El la "Camera obscura" · Hildebrand (translated by Hendrik Coenraad Mees)

Chapter 5: Kiel Eminenta Ŝi Estis

Sinjorino Deluw ne estis malproksime, mallaŭdanta Jonjon pro la bruo, kiun ŝi faris; „ŝi ankaŭ ne scias,“ ŝi diris kun rigardo al la ĝardenisto, „kial ĉiam estas io farota en la ĝardeno, kiam la familio estas tie“.

Deluw komisiis sian amikon al sia edzino kaj volis foriri.

„Ankoraŭ vorteton“, sinjorino Deluw diris.

„Kion, karulino?“ diris la kuracisto.

„Ĉu oni ne povus ion kontraŭfari?“

„Kontraŭ kio?“

„Kontraŭ tiuj knaboj.“

„Kiuj knaboj? Vilhelmo kaj...“

„Ho ne! Kontraŭ tiuj knaboj en la kampo.“

„Kion do vi volas, ke oni faru kontraŭ ili?“

„Ke oni malpermesu al ili“, diris sinjorino la doktoredzino.

„Sed, karulino, por tio ni ja ne havas la rajton“, la kuracisto diris.

„Nu, mi ĝin opinias vere tre maldeca kaj principe por Minjo, kiu ĉiam sidas tie sub la cipreso; ĉu vi ne...“

La kuracisto ne aŭdis, sed estis jam for.

Tiu ĉi specimeno de geedza interparolo koncernis kvinon da knaboj ok- ĝis naŭjaraj, kiuj troviĝis je kvaronhora distanco de Kampvidejo kaj opiniis, ke en tiu brogevarmega posttagmezo estas multe pli freŝe en la akvo de la kanalo ol en siaj vestoj.

„Via plej aĝa filino“, diris Bruis, kiam li estis sola kun sinjorino Deluw, „ŝajnas multe ŝati la solecon.“

„Ho jes, sinjoro! mi spertas en mia vivo multe da plezuro de tiu knabino. Ŝi ĉiam sin okupas per ia libro; mi certigas al vi, ke ŝi scias la francan lingvon ankoraŭ pli bone ol mi; ŝi legas la anglan kaj la germanan ankaŭ.“

„Bone,“ sinjoro Bruis diris; „tio estas agrabla. Jes, tie ĉi en Holando estas tiaj bonegaj okazoj por ĉio tio.“

Sinjorino Deluw opiniis, ke tiu ĉi rimarkigo malpligrandigas la meritojn de ŝia idino.

„Multe dependas de tio, sinjoro!“ ŝi respondis, „kiel oni profitas de tiuj okazoj; kaj mia filino studas multe, studadas propradire ĉiam. Ŝia plej granda plezuro estas la studado; kaj ŝi ankaŭ ne sin okupas pri ĉiuj tiuj aferoj, kiuj ordinare plaĉas al knabino de ŝia aĝo.“

Sinjoro Bruis ne ŝatis tiajn knabinojn.

„Kiom da jaroj via filino havas?“ li demandis.

„Dekses jarojn“, diris sinjorino Deluw, levante sian kapon kun patrina majesteco.

„Ipsa flos“, murmuretis sinjoro Bruis.

„Kaj kiel mi diras,“ sinjorino Deluw daŭrigis; „la anglan, francan kaj germanan. Mi kredas, ke ŝi nun denove eliris kun angla libro. Ĉu vi ne vidis ŝin?“

„Mi vidis sinjorinon, kiu sidis leganta sub arbo“, diris sinjoro Bruis, kiu alie ne kutimis nomi deksesjaran knabinon sinjorino; sed li pensis: la anglan, francan kaj germanan, kaj ĉiam legi!

„Ho, tio estas ŝia plej ŝatata loketo,“ sinjorino Deluw diris; „ni fojon aliru al ŝi. Estas malvarmete tie kaj ni povos tie ripozi.“

Ili alproksimiĝis al la plej ŝatata loketo; la filino stariĝis kaj riverencis ankoraŭ fojon por sinjoro Bruis.

Sinjorino Deluw sin sidigis apud sia filino sur la ĝardenbenko, sinjoro Bruis trovis tie seĝon.

„Ni venas tie ĉi iom kunsidi kun vi, Mino. Kion vi jen legas, infano? Certe denove ion anglan?“

„Ho ne, panjo! ĝi estas nur ia libro; mi tiel baldaŭ ne sciis, kiun mi kunprenu; mi vidis kuŝi tiun ĉi. Ĉu Joĉjo reiĝis brava?“

Estis en la mieno de Minjo io de granda maltrankvileco kaj embarasiteco. Ŝi estis, por diri la veron, ne tre bela knabino, ankaŭ pala kaj kun io tre malbela en siaj okuloj, kiuj ĉiam rigardis flanken; plue ŝi havis kvazaŭ nervajn trajtojn en sia vizaĝo, kiuj ne plaĉis al sinjoro Bruis.

Sinjorino Deluw ne insistis vidi la libron. Kiom sinjoro Bruis povis rimarki, ĝi havis tre grandan similecon kun certa verketo, titolita: „Amours et Amourettes de Napoléon“, el kiu sendube deksesjara knabino povis lerni multon edifan.

