxi.
Kiam farigxis vespero, oni metis la ceterajn stansoldatojn en la skatoleton, kaj la logxantoj de l' domo kusxigxis por dormi. Tuj la ludiloj komencis ludi, ricevi gastojn, fari militon kaj arangxi balon; la stansoldatoj kraketis en la skatoleto, cxar ili volis ludi kun la aliaj, sed ili ne povis forpreni la kovrilon. La nuksrompilo faris renversojn, kaj la grifelo petoladis sur la tabulo; estis tiom da bruego, ke la kanario vekigxis kaj komencis interbabili, kaj tion gxi faris ecx verse. La solaj du kiuj tute ne movigxis el sia loko, estis la stansoldato kaj la dancistino; sxi staris tiel rekte sur la piedpintoj, kun ambaux brakoj etenditaj, kaj li restis egale firma sur unu piedo; ecx unu momenton li ne cxesis sxin rigardi.
Nun, el la horlogxo sonoris la dek-dua, kaj klask! jen malfermigxis la kovrilo de la flartabakujo, sed ne estis flartabako en gxi, tute ne, sed nigra koboldo; cxi-tio estis amuzajxo.
"Stansoldato!" diris la koboldo; "gardu viajn okulojn, ne uzu ilin tiom!" Sed la stansoldato sxajnigis, kvazaux li nenion auxdus.
"Nu, atendu nur gxis morgaux!" diris la koboldo.
Kiam farigxis mateno kaj la infanoj levigxis el lito, la stansoldato estis metita sur la fenestrobreton, kaj cxu estis la koboldo aux trablovo, oni tion ne scias, sed subite la fenestro malfermigxis kaj la soldato renverse elfalis de la tria etagxo. Estis terura rapideco, li tenis la piedon rekte supren kaj staris sur la cxapo kun la bajoneto inter la pavimsxtonoj.
La servistino kaj la knabeto tuj venis por sercxi lin; sed kvankam ili preskaux marsxis sur li, ili tamen ne rimarkis lin. Se la stansoldato estus kriinta: jen mi estas! ili certe lin estus trovintaj, sed ne sxajnis al li dece tiel lauxte krii, cxar li portas uniformon.
Baldaux komencis pluvi, la gutoj falis pli kaj pli dense, kvazaux rivere; kiam finigxis la pluvego, alvenis du stratbuboj.
"Rigardu!" diris unu, "jen kusxas stansoldato! Li devas sxipveturi!" Kaj el malnova gazeto ili faris sxipeton, starigis en gxi la stansoldaton, kaj jen li navigis tra la pluvakvo de l' defluejo; la du knaboj flanke kuris kaj kunfrapis la manojn! Granda Dio! kiaj ondoj en tiu defluejo! kaj kia fluo! certe, sed ja pluvegas! La papersxipeto forte balancigxis, kaj kelkafoje gxi tute klinigxis, tiel ke la stansoldato estis skuegita, sed li restis firma, ne sxangxis la mienon, rigardis rekte antauxen kaj tenis la pafilon per la brako.
Subite la sxipeto ennagxis sub longan piedbreton de ia defluejo, kie farigxis tiel mallume kvazaux li estus en sia skatoleto.
"Kien do nun mi alvenas?" li pensis; "certe, cxi-tio estas la kulpo de l' koboldo! Ho, se nur la frauxlineto estus cxi-tie en la sxipeto, tiam sen malagrablajxo povus esti trifoje pli mallume!"
En la sama momento venis granda rato, kiu logxis sub la breto.
"Cxu vi havas pasporton?" demandis la rato, "montru la pasporton!"
Sed la stansoldato restis silenta kaj tenis pli firme la pafilon. La sxipeto rapidege forrapidis kaj post gxi kuregis la rato. Hu! kiel gxi grincigis la dentojn, kaj gxi kriis al bastonetoj kaj pajlo:
"Haltigu lin! Haltigu lin! Li ne pagis dogan-imposton! Li ne montris pasporton!"
Sed la fluo farigxis pli kaj pli forta, la stansoldato jam povis vidi la helan lumon antauxe, kie finigxis la breto, sed li ankaux auxdis sonon de mugxado kiu tre bone povus timigi bravulon; imagu nur: kie finigxis la breto, la pluvakvo elversxigxis en grandan kanalon, tio estis al li same dangxera, kiel estus al ni veturi tra granda akvofalo.
Li nun jam tiel alproksimigxis, ke li ne povis haltigxi. La sxipeto elsaltis, la stansoldato sin tenis tiel rigida kiel li povis; neniu povus diri pri li, ke li ecx palpebrumas. Tri aux kvarfoje la sxipeto renversigxis kaj gxi estis plena je akvo gxis la rando; gxi nepre devis subakvigxi; jam l' akvo atingis la kolon de l' soldato, pli kaj pli profunde la sxipeto subigxis, kaj la papero sin disvolvis. Nun la akvo levigxis gxis super la kapo de l' soldato; tiam li pensis pri la cxarma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la oreloj de l' stansoldato sonoris la verseto:
For, for, soldato!
For al la morto!
Nun la papero dissxirigxis, kaj la stansoldato trafalis, -- sed tuj granda fisxo lin englutis.
Ho! kia mallumo interne! Estis multe pli malbone ol sub la breto de l' defluejo, kaj tiel malvaste! sed la stansoldato restis firma, kaj li kusxis tie kun la pafilo en la brako. --
La fisxo cxirkauxe nagxis, movante sin plej terure; fine gxi farigxis tute senmova, ekbrilo kvazaux fulmo gxin trakuris, jen brilis tute hele kaj iu lauxte kriis: "Stansoldato!" La fisxo estis kaptita, sendita al la vendejo, vendita kaj portita al kuirejo, kie la servistino gxin distrancxis per granda trancxilo. Per du fingroj sxi prenis la soldaton cxirkaux la korpo kaj portis lin en la cxambron, kie cxiuj volis vidi tian mirindan personon, kiu vojagxis en la stomako de fisxo; sed la stansoldato estis tute ne fiera. Ili starigis lin sur la tablo, kaj tie -- vidu, kiel mirindaj aferoj povas okazi en la mondo -- la soldato trovigxis en la sama cxambro, kie li antauxe estis, li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj staris sur la tablo, la bela palaco kun la cxarma dancistino; sxi staris ankoraux sur unu piedo, kaj tenis la alian alte en l' aero, ankaux sxi estis firma; tio kortusxis la stansoldaton, li volonte estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li rigardis sxin, kaj sxi rigardis lin, sed ili diris nenion.
Sed subite unu el la knabetoj jxetis la stansoldaton en la fornon, ecx sen diri la kauxzon; sendube la koboldo en la skatoleto estis kulpa pri cxi-tio.
La stansoldato staris hele lumigita, kaj li sentis teruran varmegon, sed cxu gxi devenis de la fajro aux de amo li ne sciis. La kolorojn li tute perdis; neniu povus diri, cxu tio okazis dum la vojagxo aux pro doloro. Li rigardis la frauxlineton, sxi rigardis lin, kaj li sentis, ke li fandigxas; tamen ankoraux li restis firma kun la pafilo en la brako. Tiam ia pordo malfermigxis, la vento forblovis la dancistinon, kaj senpeze kiel elfino sxi flugis en la fornon al la stansoldato, ekflamigxis kaj malaperis; tuj la stansoldato fandigxis kaj farigxis buleto, kaj kiam la sekvantan tagon la servistino elprenis la cindron, sxi retrovis lin en formo de stankoreto; sed el la dancistino restis nur la ora perlo, kaj gxi farigxis tute nigra en la flamoj.