Kelkajn momentojn la trio tie sidis, dum sinjorino Deluw sole parolis al sia filino por ellogi diraĵojn, kiuj povus aperigi ŝian grandan eminentecon; kaj jen ŝi denove skuis la kapon pro la sin banantaj malgrandaj knaboj kvaronhoron malproksime en la kampo.

„Ho!“ Mino diris, kaj ŝiaj fingroj nerve tremis super ŝia libro, kiun ŝi propradire estis disŝiranta: „Ho! estas malagrablege, ke tie ĉi estas tiel nelibere.“

En tiu ĉi momento ŝia nomo estis vokata per duonretenata voĉo.

„Oni vokas vin, infano!“ sinjorino Deluw diris.

„Ne, panjo“, Mino diris kaj preskaŭ deŝiris la kovrilon de la libro.

Sinjoro Bruis debatis ranunkolojn kaj lekantetojn de la herbo.

„Mino!“ la voĉo vokis en la sama tono; „kial vi nun ne venas? Maljunpaĉjo[23] foriris al la urbo; kaj Jonjo diras, ke karpanjo sidas en la kupolo kun fremdaĉulo.“

Karpanjo rigardis karfilinon. La fremdaĉulo sin tenis, kvazaŭ li tion ne rimarkas, kaj alpaŝinte proksime al la kanalo li ŝajnis dediĉi tutan sian atenton al preterveturanta poŝtŝipo, al kiu li volontege estus alvokinta: „Ekhaltu por pasaĝero“, se li estus havinta siajn surtuton kaj valizon.

La okuloj de sinjorino Deluw elĵetis fajrerojn; sed ŝi ne volis en ĉeesto de la fremdulo „fari scenon“.

„Aŭskultu,“ la voĉo daŭrigis: „ne kapricojn! mi tre bone scias, ke vi tie sidas, sed mi ne kuraĝas veni tien, tie ĉi via seĝeto ankoraŭ staras de la lasta fojo, kaj tie ĉi neniu povas vidi min.“ Ĝi silentis momenton. „Sed estas ja al mi indiferente, se nur la maljunpaĉjo estas for.“

Pof! jen iu desaltis de la ligna muro de No. 32; la arboj bruetis; kaj sur la plej ŝatata loketo de la eminentulino aperis longkreskinta knabo de la aĝo por lerni en gimnazio, kun blua ĉapo kaj ronda kamizolo; kun tre malsaĝa, petola kaj impertinenta mieno.

„Tio estas io alia!“ diris la longkreskinta knabo, tuj kiam li ekvidis panjon Deluw kaj sinjoron Bruis.

„Juna sinjoro!“ diris sinjorino Deluw, tremanta pro kolerego.

„Ĉu Vilhelmo ne estas tie ĉi?“ la longkreskinta knabo demandis, neembarasebla.

„Ne, juna sinjoro!“ sinjorino Deluw respondis, „kaj se li estus tie ĉi, ni ne permesas al Vilhelmo havi rilatojn kun junulo, kiu kuraĝas paroli al mia filino en maniero, kiu ... kiu ... kiu estas, kiel vi faris...“

„Tio estas io alia,“ diris la longkreskinta knabo, „sed ne estas mia kulpo, ke via filino postkuras min. Ŝia seĝeto staras apud la barilo; ĉu ne vere, Mino?“

„Vi estas malnobla knabo,“ Mino diris, mordante siajn lipojn; „mi neniam konis vin, mi ne volas vin koni.“

„Tio estas io alia!“ li denove respondis; ĉar tiu diraĵo estis verŝajne en tiu tempo en la gimnazio inter la kleraj tradukantoj de Livius kaj Virgilius al la ordo, -- kaj sin returnante: „Mian komplimenton al la kuracisto!“

Li pretigis sin fajfante forlasi la scenejon.

En tiu ĉi momento aperis Vilhelmo, „al kiu estis malpermesite interrilati kun tiaj knaboj“.

„Ha!“ la longkreskinta knabo diris, „jen estas tiu brava knabeto, kiu trifoje en semajno sekrete vagadas dum lerneja tempo. Tio estas io alia! Vilhelĉjo, kiel gustas la freŝaj ovetoj el la kokinejo de la laktisto?“

Kaj tirante Vilhelĉjon per la mano la longkreskinta knabo ridis tre kore.

„Mi pensas, ke estas por mi tempo foriri, sinjorino!“ sinjoro Bruis diris sin tenante, kvazaŭ li nenion estis aŭdinta kaj vekiĝis el profunda meditado.

„Salutu vian edzon ankoraŭ tre kore, sed iom malfruiĝas. Dankon pro via afabla akcepto! Via servanto, fraŭlino Deluw; adiaŭ, junaj sinjoroj!“

Kaj antaŭ ol sinjorino Deluw, kiu kompreneble estis „treege konfuzita“, povis ion diri, sinjoro Bruis jam estis forlasinta la plej ŝatatan loketon.

Li rapidis serĉi sian vojon tra la mallarĝaj volvovojoj.

„Ventreto!“ sonis kun incita rido el unu el la per grandaj ringoj ĉirkaŭitaj pomujoj. Sinjoro Bruis sentis tutan sian sangon alflui al sia kapo; ĉar ĝi estis la voĉo de la sesjara knabo, kiu tuj, kiam lia patro estis foririnta, kompreneble estis rompliberiginta sin.

Sinjoro Bruis sin turnis ĉiuflanken por trovi la bubon, sed li ne vidis lin. Tamen li ne povis lasi per sia bambuo fari movon, kvazaŭ li donas al li fortan baton.

Li venis al la pordo, sed, ĉar li estis nekonanta la sekretojn de la seruro, daŭris kelkan tempon, antaŭ ol li sukcesis ĝin malfermi, en kio kompreneble liaj rapidemo kaj mallerteco lin malhelpis; dume la knabo en la pomujo, kun ĉiaspeca ŝanĝo de voĉo, ripetadis lian universitatan kromnomon.

„Dank’ al Dio!“ sinjoro Bruis diris el la fundo de sia koro, kiam li estis trairinta la Meester-Jorisaleon, kun la firma intenco rapidi al la unue renkontita hotelo en la urbo, kiun mi neniam nomos. Li ĝuste ankoraŭ ne multe malplivarmiĝis.


„Kaj nun pri via amiko, doktoro Deluw!“ sinjorino Bruis demandis, kiam ŝia bonkora edzo, ok tagojn poste, sidis apud ŝi elripozante de la laciĝoj de la vojaĝo, sin refreŝigante per granda glaso da rejna vino kun muĝanta faĥinga akvo kaj sukero.

„Ĉu oni vin tie agrable akceptis? Ĉu li ne estis ĝojega vin vidi? Ĉu li havas amindan edzinon kaj belajn infanojn?“

„Mia amiko Deluw, edzinjo! havas tre belan teĝardenon, edzinon, du filojn kaj du filinojn, de kiuj li spertas en sia vivo multe da plezuro, precipe de la plej aĝa filino.“

Tiam li ankoraŭ fojon kirlis sian grandan glason da vino, faĥinga akvo kaj sukero kaj eltrinkis ĝin en unu trinko.

Piednotoj

[1] Elparolu: Kamera obskura.

[2] Elp.: Sĥorl.

[3] Elp.: Hondsbos.

[4] Bosch = arbaro.

[5] Elp.: Zejpe.

[6] Elp.: Kugras.

[7] Elp.: Marsdip; markolo inter Holando kaj la insulo Texel.

[8] Elp.: Sĥild.

[9] Hol.: patrijshond; germ.: Wachtelhund; fr.: épagneul; angle: spaniel.

La germanoj kaj holandanoj nomas la hundon laŭ ĝia utiligo (nome la ĉaso al perdrikoj kaj leporoj), la francoj kaj angloj laŭ la lando de deveno (Hispanujo). La unuan manieron mi opinias pli logika kaj pli rekomendinda en Esperanto.

[10] Elp. Grut.

[11] Konusforma botelo.

[12] Science: electuarium; fr.: electuaire; angle.: electuary; germ.: Latwerge; hol.: likkepot.

[13] De la salep-tubero, kiel oni nomas la tuberajn radikojn de diversaj specoj de orkido.

[14] Pomspeco.

[15] Hol.: vijfblad aŭ vijfvingerkruid; fr.: quintefeuille; germ.: Fünffingerkraut; angle.: cinquefoil; scienca nomo: Potentilla reptans.

[16] Laŭ Kabe „diakona“ estas religiulo je unu grado malpli alta ol pastro. Sed en diversaj landoj la vorto ankaŭ signifas prizorganto de malriĉuloj de eklezia komuno, en kiu senco ĝi tie ĉi estas uzata.

[17] La domestron kaj lian edzinon en prizorgejo, kiel orfejo, maljunulejo ktp. oni nomas patro kaj patrino.

[18] Hol.: regenten. Tiel oni en antaŭaj jarcentoj nomis la estrantojn kaj administrantojn de institutoj kaj urboj, kaj tiuj „regenten“ estis potencaj sinjoroj, kiuj vere pli regis ol nur administris. Tial mi uzis formon konforman al la originala.

[19] Vulgara esprimo de Korĉjo por: tombo.

[20] Verdire kupolforma unuĉambra ĝardendometo, kiun mi, kiel en la originalo, ankaŭ mallonge nomos: kupolo.

[21] Ĉevaltrenata pasaĝer- kaj transportŝipo, kvazaŭ diliĝenco surakva.

[22] En la holanda lingvo esprimita per la sama prepozicio.

[23] Ĉe multaj popoloj oni ofte titolas iom nerespekte patron, estron, ĉefon, komandanton ktp.: la maljunulo. Ĉar tiu Esperanta vorto havas nenion karakterizan, mi proponas en tiuj okazoj uzi laŭ la cirkonstancoj: maljunpatro (-paĉjo), -estro, -ĉefo, -komandanto ktp.

Notoj de transskribinto:

Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

The end.